La majesta Tian'anmen-placo kushas en la koro de Pekino. En la dinastioj
Ming kaj Qing la placo estis chirkauita de muroj en alto de 5 metroj.
Ghi havis en la oriento, okcidento kaj sudo po unu pordegon kun
tri trapasejoj. La muro kaj la orienta kaj okcidenta pordoj estis
malkonstruitaj kaj nun restas nur Tian'anmen-pordego. La placo havis
formon de T.
Post la fondigho de la nova Chinio la placo estis dufoje plivastigita.
Nun ghi kun areo de 440 mil kvadrataj metroj estas la plej granda
en la mondo. Ghi limtushas sude Zhengyangmen-pordegon, norde Tian'anmen-pordegon,
oriente la Chinan Historian Muzeon kaj okicidente la Popolan Halon.
Fotoj
|