Wanfu-pavilono konstruita
antau pli ol 250 jaroj altas 23 metrojn kaj havas tegmenton
kun tri aleroj. Ambauflanke estas malpli altaj pavilonoj
Yongkang kaj Yansui interligitaj kun Wanfu-pavilono per
koridoroj en aero.
Statuo de Temporada Vajro havas
4 vizaghojn en simbolo de 4
sezonoj kaj 24 brakojn en
simbolo de 24 veteraj dislimoj
en unu jaro.
Budhokultejo disponata de la
patrino de imperiestro Qianlong.
La nicho estas farita el valorega nanmu-ligno kaj ornamita
per
99 oraj drakoj delikate gravuritaj.
Monto de Kvincent Arhatoj estas majstra
ligna skulptajho el pterokarpo. La skulptajho altas 5 metrojn,
longas 3.5 metrojn kaj dikas 0.3 metron. Sur la monto staras
500 arhatoj faritaj el oro, arghento, kupro, fero kaj stano.
Thanka-pentrajho "Felichiga Diino".
Thanka estas pentrarto sur nankeno au silko, unika
artformo por lamaejo. Pentrajhoj temas chefe pri budhismaj
rakontoj. La pentrarto originis de Hindio kaj enkondukighis
en Tibeton en Tang-dinastio (618-907).
Ekzorca ceremonio. De la 29-a de
la unua monato ghis la unua de la dua monato de chiu jaro
Yonghe-lamaejo okazigas preghadon inkluzive de ekzorca ceremonio.
En lumo de centoj da lampoj, lamaoj sub masko dancas en
akompano de muziko.
Statuo de budho Manjusri en kolera mieno
Bronza statuo de Shakjamunio
Ora-arghentaj darmoradoj
Vajrosonorilo, liturgia objekto tenata
de vajro
Che la fino de ekzorcado oni forbruligas
triangulan skatolon katenantan demonon.
Pagodforma darmorado. La okangula duetagha pagodo havas
en chiu etagho 4 statuojn de Amitajo.
Trezoraj boteloj uzataj por aspergi per akvo en ceremonio
de titolado au budhobanigho.