 Estimataj kaj karaj samideanoj,
En
julio de 2004, Chinio gastigos la 89-an Universalan
Kongreson de Esperanto en la chefurbo Pekino. Vi chiuj
estas bonvenaj kaj invitataj!
Vi
estas bonvenaj ankau al la hejmpagho de la 89-a UK
en Pekino, kiu malfermighis hodiau.
La
hejmpagho de la kongreso servas kiel
------ Informejo, kie vi ricevos
alighilojn, bultenojn, mendilojn kaj aliajn kongresajn
materialojn.
------ Fenestro, tra kiu vi
vidos la belan kongresan urbon kaj kongresan landon
kun longa historio kaj mirinda kulturo.
------ Kunsidejo, kie vi povas intershanghi
opiniojn pri la kongresaj aferoj kun la Loka Kongresa
Komitato (LKK) de la 89-a UK, China Esperanto-Ligo kaj
chinaj esperantistoj.
Laboras
por la ret-paghoj oficistoj de China Esperanto-Ligo,
redaktoroj de la reta El Popola Chinio kaj multaj aliaj
chinaj e-istoj. Kompreneble, ankau la Estraro kaj Centra
Oficejo de UEA multe subtenas la laboron.
Ni
esperas, ke vi chiuj alighos al la kunlaboro, kaj ni
kune konstruos la hejmpaghon. Ni esperas ankau, ke la
retpagho estos la virtuala kongresejo, elektronika renkontighejo
kaj reta hejmo de niaj samideanoj.
Anticipan
dankon!
Sincere
kaj amike via,
YU
Tao |
Ghenerala
sekretario de China Esperanto-Ligo |
Vicchefredaktoro
de El Popola Chinio |
|