Por bonvenigi la 89-an UK en Pekino en
2004 komencighis konversacia E-kurso en la 7-a de
decembro 2003 en Amanto Esperanto-lernejo, Harbin, Chinio. La kurson, gvidatan
de s-ro Cui Jiayou, partoprenis 30 esperantistoj,
inkl. komencantojn, el diversaj lokoj. En la malfermo
s-ro Tang Jiguo, rektoro de la lernejo, faris prezenton
pri la 89-a UK kaj alvokis la kursanojn aktive partopreni
en la kongreso. Tuj poste 9 kursanoj alighis al ghi.
La lernejo aranghos ankau festan kunvenon
okaze de la naskightago de Zamenhof.
(Cui Jiayou)
|