Por
la 89-a UK en Pekino en 2004 la Liaoning-a Esperanto-Asocio
(LEA), Chinio, finis kompiladon de "Vivo de Zamenhof"
kun 299 paghoj. Lastatempe la libro estis eldonita
de la eldonejo de Liaoning-universitato.
"Vivo
de Zamenhof" estis redaktita de s-ro Liu Zhengkun,
prezidanto de LEA, kaj s-ro Song Yunsheng, direktoro
de la konsilio de LEA. Ghi estas la unua biografio
pri Zamenhof kompilita de chinoj en la china lingvo.
En ghi estas kolektita 162 bildoj kaj fotoj pri Zamenhof.
La China Esperanto-Ligo donis grandan helpon al la
kompilado.
(Wu
Guojiang)
|