Por
la 89-a UK okazonta venontjare en Pekino la China
Esperanto-Ligo kaj la Pekina Instituto de Ekstera
Ekonomio kune funkciigas intensan E-kurson. La 22-an
de novembro 2003 la kurso, gvidata de s-ro Li Shijun,
akademiano kaj iama vicchefredaktoro de EPCh, komencighis
en la Pekina Instituto de Ekstera Ekonomio. La malfermon
partoprenis kaj salutis s-ro Yu Mingxin, direktoro
de El Popola Chinio, s-ro Wang Hanping, asista ghenerala
sekretario de ChEL, kaj respondeculoj de la Pekina
Instituto de Ekstera Ekonomio kaj la Esperanta sekcio
de la China Radio Internacia.
La China Esperanto-Ligo aranghos ankau
aliajn E-kursojn.
(Niu
Xueqin)
|