Yonghe-lamaejo

    Yonghe-lamaejo situas nordoriente de la Imperiestra Palaco kaj kovras 66 mil kvadratajn metrojn. Ghia konstruado komencighis en 1694. Ghi estis princdomo de Yinzhen, la kvara filo de imperiestro Kangxi (1661-1722 sur trono). Post kiam li heredis la tronon, li faris sian domon lamaejo por la flava sekto de lamaismo de Tibeto. Char ghi estis loghejo iam loghata de imperiestro, ghi estis bone prizorgata de la registaro kaj farighis institucio por traktado de interrilatoj de la centra registaro kun Tibeto kaj Mongolio kaj ankau centro de lamaismo ekster Tibeto.

     La konstruajhoj de la lamaejo portas karakterizajhojn de arkitekturo de Manchur-, Han-, Tibet- kaj Mongol-nacioj. La lamaejo konsistas el 7 kortoj kun 5 grandaj haloj, flankaj haloj kaj 4 monahhejoj. Ghi portas ne nur la solenecon de religia sanktejo, sed ankau imponecon de kortega konstruajho. Ghi estas la plej granda kaj plej bone konservata lamaejo en Pekino.

    En la lamaejo, kiu rolas kiel arta muzeo de lamaismo, konservighas budhostatuoj de diversaj dinastioj de la 10-a ghis la 20-a jarcento, thanka -pentrajhoj, liturgiaj objektoj, teksajhoj, chiutagaj bezonajhoj de nacimalplimultoj kaj mebloj de post la 13-a jarcento.

Fotoj