Antautagmeze
de la 15-an de majo, 2001, china prezidanto Jiang Zemin faris 5
proponojn pri konstruado de homaj kapablo kaj richfontoj en inauguro
de la Altnivela Kunveno de APEK pri Konstruado de Homa Kapablo en
Pekino.
En sia parolado kun la temo "Pri konstruado
de homaj kapablo kaj richfontoj por komuna disvolvigho kaj prospero
de la Azi-Pacifika Regiono", Jiang diris, ke estas necese,
ke chiuj landoj intensigu sian laboron por konstruado de homaj kapablo
kaj richfontoj kaj kune penu la internacia socio. Koncerne konstruadon
de homaj kapablo kaj richfontoj, Jiang faris 5 proponojn:
I. Havigi al si novan koncepton pri
la disvolvigho cele akceli konstruadon de homaj kapablo kaj richfontoj
kaj preni tion grava laboro en la intershangho kaj kunlaboro de
APEK kaj grava rimedo por ekonomia kresko de la disvolvighantaj
membroj de APEK, redukti distancon inter la sudaj kaj nordaj landoj
kaj akceli la harmonian disvolvighon. Firme teni la bonajn shancojn
liveritajn de la nova scienc-teknika revolucio kaj akceli konstruadon
de homaj kapablo kaj richfontoj por doni solidan bazon kaj fortan
garantion al la ekonomi-socia disvolvigho en la Azi-Pacifika Regiono.
II. Fondi dumvivan edukan sistemon
kaj krei lernotipan socion kaj akceli socian konstruadon de la dumviva
edukado, plenenergie disvolvi la profesian edukadon kaj krei vastan,
mult-tavolan reton por klerigado kaj trejnado.
III. Popularigi informan reton kaj
plibonigi lernan rimedon. Chi-kampe la evoluintaj membroj devas
helpi la disvolvighantajn en redukto de la cifera kanalo kaj penadi
por rapide konstrui instalajhojn de la informa reto kaj disvolvi
ghian teknologian trejnadon, kune utiligi la richfontojn de la scioj
kaj levi kvaliton de la laboruloj.
IV. Disvolvi kreivecon, kulturi junajn
talentulojn, kuraghigi junulojn en lernado, progreso kaj kreo de
novaj entreprenoj.
V. Teni la principon de reciproka
utilo, intershangho kaj kunlaboro. La evoluintaj membroj helpu la
disvolvighantajn finance, materie kaj teknike por ke la lastaj plirapidigu
konstruoadn de siaj homaj richfontoj. Tio estas utila ne nur al
la ekonomi-socia disvolvigho de la disvolvighantaj membroj, sed
ankau al la komuna prosperigho de la loko.
Rilataj artikoloj
Altnivela
Kunveno de APEK pri Konstruado de Homa Kapablo okazos en Pekino
|