La
Somera Palaco situas en la nordokcidenta antauurbo de Pekino, 19
kilometrojn for de la urbocentro. En 1998 ghi estis enskribita de
Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.
La
palaco, origine nomata Qingyi, ekkonstruita en 1750, estis donaco
de imperiestro Qianlong al lia patrino je shia 60-a datreveno de
naskightago. La konstruado dauris 15 jarojn. En 1886, por celebri
la 50-an datrevenon de la naskightago de Cixi, patrino de imperiestro
Tongzhi, la palaco estis rekonstruita kaj titolita per la nova nomo
Somera Palaco.
La Somera Palaco konsistas chefe el Wanshou-monto kaj Kunming-lago.
Ghi kovras la areon de 290 hektaroj kaj 220 el ili estas akvo. En
la palaco estas multaj konstruajhoj kun pli ol 3000 chambroj. Che
Wanshou-monto estas tereno por politika aktivado, kun Renshou-halo
kiel centro; tereno por vivo de imperiestra familio, kun la kortoj
Leshou, Yulan kaj Yiyun kiel chefa parto kaj tereno por ekskurso.
La
tereno por ekskurso estas la plej pitoreska en la palaco.
Foxiang-pavilono sur Wanshou-monto estas la centro de la konstruajhoj
en la palaco. En Kunming-lago estas insulo alirebla per 17-arka
Shtona Ponto. Sur la norda deklivo de la monto etendighas konstruajhoj
en stilo de budhisma arkitekturo. En la palaco oni povas percepti
kaj sublimon de imperiestra domo, kaj superbecon de natura pejzagho.
Fotoj
|