Yonghe-lamaejo


Yonghe-pordo, fronta pordo de la princdomo. Kiam la princdomo estis transformita en lamaejon, oni faris la pordon Chielregha Halo, en kiu kultighas 4 kolosaj statuoj de chielaj reghoj, protektantoj de darmo.

Interne de la Darmorada Halo estas 6.1-metra ortegita kupra statuo de Congkapa, fondinto de la flava sekto de lamaismo.

La chefa halo de Yonghe-lamaejo. Tie princo Yinzhen akceptis korteganojn. Nun en la halo estas statuoj de budhoj estinta, estanta kaj estonta.

Korto de Arkadoj. Yonghe-lamaejo havas antau si korton kun 3 arkadoj respektive en la nordo, oriento kaj okcidento. La tri arkadoj chiu el 3 spanoj estis konstruitaj en 1744. Ili altas 10 metrojn kaj havas bazon el blua shtono. La kolonoj faritaj el dikega trunko de valorega arbospeco nanmu estas delikate gravuritaj kaj farbitaj je multaj helaj koloroj. Sur la norda arkado estas 9 tegmentoj el flave glazuritaj tegoloj kaj sur la aliaj - 7 tegmentoj.

Darmorada Halo, unu el la plej grandaj haloj en la lamaejo, kie monahhoj faras religiajn aktivadojn. Sur la tegmentoj estas 5 lukformaj turetoj en stilo de tibeta arkitekturo. Sur la turetoj estas po unu ortegita pagodeto por budhaj relikvoj. Sur la pagodoj sonoras tintiloj.

Giganta statuo de budho Mandala, farita el sola trunko de blanka santalo kun diametro de 3 metroj. La statuo altas 26 metrojn, kaj ghia malsupra parto en longo de 8 metroj estas sub la tero.

Ora botelo uzata por lotado en elektado de reenkarnighinto de viva budho de Tibeto. Alia sama botelo konservighas en Jokhang-monahhejo en Tibeto.

Tegmento de Darmorada Halo

Interne de la chefa halo

Fosilia vegetalo en alto de 3.9 metroj

Yonghe-lamaejo
1. 2