La
China Esperanto-Ligo tuj ekagis en preparado post
kiam la estraro de UEA faris decidon januare de 2002,
ke la 89-a UK de Esperanto de 2004 okazu en Pekino.
Glate iras la preparado. Sed nia tasko en la estonteco
estos tre peniga.
Nun en la nomo de la Konstanta Komitato
de ChEL mi raportu al la kongresanoj pri nia preparado,
kaj ni petos pozitivan respondon de la Esperantaj
organizoj kaj la tuta Esperantujo de nia lando rilate
solidan preparadon por la UK.
I. Preparado por la kongreso
Konforme al la "Kongresa Operaciaro",
ni aranghis nian preparadon en 8 partojn el 165 artikoloj.
La estraro de UEA, la centra oficejo de UEA kaj LKK
de la gastiganta lando kune respondecas pri tio. La
unua parto dauris de la akcepto de peto de gastigo
ghis la Gotenburga Kongreso kaj inkluzivis pli ol
30 laborojn, el kiuj 20 devas esti plenumataj de LKK
sole au kune kun UEA; la dua parto estis laboroj dum
la Gotenburga Kongreso inkluzive de establo de kongresa
akceptejo, transpreno de kongresa flago kaj aliaj
4 laboroj. La tria parto dauros de nun ghis la fino
de 2003, kaj duono de la 30 laboroj koncernas nin.
Chefaj laboroj en niaj unuaj du partoj
estis:
1.
Ni okazigis kunvenojn de la Konstanta Komitato de
ChEL kaj interkonsilighis pri la preparado, elmetis
projekton de LKK el esperantistoj de ChEL, EPCh, China
Radio Internacia kaj la Pekina Esperanto-Asocio, kaj
difinis ChEL kiel dejhorejon;
2. Pere de la China Fremdlingva Eldona
kaj Distribua Buroo, la supera instanco de ChEL, ni
raportis la sukceson de peto de gastigado de la kongreso
al la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, la
Ministerio de Eksteraj Aferoj, la Financa Ministerio,
la Pekina Popola Registaro kaj la China Popola Asocio
por Amikeco kun Fremdaj Landoj, kaj petis ilian direktadon
kaj subtenon al la preparado;
3. Ni elmetis projekton pri alta protektanto
kaj starigo de Honora Komitato de la Prepara Komitato
de la Kongreso kaj prezentis la peton al la Centra
Registaro de Chinio. Ni intencas inviti Wu Bangguo,
prezidanton de la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso, esti alta protektanto; kaj inviti
Xu Jialu, vicprezidanton de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso, esti honora prezidanto
de la Prepara Komitato. Zhao Qizheng, ministro de
la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, jam
promesis esti prezidanto de la Prepara Komitato, kaj
gvidantoj de rilataj departementoj de la registaro
estos vicprezidantoj de la komitato;
4. Ni kontaktighis kaj interkonsilighis
kun la Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj, la
China Turisma Servo kaj la Pekina Internacia Konferenca
Centro kaj atingis kelkajn interkonsentojn;
5. Ni publikigis en "La Mondo"
anoncon por varbi projektojn por la kongresa emblemo.
Che la komenco de la jaro ni faris elektadon kaj havis
decidon pri la emblemo, kaj tion aprobis UEA;
6. Ni fondis oficialan retpaghon de la
kongreso de 2004 kaj malfermis la Esperantan version
kaj la chinlingvan version respektive en aprilo kaj
junio;
7. Ni eldonis la Unuan Bultenon, afishojn
kaj alighilojn, eldonis propagandajn diskojn "Bela
Pekino", "Proponindaj Itineroj" kaj
"Sunradioj post Shtormo", eldonis fotoalbumon
"Antikvaj Vidindajhoj de Pekino" kaj kunlaboris
kun la Pekina Esperanto-Asocio en eldonado de "Gvidlibro
pri Pekino" kaj Esperantaj libroj;
8. Ni sendis delegaciojn al la 87-a UK
en Fortalezo de Brazilo, la 3-a Azia Kongreso en Seulo
de Respubliko de Koreio kaj la 88-a UK en Gotenburgo
de Svedio, kiuj interkonsilighis kun estraranoj de
UEA pri la preparado por la 89-a UK, esploris la organizadon
de la kongresoj kaj informadis la kongresanojn pri
la Pekina Kongreso en 2004;
9.
En 2002 kaj 2003 ni akceptis konstantajn kongresajn
sekretariojn de la Centra Oficejo de UEA, interkonsilighis
pri la kongresejo, loghejoj, turismo k.a. aferoj;
10. Ni faris enketadon por fari la kongreson
karakteriza kaj mejloshtona kaj difinis la unuapashan
projekton de la preparado;
11. Ni okazigis kunvenon de gvidantoj
de la societo "Amikoj de Esperanto" por
gajni ilian subtenon kaj petis ilian opiniojn pri
la preparado por la kongreso.
Gvidantoj de la China Fremdlingva Eldona
kaj Distribua Buroo multe prizorgas la preparadon
de la kongreso. Ili multfoje donis instrukciojn kaj
okazigis kunvenojn de buroestroj por interkonsilighi
pri la preparado de la kongreso. S-ro Cai Mingzhao,
vicministro de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro
kaj estro de la China Fremdlingva Eldona kaj Distribua
Buroo, instrukciis: "Nepre faru la kongreson
de 2004 plene sukcesa, karakteriza kaj mejloshtona
en E-movado. Aranghu la preparadon en plena atento."
Lau la instrukcio de la gvidantoj de
la buroo kaj la aktuala situacio de E-movado, ni ellaboris
unuan planon de preparado, kaj ghia gvidpenso kaj
ghenerala postulo estas: Chiam meti la socian efikon
sur la unuan lokon; konigi al la esperantistoj de
la mondo la disvolvighon kaj progreson de la china
E-movado sub la prizorgo de la registaro; konigi la
penadon de la chinaj esperantistoj en diskonigo de
Chinio kaj penadon por la amikeco de la popoloj de
la mondo kaj la mondpaco; prezenti la stabilan socion,
progresantan ekonomion kaj chiuflankan konstruadon
de bonhava socio de Chinio. Krome, estas necese aranghi
la kongreson per merkata maniero, peni por pli granda
profito kaj esplori multmanieran diskonigon de Chinio
sub la kondicho de merkata ekonomio. Por fari la kongreson
karakteriza kaj mejloshtona, ni devas unue establi
perfektan institucion por la preparado kaj multe peni
en du flankoj, nome "veki vastan atenton en kaj
ekster la lando" kaj "chiuflanke konigi
Chinion". Por veki vastan atenton en kaj ekster
la lando, ni devas akcenti la skalon de la kongreso,
internacian influon, enlandan respondon kaj nombron
de kongresanoj. Por "chiuflanke konigi Chinion",
ni aranghos chinan kulturan semajnon dum la kongreso
kaj zorgoplene sukcesigos la ekskursojn antau kaj
post la kongreso. Kaj en tio ni bezonas subtenon de
chinaj esperantistoj en chiuj flankoj.
Lau la postulo de UEA, ni bone faros la
jenajn laborojn:
1. Kiam la nomlisto de la alta protektanto
de la kongreso kaj membroj de la Honora Komitato estos
decidita, ni tuj okazigos gazetaran konferencon por
anonci la aferon kaj per tio amplekse antauenpushi
la propagandon kaj raportadon pri la kongreso kaj
Esperanto;
2. Decidi la temon kaj programerojn de
la kongreso. Ni proponas la kongresan temon "Lingva
egalrajteco kaj mondpaco", ke poste oni ellaboru
"Pekinan Manifeston" sur tiu bazo. Fina
decido dependos de interkonsiligho kun estraranoj
de UEA;
3. Bone fari la hejmpaghon "Universala
Kongreso de Esperanto" en la chinlingva versio
de la China Interreta Informa Centro malfermita en
septembro por konigi al la tuta socio Esperanton kaj
UK de 2004;
4. Ellabori gheneralan planon por turismo,
loghado k.a. kaj disvastigi ghin;
5. Trejni laborantojn kaj volontulojn
por la kongreso kaj fondi Esperantajn kursojn por
volontuloj, laborantoj kaj interpretistoj. Lastatempe
ni fondis kurson en la China Fremdlingva Eldona kaj
Distribua Buroo kaj baldau kunlaboros kun la Pekina
Instituto de Ekstera Ekonomio por fondi Esperantan
kurson;
6. Redakti kaj eldoni la Duan Bultenon,
kongresan libron kaj aliajn Esperantajn librojn. Eldoni
en Esperanto "E-movado en Chinio" kunlabore
kun la Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj kaj
bildlibron "100 Jaroj de Esperanto Internacie";
subteni lokajn Esperantajn organizojn en eldonado
de Esperantaj libroj pri la konstruado, kulturo kaj
E-movado de la respektivaj lokoj;
7. Pasho post pasho efektivigi la planon
kun chinaj karakterizajhoj, ekzemple iniciati Esperantan
Arbaron, starigi Esperantan monumenton, okazigi prelegojn
pri la karakterizaj kulturoj de la nacioj de Chinio
kaj varieteon kun naciaj gustoj;
8. Bone fari la aferojn pri la disvolvo
de merkato de kongresaj memorajhoj kaj enspezo de
reklamoj;
9. Sendi delegaciojn al Esperantaj kongresoj
en Japanio kaj Koreio por altiri esperantistojn al
la Pekina Kongreso pli multe ol tiuj al la 71-a UK.
II. Kunlaboro de tutlandaj esperantistoj
por la preparado de UK
La chinaj esperantistoj estis kuraghigataj
de la sukceso en peto de gastigado de la 89-a UK.
En la pasinta jaro ili montris grandan prizorgon por
la preparado de la kongreso kaj donis multe da bonaj
proponoj kaj konsiloj al la China Esperanto-Ligo.
Krome la lokaj organizoj faris tre diversajn aktivadojn
por kontribui al la 89-a UK. ChEL dankas tiujn organizojn
pro ilia klopodado.
Sukceso de la 89-a UK dependos de UEA
kaj LKK. Kaj LKK devas sin apogi sur la lokaj E-organizoj
kaj la tuta esperantistaro. Fakte ili ankorau havos
multon por fari:
Unue, trejni esperantistojn kaj altigi
ilian lingvonivelon. ChEL ne havas sufichan forton
por fondi multajn kursojn, kaj la nuna kurso estis
taskita por preparado de la kongreso, do la lokaj
organizoj devas chiamaniere utiligi siajn kapablojn
por malfermi diversformajn kursojn kaj efike altigi
la lingvonivelon de la membroj, kaj nur tiam ili povos
vere partopreni en la kongreso. Multaj el niaj samideanoj
shatas movadon kaj neglektas altigon de sia lingvonivelo.
Kion opinios la fremdlandaj kongresanoj, kiam ili
trovos, ke chinaj esperantistoj parolas neesperante
en la Esperanta kongreso? Kaj kiel ni povos partopreni
en la diversaj aktivadoj kaj konigi nian landon? Tial
ni frontas urghan taskon chiuflanke altigi nian lingvonivelon.
Due, la lokaj Esperantaj organizoj devas
bone organizi sian delegacion. Chi-foje ChEL ne limigos
la nombrojn de partoprenantoj por la lokaj organizoj.
Sed ni devas garantii la sukceson de la kongreso,
kaj ni devas klerigi la kongresanojn je la persona
kvalito. Se lokaj E-organizoj prenos sur sin la laboron
organizi sian delegacion, ili povos unue fari edukadon
pri akcepto de fremdlandaj gastoj, utile al la administrado
de la kongreso; due, disvolvi sian rolon kaj elstarigi
la trajton de sia delegacio por pli bone partopreni
en la aktivadoj de la kongreso; kaj trie, altiri pli
da esperantistoj al la delegacio. Ni fervore helpos
al la lokaj delegacioj.
Trie, partopreni en chiuj aktivadoj de
la kongreso, en diskutado de la kongresa temo, kongresa
universitato, fakaj kunsidoj kaj varieteo. La chinaj
kongresanoj devas esti ne nur auskultantoj kaj rigardantoj,
sed ankau prelegantoj, prezidantoj kaj aktoroj, por
plene manifesti la lingvonivelon kaj charmon de la
chinaj esperantistoj. Organizoj kaj individuoj de
diversaj lokoj devas fari sufichan sinpreparon kaj
pretigi siajn karakterizajn programerojn. Tiuflanke
ni devas lerni de japanaj kaj koreaj esperantistoj.
Ili viglas en chiuj aktivadoj dum la kongresoj, kaj
ni trovis, ke ili ofte kunportas dekojn da kilogramoj
da vestoj kaj rekvizitoj.
Kvare, multe kontaktighi kun esperantistoj
kaj Esperantaj organizoj kaj inviti ilin al la Pekina
Kongreso.
Kvine, sin prepari por akceptado de fremdlandaj
kongresanoj. Ili vizitos kelkajn lokojn antau kaj
post la kongreso, kaj tio bezonos vojaghgvidantojn
kaj akceptantojn, kaj estas necese pretigi materialojn
pri la vidindajhoj kaj kulturo de la lokoj kaj eldoni
propagandilojn kunlabore kun lokaj registaraj departementoj.
Sese, fortigi propagandon kaj disvastigon
de Esperanto kaj formi longdauran movforton; klopodi
por inviti lokajn gvidantojn al la kongreso, por ke
ili konu Esperanton kaj la Kongreson de Esperanto
kaj subtenu Esperantan movadon; en la lokoj sen organizo,
oni starigu au restarigu organizon utiligante la okazon
de la Pekina Kongreso; aktive raporti la kongreson
per la loka jhurnalismo por diskonigi Esperanton;
malfermi Esperantan kurson por multigi esperantistojn.
Unuvorte, la tuta Esperantujo de Chinio
devas plene utiligi la favoran situacion por pli efike
propagandi kaj disvastigi Esperanton, multigi esperantistojn,
oftigi kontakton kun alilandaj organizoj, senchese
multigi aplikadon de Esperanto en ekonomio, kulturo,
scienco, teknologio kaj aliaj kampoj, servigi Esperanton
al chiuflanka konstruado de bonhava socio de Chinio
kaj pushi Esperantan movadon de Chinio al nova stadio.
Samideanoj kaj amikoj,
Ni kune penu por la preparado de la kongreso.
Sukceso de la Pekina Kongreso de 2004 bezonas kunan
penadon de chiuj esperantistoj de Chinio.
_____________
* Raporto
farita de s-ro Wang Hanping, asista ghenerala sekretario
de la China Esperanto-Ligo kaj direktoro de ghia
centra oficejo, en la 5-a China Kongreso de Esperanto.
|