 La
nova jaro 2004 havas apartan signifon por chinaj esperantistoj.
Post 18 jaroj, Universala Kongreso venos denove al
Chinio. Che la sojlo de la nova jaro, kore salutas
vin chinaj e-istoj, kiuj diziras renkontighi kun vi
en la Pekina UK en julio.
E-istoj estas homoj, kiuj amas amikecon
kaj pacon kaj deziras kontaktighi kun aliaj. En la
Pekina UK, vi havos la unikan shancon renkonti pli
multajn chinajn e-istojn ol en ajna antaua UK, ech
la Pekina UK en 1986. Kaj vi vidos kia estas la china
movado kaj audos kiel la chinoj parolas Esperanton.
Vi estos invitita viziti la oficejon de China Esperanto-Ligo,
kiu en pli ol 50 jaroj servas al la chinaj kaj alilandaj
samideanoj, la redakcion de El Popola Chinio, kiu
eldonadis la paperan revuon en 50 jaroj kaj nun daurigas
ghin en TTT-ejo, kaj la E-sekcion de China Radio Internacia,
kiu festos 40-jaran jubileon de sia Esperanto-elsendo
en 2004.
Chinio estas lando kun vasta teritorio
de 9.6 milionoj da kvadrataj kilometroj. Tie vivas
1.3 miliardoj da loghantoj -- 22% de la totala loghantaro
de la mondo. La vivo de nunaj chinoj ne estas senproblema,
tamen esperoplena. Kongresi en Chinio donos al vi
la eblecon vidi diversajn aspektojn de la popola vivo,
kiuj certe interesos vin.
En la rapide pregresanta Chinio tamen
estas io, kio restas sama kiel antau miloj kaj centoj
da jaroj -- la Granda Muro, la Terakotaj Militistoj
kaj Chevaloj che la mauzoleo de la Unua Imperiestro
de Qin-dinastio, la Domo kaj Arbaro de Konfuceo k.a.
La reve belaj naturaj pejzaghoj superas vian imagon.
Jam 29 lokoj de Chinio estis enskribitaj de Unesko
en la liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajhoj.
Nun preskau chie en la mondo estas chinaj
restoracioj, sed nur en Chinio vi povas ghui la plej
tipan chinan bongustajhon kaj sperti la chinan gastronomian
kulturon.
Kompreneble en Chinio vi povas ankau aprezi
la orientan arton, kiaj kaligrafio, papertondo, metiarto,
pekina opero kaj tajghichuan.
Unuvorte ni havas cent motivojn por vin
inviti, kaj kredas, ke vi ne bedauros pro la aligho
al la Pekina UK.
Yu Tao,-----------------------------------
komitatano de UEA, ghenerala------
sekretario de China Esperanto-Ligo
|