40
kilometrojn norde de la urboparto de Pekino estas Tianshou-monto,
kaj antau la monto lokighas 13 mauzoleoj de imperiestroj de Ming-dinastio
(1368-1644). En julio de 2003 la Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio
estis enskribitaj de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.
Multaj imperiestroj konstruis sian tombon dum sia vivo. Imperiestro
Zhu Di (1402-1424 sur trono) de Ming-dinastio multfoje sendis geomanciistojn
elekti en antauurbo de Pekino bonan lokon por lia tombo. Fine li
decidis konstrui sian tombon che Tianshou-monto. Kaj poste 12 sekvaj
imperiestroj de Ming-dinastio konstruis sian tombon che la monto.
La
mauzoleoj kun areo de 40 kvadrataj kilometroj situas en baseno chirkauita
de montoj en oriento, okcidento kaj nordo. Che la enirejo de la
baseno tenajle gardas la Draka kaj Tigra Montoj. La dispozicio de
la mauzoleoj havas la saman stilon de la Imperiestra Palaco en Pekino,
nome la antaua parto de la tombejo estas "kortego" kaj
la malantaua estas loghejo. Antau la mauzoleoj estas Dia Vojo, Stelea
Kiosko kaj Shtona Arkado, kaj sur la tombo estas Tomba Chirkaumuro
kaj Tomba Turo.
Nun nur la tombo de imperiestro Zhu Yijun (1573-1620 sur trono)
estis malfermita de arkeologoj en 1956.
Fotoj
|