Sur la tero de Chinio staras sennombraj
pagodoj, kiuj ne nur prezentas la longan historion
kaj eminentan arkitekturon de Chinio, sed ankau bele
ornamas la landon per siaj diversaj elegantaj formoj.
Pagodo estis budhisma konstruajho
kaj originis el Hindio. Ghi aperis en Chinio kun la
enkonduko de budhismo. Oni diras, ke la plej antikva
budhisma pagodo estas Qiyun en Luoyang, Henan-provinco,
konstruita de hinda bonzo en la Orienta Han-dinastio
en la jaro 67. Kun la disvastigho de budhismo kaj
konstruado de templo, la pagodoj are aperis en Chinio.
Post la enkondukigho en Chinion
la pagoda arkitekturo kombinighis kun la tradicia
arkitekturo de chinaj kioskoj kaj pavilonoj kaj ekhavis
distingighan chinan karakteron. Ankau la chinaj taoistoj,
islamanoj kaj konfuceanoj konstruis pagodojn kiel
la budhistoj, tial en Chinio aperis taoismaj, islamaj
kaj konfuceanismaj kaj ech bonauguraj kaj transstrataj
pagodoj. Tio faris la chinan pagodan arkitekturon
diversastila. La nombro de etaghoj de pagodo ghenerale
estas nepara. La chinaj pagodoj havas formojn rondan,
kvadratan, sesangulan, okangulan kaj ech dekduangulan.
Lau konstruaj materialoj ili dividighas en specojn
de brika, ligna, tera, porcelana, glazurita, ora,
arghenta, kupra kaj fera pagodoj. La pagodoj havas
stilojn etaghan, kioskan, plurtegmentrandan, floran,
lamaisman kaj vajran.
La chinaj pagodoj plejparte estas
etaghaj en plej diversaj formoj. Tiaspecaj pagodoj
kreighis surbaze de kombino de chinaj antikvaj etaghaj
pavilonoj. Iliaj interna strukturo, pordo, fenestro,
kolono, trabara strukturo kaj balustrado similas al
tiuj de chinaj etaghaj pavilonoj. La etagha pagodo
ghenerale estas tre alta kontraste kun la shtona kaj
fera. Oni povas ascendi sur ghian supran etaghon por
rigardi la chirkauan pejzaghon.

La etaghaj pagodoj nun ekzistantaj en Chinio havas
diversajn trajtojn. La fama ligna pagodo konstruita
en 1056 en Yingxian-gubernio, Shanxi-provinco, estas
bone konservata. Ghi havas kvin etaghojn ekstere kaj
nau ene, kun ses tegmentrandoj, kaj altas je 67.13
metroj. La konstruado de tiu pagodo konsumis pli ol
3 500 kubmetrojn da ligno kun pezo de 3 000 tunoj.
Tio estas la plej antikva kaj plej granda ligna pagodo
en Chinio kaj ankau konata kiel la plej granda ligna
pagodo en la mondo.
Kaiyuansi-pagodo en Dingxian-gubernio,
Hebei-provinco, estis ekkonstruita en 1001 kaj finkonstruita
post 55 jaroj. Ghi, la plej alta pagodo en Chinio,
kun alteco de 84 metroj, estas 11-etaga, okangula
kaj staranta sur alta soklo. Ghi dividighas en partojn
internan kaj eksteran, kaj en ghia mezo spirala shtuparo
kondukas supren. Ghi havas multajn nichojn kun tre
belaj freskoj kaj skulptajhoj. Ankau la pagodo Dayan
en la urbo Xi'an de Shaanxi-provinco, la pagodo Haibao
en la urbo Yinchuan de Ningxia, Youguosi-pagodo en
la urbo Kaifeng de Henan-provinco, la pagodo Feihong
en Guangsheng-templo en la gubernio Hongdong de Shanxi-provinco,
la fera pagodo en la templo Yuquan en la gubernio
Dangyang de Hubei-provinco, la shtona pagodo en la
templo Kaiyuan en la urbo Quanzhou de Fujian-provinco,
chiuj estas famaj etaghaj pagodoj de Chinio.
La kioska pagodo konstruighis surbaze
de kombino de la konstrua formo de china kiosko kaj
la tradicia konstrua formo de pagodo. Ghi estas malpli
granda ol la etagha pagodo. Ghenerale ghi estas unuetagha,
malalta kaj destinita por tombo de bonzo.

La plurtegmentranda pagodo estas alta. Ghiaj tegmentrandoj
ekster la pagoda korpo estas unu super alia. Plejparto
de tiaj pagodoj estas plena de tero ene. Unu el la
famaj trovighas en la templo Songshan en la gubernio
Dengfeng de Henan-provinco. Ghi estas 15-etagha, alta
je 39.5 metroj, majesta kaj eleganta. Ghi, konstruita
en 523, estas la plej antikva brika pagodo en Chinio.
Estas bone konataj ankau la tri pagodoj en la templo
Chongsheng en Dali de Yunnan-provinco. La plej granda
el ili estas kvadrata, 16-etagha kaj alta je 70 metroj.
Ambauflanke de ghi staras po unu okangula, 10-etagha
brika pagodo. Ili kun la proksimaj lago kaj monto
formas originalan pejzaghon. La Blanka Pagodo en la
urbo Liaoyang de Liaoning-provinco konstruighis en
1161-1189. Kun alteco de 71 metroj ghi estas la plej
alta el la samspecaj pagodoj en Chinio.
La flora pagodo havas sur sia ronda
korpo multajn budhajn nichojn, budhajn figurojn, animalajn
kaj plantajn desegnojn kaj, rigardate de malproksime,
ghi aspektas kiel giganta bukedo. En Chinio trovighas
nur dekkelkaj tiaj pagodoj. En la templo Guanghui
de Hebei-provinco trovighas tia pagodo, kies tria-etagha
teraso estas tre granda kaj subite malgrandighas supren,
tiel ke ghia supra parto estas konusa. Ghi estas tipa
china flora pagodo.

La lamaisma pagodo estas evoluinta el la plej antikva
pagodo de Hindio kaj servas al lamaismo. Famaj tiaspecaj
pagodoj estas la Blanka Pagodo en la parko Beihai
de Pekino kaj la Blanka Pagodo en la templo Tayuan
de Wutai-monto de Shanxi-provinco. Ilia kalabas-forma
ventro sur fortika kvadrata soklo, rigardate de malproksime,
aspektas kiel malalta, dika botelo.
La vajra pagodo konsistas el kvin
pagodetoj sur granda alta soklo. En Chinio estas malmultaj
tiaj pagodoj. La vajra pagodo en la templo Zhenjue
en Pekino konstruighis en 1473. Ghi estas la plej
antikva el la chinaj vajraj pagodoj kaj ghiaj kvin
pagodetoj estas kvadrataj kaj plurtegmentrandaj. Ankau
la vajra pagodo en la templo Biyun sur Xiangshan-monto
de Pekino kaj tiu en Huhhot en la Interna Mongolio
estas de tiu speco.
Ankau multaj pagodaroj okupas gravan
lokon en la pagoda arkitekturo de Chinio. La pagodaro
en la templo Lingyan en Changqing-gubernio de Shanxi-provinco
kaj tiu okcidente de la templo Shaolin en Songshan-gubernio
de Henan-provinco estas tomboj de bonzoj en diversaj
dinastioj. La pagodaro en Qingtongxia de Ningxia estas
des pli majesta. Ghi, konsistanta el 108 pagodoj en
12 vicoj, en formo de triangulo, etendighas lau la
monto-deklivo. Tiuj pagodoj, bonorde vicigitaj, samformaj,
rigardas al la Flava Rivero, kio prezentas belan bildon.
La multnombraj pagodoj de Chinio
estas raraj historiaj restajhoj kaj altvaloraj por
studi chinajn kulturon, arkitekturon kaj arkeologion.

|