En la 11-a de marto 1951, fondighis en
Pekino China Esperanto-Ligo (ChEL), kiu estas la unua
tutlanda organizo en la historio de la China E-movado.
La unua prezidanto de la ligo estis Hujucz.
La celoj de ChEL estas unuigi kaj organizi
la chinan esperantistaron por diskonigi, lerni kaj
studi Esperanton, altigi la lingvonivelon, disvastigi
la uzadon de Esperanto kiel internacia helpa lingvo,
fari internaciajn intershanghojn en Esperanto, servigi
Esperanton al la chinaj politikoj pri reformo kaj
malfermo, al la modernigado de Chinio kaj al la mondpaco.
En la pasintaj 50 jaroj, ChEL faris grandan
klopodon por la diskonigo kaj aplikigo de Esperanto
en Chinio: sukcesis gajni subtenon de shtataj gvidantoj
kaj famaj personoj, revigligis la chinan E-movadon;
lernigis Esperanton al kelkcent miloj da homoj en
la tuta lando ; eldonis multe da Esperantaj libroj
kaj gazetoj, akcelis internacian intershanghon kaj
aplikadon de Esperanto; aktive partoprenis en la internacia
E-movado, okazigis la 71-an UK, la 5-an Pacifikan
Kongreson de Esperanto kaj la 1-an Azian Kongreson
de Esperanto, kaj plifortigis interkomprenighon kaj
amikecon inter chinaj kaj alilandaj esperantistoj.
ChEL alighis al UEA en 1980. En 1983
ghi gajnis la pokalon Fyne de UEA pro la rimarkindaj
atingoj en disvastigo de Esperanto. De 1982, Bakin,
Hujucz kaj Chen Yuan farighis membroj de Honora Patrona
Komitato de UEA. Kaj poste, Li Shijun (Laulum) kaj
Xie Yuming (Seimin) elektighis kiel membroj de Akademio
de Esperanto. Nun en la Komitato de UEA kaj Komisiono
pri Azia Movado oficas chinaj esperantistoj.
ChEL havas 29 kolektivajn kaj pli ol
1000 individuajn membrojn. En 1993 kaj 1994 fondighis
5 fakaj E-asocioj, kiaj junulara, fervojista, filatela,
vejchia kaj medicina. De 1985 ChEL okazigis 4 Chinajn
Kongresojn de Esperanto respektive en la urboj Kunming,
Tangshan, Chongqing kaj Guilin. La nuna prezidanto
de ChEL estas s-ino Tan Xiuzhu, vicprezidantoj Chen
Haosu, Zou Guoxiang kaj Liu Junfang, ghenerala sekretario
Yu Tao. Wang Hanping, asista ghenerala sekretario
de ChEL servas ankau kiel la direktoro de la oficejo
de la ligo. ChEL eldonas la organon "La Mondo".
En augusto de 2003 ChEL okazigos la 5-an
Chinan Kongreson de Esperanto en Yanji, la chefurbo
de Yanbian-a Korea Autonoma Subprovinco de Jilin.
La
estraro de China Esperanto-Ligo:
Prezidantino: |
Tan
Xiuzhu |
Vicprezidantoj: |
Chen
Haosu, Zhao Changqian,
Zou Guoxiang kaj Liu Junfang |
Ghenerala
sekretario: |
Yu
Tao |
Asista
ghenerala sekretario: |
Wang
Hanping |
La
honoraj prezidantoj de China Esperanto-Ligo:
Bakin,
Chen Yuan, Zhang Qicheng
China
Esperanto-Ligo
Adreso:
P.O. Kesto 825, Beijing CN-100037, Chinio
Tel: +86-10-68326682, Telefakso: +86-10-68326682
Retposhto: lamondo@163.com; cel@china-report.com
Rigardu
fotojn

|