La Chiela Altaro


Huangqiongyu-halo estis konservejo de nomtabuloj de la
Chiela Imperiestro kaj la forpasintaj imperiestroj.

Vestoshangha Platformo. Dum ceremonio oni starigis tendon kaj tie imperiestroj shanghis vestojn antau kaj post la ceremonio.

Ehha Muro estas ronda chirkaumuro de Huangqiongyu-halo. Ghi altas 3.72 metrojn, dikas 0.9 metron kaj longas 193.2 metrojn. Masonita el tre glataj delikataj brikoj, ghi povas bone resendi sonon.

Huangqian-halo estis konservejo de nomtabuloj de la Chiela Imperiestro kaj diversaj dioj. En ceremonio la nomtabuloj estis translokitaj al la Ronda Altaro por kulti ilin.

Tianxin-shtono estas ronda marmora peco en la mezo de la Ronda Altaro. Kiam oni sonas starante sur la shtono, tiu povas audi lautan ehhon. Sed en aliaj lokoj de la altaro oni ne povas audi ehhon.

Sep Shtonaj Steloj simbolantaj la konstelacion de la Granda Ursino.

Duobla Kiosko translokita el Zhongnanhai, parto de la
Imperiestra Ghardeno okcidente la Imperiestra Palaco.

1. 2