La chinoj tre atentas pri etiketo kaj
bone praktikas ghin.
La
etiketo de la antikva Chinio inkludas ne nur konkretajn
ritojn, sed ankau serion da sistemoj kaj rilataj ideologioj.
Ghi ne klare distingighas de la shtataj leghoj kaj
registara reghimo. En multaj politikaj kaj juraj difinoj
montrighas ghia enhavo. Ekzemple, en Zhou-dinastio
(11-a jc. - 256 a.K.) estis kulto al dio, al la suno,
luno, steloj, montoj, riveroj, arbaroj kaj lagoj,
ceremonio de funebro al mortinto kaj al malfelichego
kauzita de natura katastrofo au home farita plago,
milita mobilizo kaj ceremonio por chasado, peto de
regha audienco far princoj kaj reciproka vizito de
princoj kaj ilia aliancigho, geedzigha ceremonio kaj
ceremonio por adoltigho de viro.
Sed la etiketo de la moderna Chinio estas
multe pli simpla ol tiu de la antikva. Nun ni prezentu
kelkajn ghentilajn esprimojn.
Se oni renkontas sian konaton kun familia
nomo Zhang au Li, oni vokas lin Lao Zhang au Xiao
Zhang, Lao Li au Xiao Li (Xiao portas nuancon karesan
al pli junaj kaj Lao karesan al pli aghaj) au vokas
lau lia persona nomo. Kiam oni petas helpon de iu,
oni ne vokas lin per "he". Oni vokas maljunulon
avo au sinjoro kaj maljunulinon avino au sinjorino.
Oni salutas junulon au mezaghulon sinjoro kaj infanon
amiketo. Se oni volas informighi pri io, oni diras:"Mi
volus demandi vin..." "Mi petas vin..."
Ricevinte respondon, oni diras dankon.
Che la antikvaj chinoj estis multaj ghentilaj
salutmanieroj. Kiam oni renkontis sian amikon au konaton,
oni vertikale svingis la kunmetitajn duonpugnigitajn
manojn antau sia brusto, iom klinante sin. Por saluti
pli aghajn, oni devis surgenuighi kaj klini la kapon
al la tero. Sed nun oni salutas manpreme. Kelkfoje
oni salutas novan konaton per kapklino kaj post tio
eldiras sian nomon. Che la interkonatigho oni ghenerale
ne demandas pri agho, salajro kaj geedzeco, sed nur
demandas: "Kiel vi nomighas?" au "Kiel
mi nomu vin?" "Chu bone fartas via familio?"
En la antikva Chinio oni uzis diversajn karesajn kaj
humilajn esprimojn, kiel "via sinjora moshto",
"via honora domo", "viaj respektindaj
gepatroj", "granda frato", "viaj
amindaj gefiloj", "via humila servisto (mi)",
"mia mizera domo", "mia samhejmano".
En buso gejunuloj ofte cedas sian sidlokon
al maljunuloj, infanoj kaj gravedulinoj.
Por viziti amikon, oni anticipe petas
lian konsenton pri tempo de renkontigho. Veninte al
lia hejmo, oni devas frapi lian pordon. Ne decas eniri
sen ricevi permeson.
La chinoj manghas per bastonetoj, ne
shmacante, precipe kiam ili manghas kune kun gasto.
Ne licas al manghanto klinighi al tablo, nek montri
al iu ajn per bastonetoj.
Che la adiauo al nova konato oni ne petas
lian adreson, se li ne memvole informas. Kiam oni
intencas teni la interrilatojn, oni unue donas al
li sian adreson kaj poste demandas: "Kiamaniere
mi kontaktighu kun vi?"

|