Porcelanajho
Porcelano estas unu
el la grandaj antikvaj inventajhoj de Chinio kaj renomighas
tra la mondo pro sia beleco kaj multuzebleco. Lau
teknologio ghi disvolvighis el fajenco, sed ili diferencas
unu de la alia. Porcelanajho, farita el kaolino post
bakado en medio de pli ol 1 200¡æ, estas kompakta,
nesorba kaj metale sonanta je frapado, dum fajenco
farita el kruda argilo post bakado en medio de malpli
ol 1000¡æ estas sorba, malkompakta kaj obtuze sonanta
je frapado.
En la meza periodo de
Shang-dinastio antau 3 500 jaroj Chinio jam elfaris
primitivan celadonverdan porcelanajhon. En la Orienta
Han-dinastio (25-220 p.K.) la china porcelana ceramiko
forlasis la primitivecon kaj eniris en la fruan periodon
de sia disvolvigho.
En la dinastioj Wei kaj
Jin kaj la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (220-589 p.K.)
impetis la china porcelana produktado. Influate de
budhismo, la tiamaj porcelanajhoj ghenerale portas
lotusflorajn desegnojn. En Hebei-provinco oni elterigis
faman celadonverdan porcelanan vazon altan je 66.5
centimetroj. Kun diketa korpo ornamita per reliefaj
lotusaj petaloj ghi estas rara el la celadonverdaj
porcelanajhoj en norda Chinio. Estas aparte menciinde,
ke en la Nordaj Dinastioj (386-581 p.K.) oni sukcesis
elbaki blankajn porcelanajhojn, kio estas grava afero
en la china porcelana historio, char dank' al tio
oni produktis poste porcelanajhojn kun koloraj desegnoj.
En
Tang-dinastio (618-907 p.K.) Chinio senprecedence
disvolvighis en chiuj flankoj. La celadonverdaj porcelanajhoj
produktitaj en Yuyao-gubernio, Zhejiang-provinco,
suda Chinio, kaj blankaj porcelanajhoj produktitaj
en Lincheng-gubernio, Hebei-provinco, norda Chinio,
montras la atingojn de la tiama porcelana produktado.
Tiaj celadonverdaj porcelanajhoj karakterizighas per
delikateco, maldikeco kaj kristala glazuro. Iuj el
ili estis speciale produktitaj por la imperiestra
familio. La blankaj porcelanajhoj de Lincheng kun
koloro neghblanka au arghenta ghuis grandan famon
siatempe. Tiam iu muzikisto elektis 12 bovlojn el
la porcelanajhoj de tiuj du specoj, plenigis ilin
per malsamkvanta akvo kaj frape ludis muzikon per
ili. La sonoj estis tre plachaj, kio pruvis ilian
bonkvalitecon.
En la malfrua periodo
de Tang-dinastio la bakujo Tongguan de Changsha inventis
novan teknologion de subglazura pentrajho. La elterigita
brunverda porcelana krucho kun floroj kaj birdoj lerte
kaj vivece pentritaj vidigas al ni la aspekton de
popolaj flor-birdaj pentrajhoj de Tang-dinastio.
En Song-dinastio (960-1279)
la china porcelana produktado impete progresis. La
arkeologiaj eltrovoj montras, ke el la 170 chinaj
gubernioj, kie trovighas ruinoj de antikvaj porcelanaj
bakujoj, 130 havas tiajn bakujojn de Song-dinastio.
Tiam estas kvin famaj bakujoj, nome Ding (en Quyang-gubernio,
Hebei), Ru (en Linru-gubernio, Henan), Guan (en Kaifeng
kaj Hangzhou), Ge (en Longquan-gubernio, Zhejiang)
kaj Jun (en Yuxian-gubernio, Henan). Ding-porcelanajhoj
estas ne nur delikataj, maldikaj, glazure kristalaj,
sed ankau multe ornamitaj per presitaj kaj gravuritaj
desegnoj kun strekoj simplaj kaj fortaj. Floroj, bestoj,
birdoj, fishoj, ludantaj infanoj estas temoj de la
ornamaj desegnoj. Anstatau uzi ornamajn desegnojn
la aliaj famaj bakujoj donis atenton al plastiko kaj
glazuraj koloroj. Ru-porcelanajhoj estas brile glazuritaj.
Jun-porcelanajhoj impresas per charma pompeco, kiun
oni akiris dum la bakado. Ge-porcelanajhoj plenaj
de glazuraj fendetoj aspektas pli antikvecaj kaj elegantaj.
Guan-porcelanajhoj estas faritaj el kaolino richa
je fero kaj glazuritaj dike kaj brile. La supra parto
de la porcelanajhoj maldikas pro malsuprenfluo de
la glazuro kaj estas purpura, dum la bazo neglazurita
montrighas nigra. Krome, estis ankau la bakujoj Cizhou
(kies chefa parto en Handan de Hebei), kiuj produktis
populare uzatajn porcelanajhojn. Tiam oni ornamis
la porcelanajhojn per pentritaj floroj, birdoj, insektoj,
fishoj, homfiguroj kaj pejzaghoj plenaj de densa gusto
de popola vivo. En la Suda Song-dinastio (1127-1279)
la celadonverdaj porcelanajhoj de Longquan, Zhejiang,
sin trovis en sia plej prospera periodo. Ili estas
maldikaj, dike glazuritaj kaj brilantaj jade.
En Yuan-dinastio (1271-1368)
oni fondis la Fuliang-an Porcelanan Buroon en Jingdezhen,
Jiangxi, kaj la loko farighis la centro de la china
porcelana produktado. En tiu tempo pli kaj pli perfektighis
la farado de bludesegna blanka porcelanajho. Por fari
tian porcelanajhon, oni unue pentras sur la nebakita
korpo per kobalta pigmento drakon, fenikson, birdojn
au florojn kaj poste ghin glazuras kaj bakas. En Yuan-dinastio,
krom jadblanka glazuro, oni sukcesis fari ankau ovoblankan,
rughan kaj bluan glazurojn. Dank' al tio porcelanajhoj
ekhavis sur si polikromian ornamon.
La porcelanajhoj de Ming-dinastio
(1368-1644) karakterizighas per belaj bludesegnaj
kaj polikromiaj ornamoj. La bludesegnaj porcelanajhoj
de Xuande-erao estas delikataj, purecaj kaj brilaj.
Estas Tianqiu-botelo de tiu periodo, kies desegnoj
de bluaj marondoj kaj blanka drako perfekte vidigas
belecon de forto kaj movado per blank-bluaj koloroj
kaj fluaj strioj. La teknologio de polikromia porcelanajho
estis disvolvita en Ming-dinastio. La kvinkolora homfigura
pleto, produktita de Jingdezhen, kun bildo pentrita
en koloroj rugha, blua, verda, flava kaj purpura,
donas impreson de lukseco. Estas alispeca porcelanajho
polikromia kun subglazura desegno. Ghi estas tiel
farita: Unue oni pentris desegnon per blua kolorilo
sur la kruda korpo kaj ghin blanke glazuris, post
bakado oni plenigis polikromie la bluan desegnon surglazure
kaj ghin denove bakis. Tia ornamo kun kolora nuanco
brila kaj harmonia havas efekton de la china tradicia
realisma pentrarto.
En la regperiodoj de
la imperiestroj Kangxi, Yongzheng kaj Qianlong (1662-1795)
de Qing-dinastio (1644-1911) la produktado de chinaj
porcelanajhoj atingis sian kulminon. La polikromiaj
porcelanajhoj en Kangxi-periodo charmas per denseco
kaj brileco de koloroj. Tiam oni povis pentri sur
porcelanajho gradiozan scenon de historio. Luanmu-trinkvazo
de Yongzheng-periodo maldikas kiel papero. La akvarela
ornamo reprezentas tiutempan ornaman arton. Oni unue
pripentras porcelanajhon per china tuchado. Post bakado
la pentrajho efektas kiel akvarelo. Dum Qianlong-periodo
oni perfekte kopiis produktajhojn de chiuj famaj bakujoj
de diversaj tempoj kaj ankau faris porcelanajhojn
similaj al bronzaj, jadaj, lakitaj kaj lignaj objektoj.
La tiamaj porcelanajhoj kun delikata emajla ornamo
farita lau olepentrado estis ekskluzive por la imperiestra
familio.
Nun chiuj provincoj kaj
autonomaj regionoj de Chinio povas produkti porcelanajhojn
kun klara loka gusto kaj nacia stilo. La chefaj produktejoj
de chinaj porcelanajhoj estas Jingdezhen de Jiangxi,
Liling de Hunan, Tangshan kaj Handan de Hebei, Shiwan
de Guangdong, Dehua de Fujian, Yixing de Jiangsu,
Longquan de Zhejiang kaj Zibo de Shangdong. Jingdezhen
estas fama porcelana urbo de Chinio, kies produktajhoj
kun bluaj desegnoj, ajhuroj, polikromia ornamo kaj
koloraj glazuroj ghuas grandan famon. En la porcelana
ornamo oni lerte uzas esprimmanierojn de chinstila
pentrado, olepentrado, ksilografio, akvarela pentrado
k.a. La glazuraj koloroj de porcelanaj skulptajhoj
de Shiwan estas brila kaj pompaj, kaj la formoj elegantaj.
La statuoj de Avalokitesvaro kaj Bodhidharmo kun laktoblanka
kaj helflava glazuroj, bakitaj de Dehua, estas admirindaj
en farado. Cizhou-porcelanajhoj de Handan, kun koloroj
blanka kaj nigra en kontrasto, distingighas per siaj
eleganteco, sereneco kaj originaleco. La porcelanaj
gravurajhoj de Zibo distingighas de sia projektado.
Chinio jam restarigis
chiujn famajn antikvajn bakujojn, kiuj ne funkciis
de longe. Inter ili estas Yaozhou-bakujo de Song-dinastio,
Jun-bakujo kaj Ru-bakujo.
|