China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Informoj
Clay Magalhaes inspektis preparan laboron de la 89-a UK

La 22-an de septembro s-ro Clay Magalhaes, kongresa sekretario de UEA, venis en Pekinon por inspekti preparan laboron de la 89-a UK en 2004.

Dum sia restado en Pekino, akompanate de oficistoj de la China Esperanto-Ligo (ChEL), s-ro Clay Magalhaes vizitis la Internacian Konferencan Centron, en kiu okazos la 89-a UK, kaj ghiajn chirkauajn hotelojn kaj amasloghejojn, intervidighis kun s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la China Internacia Eldona Grupo, respondeculoj de la China Internacia Turisma Servo, estraranoj de ChEL kaj la redakcio de El Popola Chinio. Li kontentis pri la prepara laboro de la 89-a UK kaj esperis plifortigi kunlaboron inter UEA kaj ChEL. Li vizitis ankau la Chinan Interretan Informan Centron, en kiu Esperanto estas unu el la uzataj lingvoj. Li inspektos ankau la itinerojn por ekskursoj.

(Niu Xueqin)

Unua pagho