Chinio estas lando kun multaj nacioj.
Chiu el ili havas siajn proprajn festojn. Jen kelkaj
tradiciaj festoj de Han-nacio:
Printempa
Festo
Printempa Festo estas la plej grava
el la tradiciaj festoj de la chinoj. Ghi markas komencon
de la nova jaro lau la china luna kalendaro kaj kompreneble
estas la unua festo en la jaro. La 30-an de la dekdua
monato, kiam la horloghaj nadloj montras la 12-an
horon en la noktomezo, tuj eksplodas petardoj. Jen
venas la unua mateno de la nova jaro.
Antikve, la chefa aktivado por celebri
la Printempan Feston estis forpeli diablojn kaj kulti
dion. En miloj da jaroj formighis multaj moroj kaj
kutimoj, kiaj dio-bonvenigo, chiel-kulto kaj similaj,
kiuj portis superstichan koloron. Nun oni enkorpigis
novan enhavon en la malnovaj kutimoj: oni eksplodigas
petardojn, gluas versparon kaj novjarajn bildojn,
ludas drakan lanternon kaj faras leonan dancon. Per
tio oni esprimas siajn ghojon kaj aspiron al la bela
vivo.
Antauvespere de la Printempe Festo
chiuj familianoj kolektighas kune kaj ghuas abundan
festenon. Oni ne dormas nokte, intime parolas kaj
intergratulas, dezirante bonan komencon en la venonta
jaro. Mito rakontas, ke en la antikveco estis feroca,
hommangha monstro nomata Nian. Antauvespere de chiu
novjara festo Nian elnestighis kaj manghis homojn
vagante de unu domo al alia. Tial oni devigite metis
viandon eksterdome, fermis sin en la domon kaj ne
dormis ghis tagigho. Matene oni malfermis la pordon
kaj eksplodigis petardojn por forpeli Nian. Kaj poste
oni salutis la renkontitajn parencojn, amikojn kaj
najbarojn por gratuli pro la paco. Tion oni nomas
novjara saluto. Tiu moro dauras ghis hodiau, tamen
la signifo jam shanghighas en deziron al fortuno en
la nova jaro.
En la pasinteco la festo dauris
de la 8-a de la dekdua monato ghis la 15-a de la unua
monato de la nova jaro. Nun oni ghenerale festas tri
tagojn.
Lanterna
Festo
Lanterna
Festo estas la 15-a de la unua monato lau la china
luna kalendaro.
Antau pli ol 2300 jaroj en Chu-regno
oni lumigis lampojn en la nokto de la 15-a de la unua
monato por kulti la dion de la Suno. En la 5-a kaj
6-a jarcentoj, t.e. en la periodo de la Sudaj kaj
Nordaj dinastioj furoris budhismo kaj taoismo. Tial
la Lanterna Festo funkciis kiel religia festo. En
la 7-a jarcento, t.e. en Tang-dinastio, la festo farighis
des pli solena. La imperiestro ordonis nuligi la noktan
elirmalpermeson en tiu tago por ke chiuj libere promenu
surstrate kaj ghuu lanternojn. En la 10-a jarcento,
t.e. en Song-dinastio, krom lumigi lanternojn, oni
ankau prezentis surstrate operon kaj dancon richajn
je folkolora gusto.
Nun la Lanterna Festo servas kiel
bona shanco por montrado de popolaj metiartajhoj.
Chiufoje en la nokto de la festo, en urboj oni eksponas
diversformajn, charmajn lanternojn, kiel palacaj lanternoj,
murlanternoj, karuselajn lanternoj, animalfiguraj
lanternoj k.a. Krome, en iuj lokoj oni ludas ankau
balancilojn kaj draklanternoj, faras raketadon, dancas
sur stilzoj kaj prezentas jango-dancon.
En tiu tago krom rigardo de lanternoj
oni manghas kiuritajn pastechojn el gluecriza faruno
kun sukero, dispecigitaj osmantfloroj kaj nuksokernoj
ene. La pastecho estas maldiktegajha kaj bongusta.
Tago
de Klaro kaj Brilo
Tago de Klaro kaj Brilo estas la
5-a (au la 4-a) de aprilo. Tiam la tago estas serena
kaj vegetajhoj burghonas, chio revivighas sur la tero.
Tiutage oni kutime ekskursas al antauurbo. Tie ili
deshiras kelkajn salik-shosojn kaj pendigas ilin sub
la tegmentrando de sia domo. Virinoj de iuj lokoj
plektas delikatan girlandeton el salik-shosoj kaj
metas ghin sur la kapon kiel simbolon de eterna juneco.
Chinoj havas moron viziti en tiu
tago la tombojn de mortintoj por ilin rememori au
planti salikojn. Tio eble devenas de la Festo de Malvarma
Manghajho. Legendo diras, ke antau pli ol 2600 jaroj,
t.e. en la periodo de Printempo kaj Autuno, la regnestro
Zhong Er, post sia surtronigho, multe premiis kaj
promociis siajn antauajn sekvantojn, sed lia savinto
Jie Zhitui ne akceptis tion kaj ekvivis sian ermitan
vivon sur la monto Mianshan (en la nuna Jiexiu-gubernio,
Shanxi-provinco). La regnestro Zhong Er povis fari
nenion alian ol bruligi la monton por ke li eliru.
Sed Jie Zhitui rifuzis tion kaj brul-mortis kune kun
sia patrino. Por memori lin la antikvaj chinoj en
la tago de lia mort prenis malvarmajn manghajhojn,
por eviti uzon de fajro. La moro heredighis kaj farighis
la Festo de Malvarma Manghajho. Unu au du tagojn post
la festo estas la Festo de Klaro kaj Brilo, kiu de
tiam strikte ligighis kun balaado de tomboj por rememori
mortintojn.
Nun en la Festo de Klaro kaj Brilo
oni vizitas la tombojn de la revoluciaj martiroj,
metas florojn antau ili au plantas en la tombejoj
salikidojn por ilin karmemori.
La
Kvina de la Kvina Monato
La Kvina de la Kvina Monato okazas
en la kvnia tago de la kvina monato lau china luna
kalendaro.
En tiu tago chinoj remkonkursas
per drakaj boatoj kaj manghas zongzi. Estas legendo:
en la periodo de Militantaj Regnoj antau pli ol 2000
jaroj la granda china patriota poeto Qu Yuan (ch.
340-278 a.K.) sin dronigis en riveron en la kvina
tago de la kvina monato pro la senforteco por savi
la patrolandon el pereo kaj neebleco realigi sian
politikan ambicion. La tieaj loghantoj kun granda
malghojo serchadis lian kadavron boate en la rivero.
Poste en tiu tago oni chiam remis en boatoj por konsoli
lian animon. Kaj iom post iom formighis la kutimo
de remkonkurso en tiu tago.
Frumatene de tiu tago oni ghoje
veturis de diversaj lokoj al konkursejo per ligna
boato kun pintaj kaj suprenlevitaj drakkapa pruo kaj
drakvosta pobo. Je la komenco de la konkurso oni gongas
kaj tamburas sur la bordoj, tiam la konkursantoj per
sia tuta forto antauenmovas la boaton kiel eble plej
rapide kaj rigardantoj ghojkrias por kuraghigi ilin.
Legendo diras ankau, ke post la
morto de Qu Yuan chiujare lia edzino jhetis manghajhon
en la riveron en tiu tago por kulti lin. Foje shi
songhis, ke shia edzo diras al shi: "Drako kaptis
chiujn manghajhojn, kiujn vi donis al mi. Ghi nenion
timas, krom bambuo kaj diverskoloraj silkaj fadenoj."
Poste oni preparas manghajhon el glueca rizo entenata
en bambua folioj kaj chirkauligita per diverskoloraj
silkaj fadenoj por rememorigi pri la poeto. La manghajho
estas nomata Zongzi, kiu poste farighis tradicia manghajho
por tiu festo.
Antunmeza
Festo
La
chinoj festas sian Autunmezan Feston en la 15-a tago
de la oka monato lau la china luna kalendaro. Lun-kuko
estas ilia fest-manghajho.
Legendo diras: En la 14-a jarcento
la china popolo decidis ribeli kontrau la kruela reganto
je la 15-a de la oka monato lun-kalendara. Ili enshovis
en lun-kukon paperslipon kun dato de ribelo kaj ghin
transdonis unu al alia. Poste oni ekhavis la kuntimon
manghi lun-kukojn. Nun la kutimo simbolas harmonian
kuneston de la tutan familio.
Estas multaj specoj de lun-kukoj.
Ili estas kun farchoj de juglandoj, pinaj nuksoj,
akvomelonaj semoj kaj sekigitaj fruktopecoj ene, au
kun jujubpulpo, sukerita fazeola pasto kaj hakita
shinko interne kaj tegajho el tritika faruno knedita
kun oleo kaj sukero ekstere. La kukoj, bakitaj orflave,
havas diversajn formojn, plej ofte rondan. Oni shatas
ilin pro ilia delikateco kaj dolcheco. Oni achetas
ilin ankau por donaci al parencoj kaj amikoj.
Ofte
estas bona vetero en mezautuno. Vespere sub la hela
luno kunsidas la tuta familio chirkau tablo por manghi
lun-kukojn kaj ghui la lunon ghis profunda nokto.
La festo nature vekas nostalgion che tiuj, kiuj loghas
for de sia hejmloko.
Antaue, tiuvespere en iuj lokoj
oni metis fruktojn kaj lun-kukojn sur tablojn en sia
korto kaj bruligis incenson kaj lumigis kandelojn
che lunleivigho por kulti la dion de la luno.
Festo
Duoble Naua
La
festo estas celebrata en la 9-a tago de la naua monato
lau la china luna kalendaro.
Oni havas la feston en autuno -
ora rikolta sezono. Post laborado oni ghoje sin amuzas
per montogrimpado dum la festotago.
Pri la festo cirkulas legendo:
En la orienta Han-dinastio (25 - 220) feo Fei Changfang
diris al sia dischiplo Huan Jing: "Vian familion
trafos malfelicho je la 9-a de la naua monato. En
tiu tago chiu el via familio dorse portu sakon kun
kornusfruktoj al monto por tie trinki krizanteman
vinon, tiam la malfelicho estos evitita." La
familianoj de Huan faris tion lau lia propono. Reveninte
hejmen, ili vidis, ke mortis chiuj iliaj brutoj. Poste,
je la 9-a de la naua monato chiujare oni montogrimpas
por sia bono. Tio ebligas al la festantoj ghui pejzaghojn
en la naturo.
Kornuso estas sovagha planto kaj
ghiaj fruktoj servas kiel medikamento. Estas interesa
aktivado kolekti kornusfruktojn dum la festo.
Lau la malnova moro, en la festotago
la gepatroj devas regali sian edzinighintan filinon
per vaporumita farunajho, tial oni nomas tiun feston
ankau Festo de Filino. Estas du specoj de tia manghajho:
unu farita el sukerita faruno en du au tri tavoloj,
kun malgrandaj fruktopecoj en la interno; alia surhavanta
jujubojn, sensheligitajn kashtanojn au kratagfruktojn.
Se la filino ne povas cheesti, tio malghojigas shiajn
gepatrojn kaj gefratojn.

|