La china registaro chiam alte taksas Esperanton
kaj subtenas la chinan E-movadon. Jam en 1939, prezidanto
Mao Zedong surskribis por la Yan'an-a Esperanta Ekspozicio:
"Mi dirus ankorau la samon: Se oni prenas Esperanton
kiel formon por porti la ideon vere internaciisman
kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti
lernata kaj devas esti lernata." La surskribo
de Mao Zedong multe kuraghigis tiamajn chinajn esperantistojn.
Ghi ludis kaj ludas gravan rolon por disvastigho de
Esperanto en Chinio.
Post la fondigho de la nova Chinio en
1949, sub la gvido de Hujucz, pekinaj esperantistoj
preparis sin por lanchi Esperantan revuon, starigi
landan E-organizon. Dank' al la subteno de Hu Qiaomu,
Guo Moruo kaj aliaj shtataj gvidantoj, en 1950 fondighis
El Popola Chinio kaj en la sekvanta jaro China Esperanto-Ligo.
Sekve de tio fondighis E-organizajhoj en diversaj
lokoj de la lando.
En julio 1963 okazis en Pekino la Unua
Tutlanda Esperanta Labor-kunsido. Vicchefministro
Chen Yi chestis la kunsidon kaj faris varman paroladon.
Li proponis okazigi UK en Pekino, kio forte kuraghigis
la tutlandan esperantistaron. Post tiu kunsido la
Alteduka Ministerio de Chinio instrukciis, ke altlernejoj
instruu Esperanton kiel nedevigan lernobjekton. En
1982, la Eduka Ministerio de Chinio revalidigis la
sciigon pri la instruo de Esperanto. Tio multege akcelis
la instruadon kaj aplikadon de Esperanto en Chinio,
ke pli ol 100 altlernejoj funkciigis E-kursojn.
En 1981, Chu Tunan, Hujucz, Bakin kaj
aliaj 7 eminentuloj kune iniciatis la fondighon de
la societo "Amikoj de Esperanto", al kiu
alighis pli ol 160 politikistoj, sciencistoj, edukistoj,
literaturistoj kaj aliaj personuloj. La unua prezidanto
de la societo estis Chu Tunan, vicprezidanto de la
Konstanta Komitato de la China Popola Kongreso (china
parlamento), kaj la nuna prezidanto estas Chai Zemin,
fama diplomato. En la pasintaj 20 jaroj la societo
multe kontribuis al la china E-movado. Krome, pere
de okazigo de la 71-a UK en Pekino kaj memorkunveno
por la 130-a datreveno de la naskigho de d-ro Zamenhof,
la movado gajnis subtenon de shtataj gvidantoj, kiaj
Peng Zhen, Nie Rongzhen, Huang Hua, YaoYilin, kaj
popolaj organizoj kiaj la China Popola Asocio por
Amikeco kun Fremdaj Landoj, China Komitato de Unesko
kaj la China Popola Instituto de Eksteraj Aferoj.
Ankau la china jhurnalismo simpatias al E-movado.
En majo 2000, Li Peng, prezidanto de
la Konstanta Komitato de la China Popola Kongreso
surskribis por la 50-jarigho de El Popola Chinio:
"Raportu Chinion, dissemu amikecon kaj bone eldonu
El Popola Chinio."
La china registaro laudas la rolon de
Esperanto en internaciaj intershanghoj kaj en defendo
de la mondpaco, kaj pli eksplicite apogas la Esperantan
movadon. Kiam ChEL prezentis petskribon por gastigi
la 89-an UK en 2004, la registaro tuj sankciis tion.
Komence de 2001, Liu Qi, urbestro de Pekino skribis
oficialan leteron al la prezidanto de UEA por esprimi
la subtenon al la gastigo. Chio chi tio montras, ke
la china registaro alte atentas la disvolvighon de
E-movado en Chinio en la nova jarcento.
La
societo "Amikoj de Esperanto"
Adreso:
P.O. Kesto 825, Beijing CN-100037, Chinio
Tel.: +86-10-68326682 Telefakso: +86-10-68326682
Rigardu fotojn

|