La
Imperiestra Palaco de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) en Pekino
estas nomata ankau Malpermesita Urbo kaj nun estas Muzeo de Imperiestra
Palaco. Ghi estas la plej granda kaj plej komplete konservata antikva
palaco en Chinio. En 1987 ghi estis enskribita de Unesko en la Liston
de Mondaj Heredajhoj.
La konstruado de la palaco dauris de 1406 ghis 1420. La sublima
palaco areas 720 mil kvadratajn metrojn kaj havas 9990 chambrojn.
Ghin chirkauas muro en alto de 10 metroj. La oblonga palaco larghas
de oriento al okcidento 750 metrojn kaj profundas de sudo al nordo
960 metrojn. La palacon garnas chirkaufosajho en largho de 52 metroj.
La
palaco konsistas el du partoj: la ekstera kortego kiel oficejo de
imperiestroj kaj la interna kortego kiel loghejo de imperiestroj
kaj iliaj familianoj. En la ekstera kortego en la suda parto de
la palaco estas tri grandaj haloj Taihe, Zhonghe kaj Baohe unu post
alia sur la sama akso. Ambauflanke de la tri chefaj haloj estas
haloj Wenhua kaj Wuying. Taihe-halo estas la plej granda kaj plej
impona el la tri haloj. Tie okazis gravaj ceremonioj. En la interna
kortego estas la haloj Qianqing, Jiaotai kaj Kunning, kie imperiestroj
loghis kaj traktis kortegajn aferojn. Ambauflanke estas la Orientaj
Ses Palacoj kaj Okcidentaj Ses Palacoj por imperiestraj edzinoj.
Dum 500 jaroj en la palaco vivis 24 imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj.
En la Imperiestra Palaco konservighas miliono da valoregaj kulturaj
restajhoj kaj artajhoj de la periodo de la primitiva socio ghis
la lasta feuda Qing-dinastio.
Fotoj
|