La 27-an de novembro 2003 s-ro Yu Mingxin,
direktoro de El Popola Chinio, s-ro Zou Guoxiang,
vicprezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), kaj
s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, vizitis
s-ron Chai Zemin, prezidanton de la societo "Amikoj
de Esperanto"
kaj faman diplomaton, en lia hejmo por danki li n
pro lia multjara subteno al E-movado, precipe pro
lia zorgado pri la 89-a UK en Pekino en 2004.
S-ro Chai montris, ke por la prepara
laboro de la kongreso oni devas ne nur disvolvi la
rolon de la laborantoj de ChEL, sed ankau utiligi
la socian forton, ekz. varbi studentojn kiel volontulojn.
Li instigis laborantojn de ChEL kaj la redakcio de
El Popola Chinio bone plenumi la preparlaboron por
sukcesigi la kongreson.
(Niu Xueqin)
|