|
Chinio,
antikva kaj bela lando
|
Chinio
kun historio de 5000 jaroj estas unu el la kvar plej
antikvaj civilizitaj landoj de la mondo. Ghiaj 29
vidindajhoj, kiaj la Granda Muro, la Imperiestra Palaco
de Pekino, la Terakotaj Militistoj kaj Chevaloj che
la Mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio,
la Grotaroj de Mogao en Dunhuang, Potala-palaco de
Tibeto, la antikva urbeto Lijiang kaj la klasikaj
ghardenoj de Suzhou estis enlistigitaj de Unesko kiel
mondaj kulturaj kaj naturaj heredajhoj. Pekino, Xi'an,
Nankino, Luoyang, Kaifeng kaj Hangzhou kiel ses famaj
antikvaj chefurboj de Chinio estas plej multe vizitataj
de turistoj.
Chinio kun vasta teritorio havas multajn
belajn montojn kaj riverojn, kaj ghiaj plej famaj
vidindajhoj estas la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero,
pejzaghoj de Guilin, la Okcidenta Lago en Hangzhou
k.a. La montoj Huangshan kaj Taishan havas ne nur
belajn naturajn pejzaghojn sed ankau valorajn historiajn
restajhojn. Chinio estas ankau unu el la landoj kun
plej multaj specoj de sovaghaj bestoj. Ghia pando
farighis marko por protekto de sovaghaj bestoj de
la mondo.
Chinio nombras 55 nacimalplimultojn,
preskau chiuj kun propra lingvo kaj vivmaniero. Iliaj
vivregionoj kun belaj pejzaghoj kaj interesaj naciaj
moroj altiras al si chiujare multajn en- kaj eksterlandajn
turistojn. Por viziti tiujn lokojn oni lanchis novajn
itinerojn, kiaj vojagho lau la antikva Silka Vojo,
vizito al famaj budhismaj montoj, vojagho al Tibeto
kaj vizito al Shangrila.
Vizitantoj al Chinio povas ne nur plezurigi
sin per ghiaj naturaj belajhoj kaj percepti la charmon
de ghia kulturo, sed ankau propraokule vidi ghian
grandan shanghighon kaj sperti la vivon de ghia popolo.
En la pasintaj pli ol 20 jaroj Chinio praktikis la
politikon de reformado kaj pordomalfermo. Se vi duafoje
venos al Chinio en 2004 por partopreni la 89-an UK,
vi certe trovos la landon ege diferenca de tiu en
1986, kiam ghi gastigis la 71-an UK.
|
Pekino,
antikva kaj vivoplena urbo
|
Pekino estas chefurbo de la China Popola
Respubliko, kun 13 milionoj da loghantoj.
Pekino fondighis antau 3000 jaroj, kaj
ghi ekzistas jam 800 jarojn kiel chefurbo. La longa
historio postlasis al ghi multajn kulturajn restajhojn.
La Imperiestra Palaco, la Granda Muro, la Somera Palaco,
la Chiela Altaro kaj la Ruino de Restadejo de Pekin-homoj
en Zhoukoudian estis enlistigitaj kiel mondaj kulturaj
heredajhoj. Promenante en Pekino, vi ravighos de la
imponaj konstruajhoj de la Imperiestra Palaco, kaj
ankau de la chinstilaj loghdomoj de tiu orienta urbo.
Pekino estas ankau moderna metropolo.
Preparado por gastigi la 29-ajn Olimpikojn de 2008
certe plirapidigos ghian pashon por internaciigho.
Pekino estas ankau bona loko por butikumado.
Tie estas vendejoj de varoj de famaj markoj, grandaj
chiovendejoj kaj malgrandaj elegantaj butikoj, kaj
ankau bazaroj de kuriozaj antikvajhoj, kies prezoj
estas treege malpli altaj ol en aliaj landoj.
Veninte al Chinio vi nepre devas ghui
chinajn pladojn. Pekino estas ankau edeno de frandemuloj.
Tie estas ne nur tradicia fama plado rostita pekina
anaso, sed ankau bongustaj pladoj de aliaj lokoj de
Chinio.
Kiam nokto falas, vi povas ghui chinan
teon en tetrinkejo kaj pekinan operon en teatro. Jam
de dekoj da jaroj babili en tetrinkejo kaj spekti
pekinan operon estas chefa maniero de amuzigho de
pekinaj loghantoj. Nun tetrinkejon kaj teatron de
pekina teatro vizitas plejparte la maljuna generacio
kaj alilandaj turistoj, sed bufedejon kaj dancejon
preferas gejunuloj.
|
Kongresejo
|
La 89-a UK okazos en la Internacia Konferenca
Centro de Pekino, kiu situas en la Vilagho de Azia
Sportkunveno en la norda parto de Pekino, 9 kilometrojn
norde de Tian'anmen-placo en la urbocentro, 20 kilometrojn
okcidente de la Chefurba Flughaveno kaj 12 kilometrojn
oriente de la Somera Palaco.
La Internacia Konferenca Centro de Pekino
estas facile atingebla per diversaj trafikiloj, la
medio kvieta kaj komforta. Ghi, moderne ekipita, kun
hoteloj de diversaj kategorioj kaj amasloghejo, vendejoj
kaj aliaj servejoj en la chirkauajho, estas tauga
por diversaj grandaj kunvenoj kaj ekspozicioj.
|
Hoteloj
|
La regiono, en kiu situas la kongresejo,
estis konstruita por gastigi la sportistojn dum la
Azia Sportkunveno en 1990 kaj ghi vershajne servos
ankau por la Olimpikoj en 2008. Tial abundas tie hoteloj
kaj loghejoj de chiuj niveloj je vera promendistanco,
fakte tute ne necesos busoj au aliaj trafikiloj, krom
se vi preferos loghi en la urbocentro. Chirkau la
kongresejo, samkiel en la centra regiono de Pekino,
trovighas loghejoj de diversaj niveloj, chiuj kun
tre allogaj prezoj kaj chiuj tre komfortaj.
|
Ekskursoj
kaj flugoj
|
Se temas pri la ekskursoj, la kongresanoj
havos nur unu problemon: kiun elekti. Krom pluraj
allogaj vizitoj en Pekino mem kaj ghia chirkauajho,
estos aranghitaj ankau multaj ravaj ekskursoj al famaj
naturaj kaj historiaj vidindajhoj ekster Pekino. La
flugon zorgos chefe la China Internacia Flugkompanio
(AIR CHINA), kaj la turismon chefe la China Internacia
Turisma Servo (CITS). Ambau ili pretas doni al la
kongresanoj nealtprezan kaj bonkvalitan servadon.
Chinio multe shanghighis post la gastigo
de la 71-a UK en 1986. Venu percepti ghian progreson
kaj admiri refoje tiun chi antikvan kaj fascinan civilizon.
|
|
|