BEIHAI-PARKO

    Beihai-parko situas en la centro de Pekino. Sudoriente de ghi estas la Imperiestra Palaco kaj oriente Jingshan-parko.

    La rudimento de Beihai-parko aperis en Tang-dinastio (618-907). Tiam en la loko de la nuna parko aperis multaj ghardenoj. En la postaj dinastioj la ghardenoj grandighis kaj fine formis la nunan Beihai-parkon.

    Beihai areas 66.68 hektarojn kaj konsistas el 4 partoj: la Ronda Urbo, Qionghua-insulo, Orienta Pitoreskejo kaj Nord-okcidenta Pitoreskejo.

Fotoj