Trikoloraj Fajencajhoj de Tang-dinastio
La
nomitaj fajencajhoj estas kovritaj per dika tavolo
da glazuro kun flava, verda kaj blanka koloroj. Tiaj
fajencajhoj furoris en Tang-dinastio (618-907), tial
oni nomas ilin trikoloraj fajencajhoj de Tang. La
fajencajhoj havas formojn de vivoveraj chevaloj, kameloj
kaj homoj, la proporcio de kies korpopartoj estas
raciaj, la plastikaj linioj graciaj kaj la koloroj
helfreshaj. La fajencajhoj plene montras altnivelan
ceramikon kaj skulpturon de Tang-dinastio.
Tiaj fejencajhoj originis de unukoloraj
fajencajhoj de Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.).
La fajencajhoj de Han-dinastio plejparte estas glazuritaj
flave au verde. En Tang-dinastio ili estis glazuritaj
flave kaj verde, kaj tiel aperis fajencajhoj kun koloroj
flava, verda kaj blanka, au flava, verda kaj blua.
La tekniko en Tang-dinastio atingis altan nivelon
en modlado, ornamado kaj glazurado.
La travidebla glazuro uzata por trikolora
fajencajho estas farita el plumbo kaj kvarco. Se oni
enmiksas en ghin iom da kupra oksido, ghi farighas
verda post bakado; se oni enmiksas iom da fera oksido,
ghi farighas flav-bruna post bakado. Ju pli da fero,
des pli malhela farighas la flava koloro, ech rugh-bruna.
Kobalta oksido estigas glazuron blua. Tia materialo
estis malfacile akirebla tiutempe, tial raraj estas
la fejencajhoj kun blua koloro de tiu periodo. Oni
trovis nigre glazuritan chevalon en Anyang, Henan-provinco.
La selo surhavas trikolorojn inkluzive de la rugha.
Ghi estas vere rara artajho.
Menciinde
estas, ke de la komenco ghis la meza periodo de la
dinastio, en la unuigita Chinio prosperis produktado,
komerco kaj trafiko. Chinaj kaj eksterlandaj komercistoj
faris negocojn per la Silka Vojo, kaj Chang'an, chefurbo
de la dinastio, farighis internacia urbego. Tial la
trikoloraj fajencajhoj de la dinastio estas de ekzota
arto figure kaj stile. La argilaj eksterlandaj homoj
plejparte havas okulojn profunde enfalintajn kaj altan
nazon kaj tenas bivon au alian muzikilon en la mano.
La arto de trikoloraj fajencajhoj atingis
sian kulminon en la prospera periodo de Tang-dinastio.
Kaj poste, ili dekadencis pro oftaj militoj, malpotencigho
de la shtato, malfuroro de luksa sepultado kaj vasta
uzado de porcelanajhoj. La trikoloraj fajencajhoj
en Liao-dinastio (907-1125) estas krudaj forme kaj
glazure. Tiuj en Song-dinastio (960-1279) estas stile
delikataj, sed kolore monotonaj. Tiam la arto de farado
de porcelanajhoj atingis altan nivelon kaj la farado
de trikoloraj fajencajhoj estis neglektita. En la
dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) la
flava kaj verda glazuroj estis vaste uzataj sur tegoloj.
Tamen malofte vidighas trikoloraj fajencajhoj en tiu
periodo.
Nun Chinio restarigis la produktadon
de trikoloraj fajencajhoj en Luoyang.
Fotoj>>>
|