RENATO
CORSETTI (Italio):
Estimataj estraranoj de
la China Esperanto-Ligo, karaj chinaj esperantistoj,
Mi sendas al vi chi tiun
mesaghon kun granda bedauro. Mi ege bedauras pro tio,
ke mi devas nur sendi mesaghon kaj ke mi ne povas
esti nun kun vi okaze de la 5-a China Kongreso de
Esperanto en Yanji.
Kiel vi scias tre pli bone
ol mi, la vojo de Esperanto en Chinujo estis longa
kaj en chi tiu longa vojagho chinaj esperantistoj
chiam kapablis esti parto de la china popolo kaj utiligi
Esperanton lau la deziroj de la chinaj neesperantistoj.
Iusence Esperanto daure estis en Chinujo je la servo
de la china popolo, kaj tio estas io ege bona. Pro
tio la etapoj de la evoluo de la movado en Chinujo
kunligighas kun la etapoj de la evoluo de la china
socio. Mi certas, ke vi kapablos esti je tiu nivelo
ankau nun kaj ankau en la estonteco.
Via laboro estas rekonata
de eksterlandaj esperantistoj, kiuj volas nepre rilati
kun vi, ricevi viajn revuojn, auskulti viajn radiojn,
lerni pri via historio kaj pri via kulturo. Ne estas
troe diri, ke chiu esperantisto estas ankau iomete
chino. Do vi havas grandan respondecon pro la grandaj
atendoj de nechinaj esperantistoj.
Unu el la signoj de tiu
rekono estas la Universala Kongreso de Esperanto en
Pekino venontjare, kiu estas parto de la temo de via
nuna kongreso. Pri la Universala Kongreso vi ja audos
multe en chi tiuj tagoj kaj pro tio mi volas paroli
al vi pri io alia, tio estas pri la vigligo de la
Esperanto-movado en Chinujo.
Karaj geamikoj, oni povas
inventi malmulton. Kiel en la chinaj fabelaj rakontoj,
kiujn mi kaj chiuj aliaj esperantistoj legis, diligenteco
estas la shlosilo de chia sukceso. Estu diligentaj
en la laborado lau la vojoj montrataj de la laborplano
de UEA. La kampoj estas: informado, instruado, utiligado.
Mi scias, ke vi jam faras multon, sed mi ankau scias,
ke vi kapablas fari pli.
Mi petas al vi unuece subteni
la Chinan Esperanto-Ligon, kiu transprenas nun sian
devon zorgi pri la movado tra la tuta vasta Chinujo
kaj helpi chiujn lokajn grupojn en la plej foraj provincoj.
Laste bonvolu ne forgesi,
ke vi havas ankorau pli grandan respondecon simple
pro la fakto, ke vi estas chinoj, kaj la granda china
popolo estas certe unu el la eblaj remparoj kontrau
chiuj klopodoj krei imperiojn kaj unuigi la mondon,
kaj forvishi chiujn kulturojn krom unu. Ni estas por
mondo multcentra kaj multkultura, en kiu chiuj lingvoj
estos respektataj kaj chiuj popoloj rajtos resti si
mem. Ankau la china registaro estas por tio, kaj en
tiu senco ni esperantistoj estas ankorau pli chinaj.
Vivu Chinujo!
Vivu Esperanto en Chinujo!
LEE
CHONG-YEONG (Koreio):
Mi tre bedauras, ke mi ne
povas esti kun chinaj samideanoj, char la chi-jara
korea kongreso de Esperanto okazas dum la sama periodo,
kaj jam mia rolo dum la korea kongreso estas fiksita.
La chi-jara china kongreso
estas ne ordinara. Rapide la roloj de Chinio grandighas
en la monda ekonomio kaj politika scenejo. Aldone
al la Olimpiaj Ludoj 2008, la Universala Kongreso
de Esperanto en Chinio en 2004 tiros tutmondan atenton,
inkluzive esperantujan, al Chinio. La chi-jara china
kongreso estas grava okazo pripensi kaj prepari fare
de chinaj samideanoj pri la venontjara UK. La chi-jara
kongrestemo, "Universala Kongreso kaj china Esperanto-movado
en la nova jarcento", estas tute trafa.
Nuntempa monda lingva problemo
estas malsama de antau unu jarcento kiam Zamenhof
kreis Esperanton. Aldone al la malsameco de la naciaj
lingvoj, nuntempa monda lingva problemo estas en la
unuighanta tendenco de diversaj naciaj lingvoj al
unu etna lingvo, t.e. la angla lingvo. Sed la lingva
hegemonio estas politike ne akceptebla de neanglalingvaj
nacioj. La monda lingva politiko ne devas lasi lingvan
hegemonion de unu etna lingvo. La nura solvo estas
neutrala, facile lernebla kaj bone funkcianta internacia
helplingvo Esperanto.
Chinio havas brilan historion
batali kontrau milita kaj politika imperiismo. Kiel
unu el la shlosilaj membroj de Unuighintaj Nacioj,
Chinio havas gravan rolon por krei novan internacian
lingvan ordon. La chi-jara china kongreso kaj la venontjara
UK en Chinio estas bonegaj okazoj prepari kaj montri
la gvidan rolon de Chinio en la monda lingva politiko.
Chinio estu la motoro de
la Esperanto-movado en la 21-a jarcento!
BORIS
KOLKER (Usono):
Karaj chinaj samideanoj!
Mi kore salutas la partoprenantojn
de la 5-a China Kongreso de Esperanto. Ghi donu fortan
impulson por plialtigo de la nivelo de la enlanda
movado kaj de la chinaj esperantistoj.
Estos bone, se vi sukcesos
organizi tra la lando perfektigajn kursojn, tiel ke
multaj chinaj esperantistoj povu trapasi dum la Universala
Kongreso internaciajn ekzamenojn de elementa kaj meza
niveloj.
Mia edzino Esther Kolker
kaj mi jam alighis al la Universala Kongreso en Pekino.
Do eble mi estos unu el tiuj, kiuj akceptos la internaciajn
ekzamenojn. Mi estos tre ghoja, se inter la ekzamenotoj
estos multaj chinaj esperantistoj.
Mi senpacience atendas nian
vojaghon en Chinion por finfine ekvidi Pekinon kaj
vian belan landon.
DINKO
MATKOVIC (Kroatio):
Estimata redakcio,
Mi dankas al vi pro la informo
pri via 5-a Kongreso de Esperanto kaj mi deziras al
la kongresanoj fruktodonan rezulton. Sendube la 89-a
UK okazonta en Pekino la venontan jaron estas grava
impulso por la china E-movado kaj mi esperas, ke vi
bone preparos vin por tiu evento.
Miaopinie, la china E-movado
povas ludi tre gravan rolon por disvastigo de Esperanto
en la nova jarcento. Unue pro tio, ke la forta E-movado
en via lando montrus, ke la internacia lingvo Esperanto
taugas ne nur por la popoloj en Europo kaj Ameriko,
sed ankau por la aziaj popoloj, kaj ankau pro tio,
ke via grandega lando kun la plej multnombra loghantaro
en la mondo ne pretendas (kiel ekzemple la angla),
ke la china lingvo farighu internacia helplingvo.
Mi ankau deziras, ke la
China Popola Respubliko montru al la mondo en la 21-a
jarcento, ke socialismo estas por la plimulto de civitanoj
pli justa kaj pli bona sociordo ol kapitalismo!
SHAIG
BAHRAMOGLU (Azerbajghano):
Saluton, estimataj samideanoj,
Kun ghojo mi informighis
pri la 5-a China Kongreso de Esperanto, kiu okazos
inter la 2-a kaj la 5-a de oktobro 2003 en Yanji,
nordorienta Chinio. Je la nomo de la Azerbajghana
Esperanto-Asocio mi deziras al ghi fruktoplenan kaj
sukcesan laboron.
RIKARDO
KARRILLO (Kolombio):
Altestimataj,
Mi elkore gratulas vin pro
via senchesa laboro favore la Esperanto-movadon, via
kongreso sendube estos tre sukcesa, bunta kaj interesa,
mi deziras plej amikan etoson kaj bonajn fruktojn
dum kaj post via bela evento.
Sukcesojn!