Panoramo de la Imperiestra Palaco
|
Fronta septo de Yangxin-halo, kie
imperiestroj traktis shtatajn aferojn kaj akceptis korteganojn.
|
Zhonghe-halo estis ripozejo, kie
iom ripozis la imperiestroj, kiam ili iris al ceremonio en
Taihe-halo, au superaj korteganoj sin ekzercis pri rito.
|
Baohe-halo, kie la imperiestroj regalis
per bankedo princojn, korteganojn kaj fremdlandajn delegitojn.
Tie imperiestro Qianlong vid-al-vide ekzamenis la unuajn sukcesintojn
en tutlanda ekzameno unu fojon en chiu tria jaro.
|
Gnomono kaj mezurilo
ambauflanke sur la platformo antau Taihe-halo.
Instalo de tiuj du objektoj en la palaco sugestis, ke imperiestro
havas la rajton difini horojn kaj mezurojn, ke li estas
plej potenca kaj plej justa.
|
Taihe-halo kushas sur trietagha bazamento
kun balustradoj el blanka marmoro. Ghi kun alto de 35 metroj
kaj plank-areo de 2377 kvadrataj metroj estas la plej granda
konstruajho de ligna strukturo en Chinio.
|
Bronza tripiedo. Antau Taihe-halo
staras 18 tripiedoj, kiuj estis uzataj kiel incensujoj dum
la ceremonioj kaj simbolis la 18 provincojn de Qing-dinastio.
|
Interne de Taihe-halo. Meze de la
halo estas trono de imperiestroj. Tie okazis ceremonioj por
solenado de surtronigho, celebro de naskightago de imperiestroj,
titolado por imperiestraj edzinoj, adiauo al ekspedicia trupo
k.t.p.
|
Ornama gravurita shtono en la mezo
de imperiestra shtuparo malantau Baohe-halo estis farita el
sola peco de blanka marmoro en longo de 16.57 metroj, largho
de 3.07 metroj, diko de 1.7 metroj kaj pezo de 250 tunoj.
|
Ortegita Bronza Leono. Antau Qianqing-pordo
staras paro da ortegitaj bronzaj leonoj maskla kaj femala.
La farado estas delikata kaj la mieno majesta. Ili estas simbolo
de digno de imperiestro.
|
Orienta chambro de Yangxin-halo.
Imperiestro Xianfeng mortis en 1861, kaj lia edzino Cixi kaptis
la regpotencon. Shia regado dauris 48 jarojn. La 12-an de
februaro de 1912 edzino de imperiestro Guangxu anoncis abdikon
de trono en tiu domo, kio metis la finon al la regado de Qing-dinastio.
|