La Chiela Altaro

    La Chiela Altaro situas sudoriente de Tian'anmen-placo. Tie imperiestroj kultis la chielon kaj preghis por richa rikolto. En 1998 ghi estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.

    La konstruado de la altaro komencighis en 1420 kaj poste ghi estis plivastigita kaj rekonstruita. La altaro havas du chirkaumurojn: la norda estas ronda, kaj la suda - kvadrata. Ronda chirkaumuro simbolas rondan chielvolbon, kaj la kvadrata simbolas kvadratan teron. La du chirkaumuroj dividas la altaron en partojn internan kaj eksteran, kiuj areas sume 273 hektarojn. En la nordo de la interna parto estas la Pregha Halo kaj en la sudo estas la Ronda Altaro, kiujn interligas Danbi-ponto. Okcidente de la Pregha Halo estas la Fasta Palaco, kie imperiestroj fastis antau ceremonio de preghado. Krome estas la Muzika Domo, kie oni ekzercis kaj ludis dancojn kaj muzikon por ceremonio.

    La chefaj konstruajhoj de la Chiela Altaro estas la Pregha Halo, Huangqiongyu-halo, Huangqian-palaco, Ronda Altaro, Fasta Palaco, Longa Koridoro kaj Duobla Kiosto.

Fotoj