Fine de la 19a jc. kaj komence de la 20a
jc. Esperanto enkondukighis en Chinion pere de rusaj
esperantistoj-komercistoj kaj chinaj studentoj en
Japanio, Francio kaj Britio.
1906
China esperantisto unuafoje partoprenis en
UK la 2-a en Ghenevo.
1909
Fondighis en Shanhajo la China Esperanto-Asocio.
1912 Cai
Yuanpei ekfunkciis kiel la unua eduka ministro de
la Respubliko de Chinio kaj instrukciis malfermi Esperanto-kurson
en la instruistaj altlernejoj de la lando.
1920
Hujucz, Bakin kaj aliaj iniciatis la fondighon de
la Shanhaja Esperanto-Asocio.
1923
Cai Yuanpei kaj aliaj starigis la Pekinan Esperantan
Kolegion.
1931 Hujucz, Jhelezo, Zhang Qicheng
kaj aliaj fondis la Chinan Proletan Esperantistan
Union en Shanhajo.
1932 Eldonighis "La Mondo",
kiu dauris pli ol 4 jarojn.
1933 Fondighis Shanhaja Esperantista
Ligo, kiu prezentis la sloganon "Per Esperanto
por la liberigo de Chinio".
1936 Eldonighis la revuo "Chinio
Hurlas"; Lusin skribis al "La Mondo"
por respondi kial li aprobas Esperanton.
1939 Eldonighis duonmonata gazeto
"Heroldo de Chinio", kiu distribuighis en
63 landoj; Mao Zedong faris surskribon por la ekspozicio
de Yan'an-a Esperantista Societo.
1940 Jhelezo,Venlo Fon kaj aliaj
fondis la Chongqing-an Korespondan Esperanto-lernejon,
kies lernejanoj dislokighis en 18 provincoj.
1950 Fondighis la revuo El Popola
Chinio.
1951 Fondighis China Esperanto-Ligo.
1963 Okazis la Unua Tutlanda Esperanta
Labor-kunsido, en kiu vicchefministro Chen Yi faris
paroladon; La Alteduka Ministerio de Chinio instrukciis
ke altlernejoj instruu Esperanton kiel nedevigan lernobjekton.
1964 Ekfunkciis Esperanta disaudigo
de Radio Pekino.
1979 La Dua Tutlanda Esperanta
Labor-kunsido okazis en Pekinio.
1980 ChEL alighis al UEA.
1981 Fondighis "La Mondo",
organo de ChEL, China Esperanto-Eldonejo kaj la societo
"Amikoj de Esperanto".
1985 La 1-a China Kongreso de
Esperanto okazis en Kunming.
1986 La 71-a UK okazis en Pekino.
1987 La Poshta kaj Telekomunika
Ministerio emisiis memoran poshtmarkon por la 100-jara
jubileo de Esperanto.
1991-1992 La 2-a China Kongreso
de Esperanto okazis en Tangshan.
1993 Fondighis China Junulara
E-Asocio kaj China Fervojista E-Asocio.
1994 Fondighis Filatela, Vejchi-a
kaj Medicina E-Asocioj.
1995 Chinio unuafoje okazigis
la Komunan Seminarion inter
China, Japana kaj Korea Junularoj; Okazis en Chongqing
la 3-a China Kongreso de Esperanto.
1996 Okazis en Shanhajo la 1-a
Azia Kongreso de Esperanto; Fondighis China Esperanto-Biblioteko.
1999 Okazis en Guilin la 4-a China
Kongreso de Esperanto.
2001 El Popola Chinio chesis eldonighi
papere kaj estas daure legebla en interreto.
Rigardu
fotojn

|