China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Vojagho tra Chinio

Chinio kun 5000-jara historio estas unu el la kvar grandaj civilizitaj antikvaj landoj. Ghiaj historiaj restajhoj trovighas tra la lando, kaj la plej konata el ili estas la Granda Muro, la Imperiestra Palaco (Malpermesita Urbo) de Pekino kaj la Terakotaj Militistoj kaj Chevaloj che la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Krome, la Somera Palaco kaj Chiela Altaro de Pekino, la klasikaj ghardenoj de Suzhou, la Someruma Montvilao en Chengde, la Templo, Domo kaj Arbaro de Konfuceo en Qufu, Potala-palaco de Tibeto, la antikvaj urbetoj Pingyao kaj Lijiang, la Grotaroj de Mogao kaj Longmen, la Imperiestraj Mauzoleoj de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911), la granda shtona budhostatuo de Leshan kaj la 2000-jara irigacia sistemo Dujiangyan estas enmetitaj de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.

Pekino, Xi'an, Nankino, Luoyang, Kaifeng kaj Hangzhou estas nomataj ses famaj antikvaj chefurboj de Chinio. Tiuj urboj estas multe vizitataj de chinaj kaj alilandaj turistoj pro abundaj historiaj restajhoj. Ekz., Xi'an, la plej granda urbo en la nordokcidenta parto de Chinio, estas la startpunkto de la antikva Silka Vojo. De la 11-a jc. a.K. pli ol 10 dinastioj prenis ghin kiel chefurbon. La Terakota Militistoj kaj Chevaloj estis eltrovitaj ghuste en ghi. Hangzhou, chefurbo de Zhejiang-provinco, estis chefurbo de la Suda Song-dinastio (1127-1279), kaj ghia Okcidenta Lago estas unu el la 10 famaj vidindajhoj de Chinio. Nankino, chefurbo de Jiangsu-provinco, estas konata kiel chefurbo de ses dinastioj.

Chinio havas vastan teritorion kun belaj montoj kaj riveroj, kaj la plej famaj estas Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, la rivero kaj montoj de Guilin k.a. La montoj Huangshan, Taishan, Emei, Wuyishan havas ne nur pitoreskajn pejzaghojn, sed ankau valorajn historiajn restajhojn, tial ili estas enmetitaj de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajhoj.

En Chinio estas 55 nacimalplimultoj, kiuj vivas plejparte en regiono fora, tamen kun belaj pejzaghoj kaj interesaj naciaj moroj. Ekzemple Yunnan-provinco, kiu limtushas kun Birmo, Laoso kaj Vjetnamio, estas konata kiel regno de amimaloj kaj vegetaloj. En la provinco vivas 25 nacimalplimultoj, kiuj havas siajn lingvojn kaj apartajn vivmanierojn. La Akvoversha Festo de tajoj kaj la Torcha Festo de jioj estas originalaj kaj interesaj.

Antaue oni ofte vojaghis lau la vojo de Pekino, Xi'an, Shanhajo, Suzhou kaj Hangzhou, kiu estas tradicia itinero surbaze de la historiaj kaj kulturaj urboj. Nun, pli kaj pli multaj chinaj kaj alilandaj turistoj vojaghas al la urboj chemaraj por ghui tieajn modernan vivon kaj strandon, au al regionoj de chinaj nacimalplimultoj por sperti tieajn primitivajn morojn. Kaj pro tio oni lanchis iujn itinerojn, kiaj vojagho lau la antikva Silka Vojo, vojagho al famaj budhismaj montoj, vojagho al Tibeto kaj vojagho al Shangrila de Yunnan.

En tiu chi rubriko ni konigos al vi sinsekve chefajn turismajn urbojn, vidindajhojn, itinerojn kaj informojn.