Klozoneo
Klozoneo estas tradicia metiartajho produktata
en Pekino. Ghi estas speco de emajlo, en kiu diversaj
farboj estas entenataj en cheletoj, konsistantj el
maldikaj lamenetoj vertikale velditaj sur la fono
kaj kiu estas finfarita post bakado, polurado kaj
orumado. La klozoneo distingighas per sia eleganteco
kaj lukso.
Klozoneo nomighas ankau chel-emajlo.
Ghia china nomo havas ian rilaton kun la regperiodo
de imperiestro Jingtai (1450-1457) de Ming-dinastio.
Kvankam ghi naskighis ne en tiu tempo, tamen tiam
ghia arto atingis kulminon de sia disvolvigho.
En la Muzeo de la Imperiestra Palaco
de Pekino kaj la muzeoj de Shenyang kaj Chengde konservighas
multaj klozoneajhoj, el kiuj la plej antikvaj estis
faritaj en 1426-1436. Plejparto de ili estas bronz-imitaj
vinujoj kaj porcelan-imitaj vazoj, kiuj ghenerale
funkciis kiel kultiloj en Imperiestra Palaco kaj temploj.
La du-draka bovlo eksponata en la Muzeo de la Imperiestra
Palaco estis farita inter 1426-1436, kiam regis imperiestro
Xuande de Ming-dinastio. La ekstera surfaco de la
bovlo estas ornamita per bildo de lotusfloroj kaj
ghia parieto per tiu de du drakoj ludantaj globon.
La bovlo elegante farita impresas impone kaj versimile.
En la regperiodo de imperiestro Jingtai
la tekniko plue disvolvighis. Por praktika uzo oni
produktis keston, florpoton, florvazon, pelvon, kandelabron
kaj aliajn objektojn. Krome, oni faris ankau gigantan
vinujon altan kiel homo kaj aliajn diversformajn objektojn
altajn je unu metro. Sur ili vidighas diversaj ornamajhoj,
kiaj krizantemoj, bananaj folioj, lotusfloroj, homfiguroj,
bestoj, birdoj kaj fruktoj, kiuj multe beligas la
klozoneajhojn.
En la regperiodo de imperiestro Jingtai
aperis pluraj novaj glazuroj: kobalt-blua, lazura,
safira, prusblua, sangrugha, amaranta, roza, bluverda,
smeralda, verdeta, flava, blanka, purpura k.a. Tiaj
glazuroj impresas kiel vakso. Precipe la blua glazuro
imprsas safire, kies pureco kaj brileco estas nekompareblaj.
La klozoneajhoj tiutempe faritaj plejparte estas kun
blua farbo kiel la chefa, tial klozoneo nomighas ankau
blua klozoneo. Tiam ankau la orumado estis altnivela.
La klozoneajhoj faritaj en tiu tempo estas sobraj,
modestaj, elegantaj kaj ore brilantaj ech hodiau.
La klozonea arto ne mallevighis en la
posta periodo de Ming-dinastio. Tiam oni kreis iujn
verkojn elspirantajn vilaghan guston, ekz. "kukurbo-kandelabro".
La kandelabro konsistas el artefarita kukurbo granda
kiel vera kukurbo kaj pluraj malgrandaj kukurboj kun
folioj konvene aldonitaj, kiuj funkcias kiel kandelingoj.
Ghi estas aparte bela kaj originala.
La klozonea arto impete disvolvighis
en 1736-1796, kiam regis imperiestro Qianlong de Qing-dinastio.
Dank' al la ekonomia prospero kaj granda disvolvigho
de la metiaroj, senprecedence prosperis ankau la klozonea
arto. La metiejoj pligrandighis. Ili faris klozoneajhojn
pli brilaj, luksaj, subtilaj kaj praktikaj, kiuj iom
post iom anstatauis jadajhojn kaj eburajhojn. Dank'
al levigho de la arto oni elfaris miniaturan objekton
kaj gigantan budhisman pagodon 3 metrojn altan. En
farado de grandaj klozoneajhoj oni plibonigis la teknikon
pretigi la fonon kaj lamenetojn. Dank' al apliko de
la nova tekniko la klozonea fono farighis pli delikata
kaj varia, kaj lamenetoj pli maldikaj ol tiuj en Ming-dinastio.
Klozoneajhoj estis valoraj metiartajhoj
en la imperiestra palaco de Ming- kaj Qing-dinastioj.
Ili estis farataj en specialaj metiejoj sub la kortego.
En la lasta periodo de Qing-dinastio klozoneajhoj
kiel komercajhoj vendighis en multaj lokoj en- kaj
eksterlande, pro kio naskighis multaj popolaj metiejoj
de klozoneajhoj. En la 30-aj jaroj de la 20-a jc.
en Pekino funkciis pli ol 100 tiaj metiejoj kun 2
mil metiistoj. Poste pro militoj preskau pereis la
klozonea arto.
La antikva klozonea arto denove ekprosperis
en la lastaj 40 jaroj. Nun oni produktas ne nur tradiciajn
klozoneajhojn, kiaj incensujoj, ding-oj (tripieda
ujo), kruchoj kaj vazoj, sed ankau metiartajhojn,
kiaj drako, fenikso, leono kaj aliaj bestoj, kaj malgrandajn
vivbezonajhojn. Oni faras ankau figuron de antikva
belulino kun klozonea korpo, skulptitaj eburaj vizagho
kaj manoj, kio rompis la rutinon de la tradicia arto
kaj donis novan vivforton al la antikva klozonea arto.
Fotoj>>>
|