Post komenco de SARS-krizo
en Chinio ekestis duboj pri okazigo de la Universala
Kongreso en 2004 en Chinio.
La Estraro de UEA faris neniun
novan decidon. Ghi nur konstatis, ke post la proklamo
de la Monda San-Organizo ke chesis SARS-epidemio en
Chinio, ne plu ekzistas duboj pri la okazigo de la
kongreso en Pekino, kiuj ekestis pro tiu epidemio.
Tial la decido de la estraro farita en januaro 2002
okazigi la 89-an UK 2004 en Pekino restas senshangha.
Mi esperas havi venontjare
sukcesan laboran kaj ghuoplenan Universalan Kongreson
kun partopreno de multaj esperantistoj el chiuj partoj
de la mondo. La partoprenantoj de la chi-jara Universala
Kongreso povos jam en Gotenburgo alighi al la venontjara
kongreso.
(Ivo
Osibov, estrarano pri kongresoj)