 Antautagmeze
de la 26-a de novembro 2003, s-ro Chai Zemin, prezidanto
de la china societo Amikoj de Esperanto, intervidighis
kun s-ro Xu Jialu, vicprezidanto de la China Popola
Kongreso. Xu kaj Chai nun funkcias respektive kiel
honora prezidanto kaj membro de la Honora Komitato
de la 89-a UK. Dum la interparolo s-ro Chai konigis
al s-ro Xu la preparlaborojn de la Pekina UK. Xu ghoje
diris: "Ja estas ekster mia atendo la kongreson
povus cheesti tiom granda nombro da esperantistoj
el tiom multaj landoj. Kiel amiko kaj subtenanto de
Esperanto, mi volas fari ion por la kongreso."
Tuj post la intervidigho s-ro Chai transkomunikis
la vortojn de Xu al LKK-anoj kaj donis siajn opiniojn
pri mobilizo de chiuj fortoj, precipe junaj al la
preparaj laboroj.
La foto montras la intervidighon de s-roj
Xu (la meze) kaj Chai (la dekstra najbaro de Xu) kun
s-roj Renato Corsetti kaj Lee Chong-yeong.
|