Chinaj e-istoj kaj e-organizoj aktive
sin preparas por partopreni la Pekinan UK. E-istoj
de Hubei-provinco organizis antau nelonge "kunloghadon",
al kiu alighis pli ol 80 e-istoj el Huangshi, Wuhan
kaj aliaj urboj. En la du tagoj de "kunloghado"
ili multe sin ekzercis pri Esperanta konversacio kaj
rapide progresis la lingvonivelo pro bona etoso. Pri
la "kunloghado" iu e-isto skribis en Esperanta
forumo sur interreto: "Kelkdek partoprenantoj
per Esperanto babilis kaj shercis, tio altiris al
si multe da preterpasantoj en la ghardeno, iuj el
ili demandis: 'Chu Esperanto estas facile lernebla?
Kie ni povas ghin lerni?' Kaj iu instruistino de infanghardeno
tuj sin anoncis por lerni Esperanton." Estas
interese, ke kiam iu jhurnalisto vidis la chinojn
paroli nian lingvon, li shanghis sian raportplanon
kaj intervujis la "kunloghadon". Laudire,
okaze de la 144-jara datreveno de la naskigho de Zamenhof
chi-jare la Hubei-a E-asocio refoje organizos tian
"kunloghadon".
La
Pekina Esperanto-Asocio organizis aktivadon kun la
temo "Chu vi scias Esperanton", en kiu ili
per prelegoj kaj video-materialoj konigis al la auskultantoj
historion de Esperanto. La Pekina Federacio de Soci-sciencaj
Asocioj kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune planas
organizi simpozion de Esperanto celebre al la 144-jara
datreveno de la naskigho de Zamenhof. En la 29-a de
novembro la Guangdong-a Esperanto-Asocio diskonigis
Esperanton al la urbanoj en iu konsulta aktivado.
S-ro Li Shijun (Laulum) jam estas pli-ol-80-jara.
Li funkcios kiel rektoro de Internacia Kongresa Universitato
de la Pekina UK. Por kulturi kompententajn laborantojn
kaj helpantojn por la venonta UK li gvidas kurson
el pli ol 20 personoj. Li diris: "Mi maljunighis,
tamen mi volas fari ion por nia lingvo. "
Ankau la China Esperanto-Ligo kaj la
redakcio de El Popola Chinio organizas esperantajn
kursojn diversnivelajn. Nun similaj kursoj organizighas
ankau en diversaj lokoj de Chinio.
 Nun
en Chinio oni lernas Esperanton ne nur en kursoj,
sed ankau per interreto. El Popola Chinio (http://www.chinareport.com.cn)
(http://www.espero.com.cn) malfermis specialajn rubrikojn
chinan kaj Esperantan (http://www.chinareport.com.cn/uk2004)
( http://www.espero.com.cn/uk2004), por doni al vizitantoj
informojn pri la kongreso. Krom tio ghi havas subrubrikon
speciale por komencantoj. Pluraj provincaj Esperanto-asocioj
malfermis rubrikon pri lernado de Esperanto. La Jilin-a
Esperanta Asocio ech faris la retpaghon (http://taijiquan.fajo.net),
por prezenti kaj instrui Taijiquan.
 Lastatempe
ChEL kaj iuj lokaj E-organizoj eldonis nombron de
libroj, inkluzive de "Famuloj Chinaj kaj Eksterlandaj
pri Esperanto", "Vivo de Zamenhof"
kun pli ol 150 fotoj. "Antikvaj Vidindajhoj de
Pekino" kun pli ol 100 fotoj. Ankau la albumo
"China Esperanto-Movado" kaj la libro "Cent
Jaroj de la China Esperanto-Movado" estas en
planado.

|