En
2000
Julie, en la 85-a UK en Tel Aviv de Israelo,
Yu Tao, ghenerala sekretario de China Esperanto-Ligo
(ChEL) kaj vicchefredaktoro de El Popola Chinio (EPCh),
donis petskribon pri invito de UK en 2004 al Osmo
Buller, ghenerala direktoro de UEA.
En
2001
La 21-an de januaro, Liu Qi, urbestro
de Pekino, subskribis leteron al Keppel E. Enderby,
prezidanto de UEA. En la nomo de la Pekina Popola
Registaro kaj pekinaj loghantoj li montris volon plene
subteni la inviton de la kongreso kaj kunlabori por
sukcesigi ghin.
Julie, la china Esperanto-delegacio cheestis
la 86-an UK en Zagreb de Kroatio. Dum la kongreso
la delegacio faris aktivan laboron por invito kaj
ricevis bonan reagon.
La 5-14-an de septembro, Osmo Buller,
ghenerala direktoro de UEA, faris viziton al Chinio
por esplori pri la invito de la 89-a UK. Dum lia restado
en Chinio li intervidighis kun Cai Mingzhao, vicministro
de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro (IOShK)
kaj estro de China Fremdlingva Eldon-Distribua Buroo
(ChFEDB), Zhao Changqian kaj Huang Youyi, vicestroj
de ChFEDB, Xia Jixuan, vicestro de la China Radio
Internacia, Zhang Honghai, direktoro de la kabineto
de eksteraj aferoj sub la Pekina Popola Registaro,
kaj Zhang Jianhua, vicchefdirektoro de la China Internacia
Turisma Servo. Li pririgardis la kongresejon kaj hotelojn
kaj informighis pri la china E-movado.
La 21-26-an de novembro, d-ro Renato Corsetti,
prezidanto de UEA, kaj prof. Lee Chong-Yeong, ghia
vicprezidanto, vizitis Pekinon. La prezidanto restis
en Pekino 6 tagojn dum la vicprezidanto 3 tagojn.
Ili deziris, ke la china registaro subtenu E-movadon
kaj konu la laboron de ChEL pri la invito. Xu Jialu,
vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso, Li Zhaoxing, vicministro de Eksteraj
Aferoj de Chinio, Chen Haosu, prezidanto de la China
Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, prezidanto
de la societo "Amikoj de Esperanto" (la
unua ambasadoro de China Popola Respubliko en Usono)
Chai Zemin, kaj Zhao Changqian, vicestro de ChFEDB
akceptis la gastojn.
Decembre, ChEL poshte sendis al UEA koncernajn
materialojn pri konsisto de LKK, statuto de UK subskribita
de gvidantoj de ChEL, gheneralaj statoj kaj prezoj
por la kongresejo, hoteloj kaj turismaj itineroj,
ebla financa helpo de la registaro kaj aliaj.
En
2002
La 18-an de januaro, Ivo Osibov, ghenerala
sekretario de UEA, konigis kongres-urbojn de la 89-a
kaj 90-a UK en sia raporto donita al la komitatanoj
de UEA. Li diris:
Surbaze de la invitoj de la respektivaj
landaj asocioj la Estraro principe decidis okazigi
la universalajn kongresojn en 2004 en Pekino, Chinio,
kaj en 2005 en Vilnius, Litovio. Necesas ankorau difini
kelkajn detalojn.
La 24-an de januaro UEA publikigis en
sia gazetara komuniko n-ro 144:
La estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo
11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe
pri la estontaj Universalaj Kongresoj.
Por 2004 la Estraro
akceptis la inviton de China Esperanto-Ligo okazigi
la Universalan Kongreson en Pekino. Oni antauvidas
subtenon de la china registaro kaj entuziasman kunlaboron
de la chinaj movadanoj.
Por 2005 estis akceptita
la invito de Litova E-Asocio.
La 8-an de februaro, Ivo Osibov sendis
retposhtan leteron, en kiu li informis la decidon
de la estraro de UEA pri okazigo de la 89-a UK en
Pekino.
Rigardu
fotojn

|