La Chiela Altaro


Panoramo de la Chiela Altaro

Platformo de la Pregha Halo estas ronda shtona teraso el tri tavoloj.
Pregha Halo altas 32 metrojn, kaj la diametro estas 24.2 metroj. La ombrelforma tegmento kun 3 aleroj portas sur sia pinto ore tegitan kupolon. Oni faris la tegmenton ronda por simboli rondan chielvolbon kaj bluaj tegoloj simbolas bluan chielon.

Naudraka cipreso aghas pli ol 500 jarojn. Nau arbotrunkoj kuntordighas kaj formas la kuriozan aspekton.
Interne de la Pregha Halo. La 28 dikaj kolonoj subportas la grandan tegmenton. La 4 centraj kolonoj pli dikaj simbolas la kvar sezonojn de la jaro, 12 kolonoj sur la ekstera cirklo simbolas 12 monatojn, kaj aliaj 12 kolonoj sur pli ekstera cirklo simbolas 12 horojn de tago (en antikveco chinoj dividis tagnokton en 12 horojn).

Tabuloj kun titolo de Chiela Imperiestro kaj nomoj de forpasintaj imperiestroj kultataj en la Pregha Halo.

La Fasta Palaco. Antau la ceremonio de kultado kaj preghado imperiestroj devis fasti 3 tagojn en la Fasta Palaco.

Fasta Chambro por imperiestroj. Ghi estas la chefa halo de la Fasta Palaco.

La Ronda Altaro estis loko por kulti la sunon en vintro. Ghin chirkauas ronda muro kaj pli ekstere kvadrata muro. La altaro altas 5 metrojn kaj havas tri tavolojn, kaj chiu tavolo estas chirkauita de balustrado el blanka marmoro gravurita je drakoj kaj nuboflokoj.

Danbi-ponto fakte estas vojo. Ghi longas 360 metrojn, larghas 29.4 metrojn kaj interligas la Rondan Altaron kaj la Preghan Halon. La vojo iom post iom altighas de sudo al nordo sugestante, ke ghi kondukas al la chielo.

Longa Koridoro estas flanka konstruajho de la Pregha Halo, tra
kiu oni alportis siatempe oferajhojn
por la ceremonioj.

1. 2