Oriente kaj sude Chinio najbaras al maroj, kiuj
estas nomataj Bohai-maro, Flava Maro, Orienta
China Maro kaj Suda China Maro. La antauaj tri
situas oriente de Chinio kaj la lasta sude de
ghi. Ili estas maroj okcidente de Pacifiko,
limtushantaj la orientazian kontinenton, oriente
najbaras al Koreio, Kjusho-insulo kaj Rjukju-insularo
de Japanio, sude al Filipinoj kaj Kalimantano.
La plej norda Bohai-maro estas
interna maro de Chinio, brakumata de la duoninsuloj
Shandong kaj Liaodong. Inter ili estas Bohai-markolo.
Miaodao-insularo dislokighas en la golfo. Kiel
pordo ghi regas la trapasejon inter Bohai-maro
kaj la Flava Maro. Oriente de Bohai-markolo
estas la Flava Maro, kiu etendighas norden ghis
la busho de Yalu-rivero, suden ghis la norda
bordo de la busho de Yangzi-rivero kaj orienten
ghis la insulo Cheghudo de Koreio. Sude de la
Flava Maro estas la Orienta China Maro, kiu
etendighas suden ghis la promontoro Zhenhai
de Xiamen-golfo, Fujian-provinco kaj orienten
ghis Kjusho-insulo kaj Rjukju-insularo de Japanio.
La Suda China Maro norde limtushas la Orientan
Chinan Maron kaj etendighas suden ghis Zengmu-rifoj.
Pere de Bashi-markolo, Sulu-maro, Javo-maro
kaj Malako-markolo, ghi interligighas kun Pacifiko
kaj la Hinda Oceano. Ghi estas la unika trapasejo
de la surmara trafiko inter Chinio kaj aliaj
aziaj landoj kaj Oceanio, Afriko kaj Europo.
La kvar maroj interligighas kaj duoncirkle chirkauas
la orienton kaj sudon de la china kontinento.
La maroj oriente de Chinio plejparte
milde klinighas sudorienten. Bohai-maro estas
profunda je ch. 20 m., la Flava Maro je ch.
40 m. kaj la Orienta China Maro je centoj da
metroj. La ebena kaj malprofunda marareo taugas
por kreskado de multaj maraj vivuloj. Tial Chinio
havas vastajn fishejojn, kiuj kovras ch. 1.5
milionojn da kvadrataj kilometroj, t.e., kvaronon
de la malprofund-maraj fishejoj de la mondo.
Inter ili fishejo che Zhoushan-insularo oriente
de Zhejiang-provinco estas nomata trezora marfishejo.
En fishkapta sezono oni povas kapti kelkcent
mil tunojn da marproduktajhoj. La chinaj maroj
abundas je fishoj. Tie vivas pli ol 1500 specoj
da fishoj, inkluzive 200 specojn de ekonomiaj
fishoj, el kiuj la granda kaj malgranda shtonkapaj
fishoj, bendfisho kaj sepio estas kvar chefaj
marproduktajhoj de Chinio. Krome, ankau salikoko
kaj holoturio de Bohai-maro kaj la Flava Maro,
pekteno kaj meduzo de la Orienta China Maro
kaj la ostro kaj meleagreno de la Suda China
Maro estas famaj marproduktajhoj de Chinio.
Chinio havas vastan marbordan malprofundajhon
kun areo de ch. 700 mil hektaroj kaj multajn
malprofundajn golfojn taugajn por kreskigi marajn
animalojn kaj plantojn ekz. laminario, porfiro
(Porphyra) , salikoko, mitulo, ostro
kaj meleagreno. Ili povas liveri abundajn manghajhojn,
medikamentojn, brutan nutrajhon, sterkon kaj
industrian materialon, kaj oni ech povas ekstrakti
el ili iujn valorajn metalojn.
Ankau bestoj en la maroj estas
richaj. En la chinaj maroj vivas baleno, delfeno,
foko, kelonio k.a.
La maroj estas abundaj ankau je
mineraloj. Che marbordo de Chinio oni jam trovis
titaniajn kaj zirkoniajn ercojn en granda kvanto.
Ili havas grandan industrian valoron kaj estas
ekspluatataj. La marfunda nafto estas multe
ekspluatata. La marfundo de la Orienta China
Maro havas sedimenton dikan je pli ol 2 mil
m. Kaj estas unu el la regionoj kun grandega
kvanto da nafto en la mondo.
La mara tajdo entenas grandan energion
kaj oni povas produkti elektron. Sole la Flava
Maro entenas tajdan entergion de 55 milionoj
da kilovattoj. Nun funkcias nemalmultaj malgrandaj
tajdaj elektrejoj en Chinio. Ankau la oceana
fluo entenas grandan energion, tial la perspektivo
por akiri energion el maro estas tre brila.
Chinio havas ne nur vastan teritorion,
sed ankau longan marbordon, kiu etendighas de
norde suden, de la enfluejo de Yalu-rivero inter
Chinio kaj Koreio ghis la busho de Beilun-rivero
inter Chinio kaj Vjetnamio, longas je ch. 14
mil km. Ekster la cheftero dissemighas multaj
insuloj. La totala marbordo de Chinio, inkluzive
de la marbordo de la insuloj, longas je 20 mil
km.
Lau la longa kaj zigzaga marbordo
dislokighas multaj havenoj riverbushaj kaj golfaj.
La tri grandaj riverbushaj marhavenoj de Chinio
estas la havenoj Tianjin, Shanhajo kaj Huangpu
de Kantono. Ili sin ligas kun la landinterna
parto per riveroj, fervojoj, shoseoj kaj aerlinioj.
Ghuste pro tio ili estas centroj de akva kaj
tera trafikoj kaj havenoj de ekstera komerco.
La golfaj havenoj, ventshirmataj de insuloj,
havas profundan kaj vastan akvon. Dalian-haveno
de Liaodong-duoninsulo, Qingdao-haveno de Shandong-duoninsulo,
Zhanjiang-haveno de Leizhou-duoninsulo kaj Jilong-haveno
de Taiwan-insulo, chiuj estas famaj golfaj havenoj.
Marhaveno estas pordo de lando.
Antau pli ol 2 mil jaroj Chinio jam posedis
relative altan shipkonstruan teknikon kaj iom
post iom malfermis surmarajn trafikajn vojojn.
En la komenco de la 12-a jc. Chinio jam sciis
apliki kompason en surmara navigacio. Inter
1405-1433 la fama china navigisto Zheng He (1371-1435)
sep-foje gvidis ekspedicion al la regionoj okcidente
de la Suda China Maro, atingis Hindochinion,
Malajan Duoninsulon, Malajan Insularon, Hindion,
Persion, Arabion, la orientan Marbordon de Afriko
kaj la Rughan Maron, kaj starigis amikan rilaton
kun pli ol 30 aziaj kaj afrikaj landoj.
Kun la senchesa disvolvigho de la
ekonomia konstruado kaj efektivigho de la pordmalferma
politiko, Chinio starigis specialan ekonimian
distrikton en la marbordaj urboj Shenzhen, Zhuhai,
Shantou kaj Xiamen, kaj malfermis al fremdaj
landoj la havenajn urbojn Dalian, Qinhuangdao,
Tianjin, Yantai, Qingdao, Lianyungang, Nantong,
Shanhajo, Wenzhou, Fuzhou, Quanzhou, Kantono,
Zhanjiang, Beihai k.a. Dank' al la favoraj geografiaj
kondichoj, tiuj urboj nun ludas pli kaj pli
gravan rolon en la ekonimia konstruado de Chinio.
Sude de Hangzhou-golfo, precipe
en la provincoj Zhejiang kaj Fujian, montaroj
estas paralelaj kun la marbordo. Pro forta erozio
de ondegoj, formighis bordo kun multaj insuloj
kaj golfoj. Ghi karakterizighas per granda levigho
kaj mallevigho, zigzagaj kaj krutaj bordlinioj,
profundaj golfoj, abundo da insuloj kaj bonaj
naturaj havenoj.
La marbordo de Chinio estas kompleksa.
Ankau sude de Hangzhou-golfo estas sabla bordo
kaj norde de ghi, ekzemple en Shandong-duoninsulo
kaj Liaodong-duoninsulo, apud Qinhuangdao kaj
Huludao che la norda bordo de Bohai-golfo, trovighas
roka bordo. Krome, trovighas ankau marbordo
kun rizofora (Rhizophora apiculata) arbaro
en la provincoj Fujian kaj Guangdong, marbordo
kun koralaj rifoj de Taiwan kaj la insuloj de
la Suda China Maro kaj faulta bordo de Taiwan.
Che la china marbordo trovighas
multaj famaj turismaj lokoj kun charmaj pejzaghoj,
kaj ankau naturaj banejoj kaj somerumejoj kun
vastaj kaj ebenaj plaghoj.

|