En
Chinio cirkulas multaj belaj legendoj pri drako kaj
fenikso, kaj ankau estas popularaj aktivadoj pri drako,
kiaj konkurso de drakboatoj, ludado de draklanternoj
kaj drakdancoj. Inter la kortegaj kaj popolaj ornamajhoj
ofte vidighas figuroj de drako. Pro tio oni kutime
nomas Chinion hejmlando de drako kaj chinojn idoj
de drako. La drako en la china antikva folkloro ne
estas natura besto videbla sur la terglobo, sed imaga
animalo propra al Chinio.
Ghi plej frue aperis kiel totemo adorata
de la china klana tribo. En la primitiva socio ghi
estis priskribita kiel animalo kun homa kapo kaj serpenta
korpo. En iu literatura verko de la jaro 1100 estas
skribite, ke la kornoj de la drako similas al tiuj
de cervo, la kapo al tiu de kamelo, la okuloj al tiuj
de diablo (au al tiuj de salikoko), la kolo al tiu
de serpento, la skvamoj al tiuj de karpo, la ungoj
al tiuj de aglo, la piedoj al tiuj de tigro kaj la
oreloj al tiuj de bovo. Poste, el la kortegaj kaj
popolaj artajhoj plejparto de la drakfiguroj havas
supre diritajn trajtojn. La diferenco inter ili estas:
En la popolaj artajhoj la drakfiguroj plejparte aspektas
simple, naive kaj aminde, kio montras la belan esperon
de la laboruloj al la drakoj. Kaj en la kortegaj artajhoj
la drakfiguroj plejparte aspektas majeste, furioze
kaj terure, kio montras la dignon de imperiestro.
La
drako, kiel adorajho de la primitiva socio, havis
intiman rilaton kun la batalo de prahomoj kontrau
la naturo. Tiam la drako, kiel simbolo de la supernatura
forto, estis diigita figuro. Tial ghi chiam estis
ligita kun herooj en folkloro. Ekzemple, chinaj legendoj
diras, ke Fuxi, kreinto de la universo, N¨¹wa, kiu
faris homojn el argilo, Huangdi, kiu gvidis la popolon
venki fortan malamikon kaj kreis materian kulturon,
kaj Shennong, kiu lernigis kultivadon, chiuj havas
homan vizaghon kaj drakan au serpentan korpon. En
china legendo Yu estas heroo povanta superregi inundon.
Laudire, kiam Yu superregis inundon, iu diodrako pervoste
bildigis riveron sur la tero por forfluigi la inundon.
En la antikva Chinio la drako estis rigardata kiel
senkompare forta diajho, kiu levas venton kaj donas
pluvon. Tial, en multaj lokoj de Chinio trovighis
temploj de drakregho. Kiam homoj estis atakataj de
trosekeco au inundo, ili venis preghi en la temploj,
ke la drakregho donu al ili favoran veteron.
En la primitiva socio la drako estis
komuna spirita richajho de la tuta socio. En la komenco
de la sklava socio, kun naskigho de hereda sistemo
de monarkio kaj monopoligo de richajhoj far la sklavoposedanta
klaso, la drako farighis prapatro de la familio de
la plej alta reganto. En la feuda socio la drako jam
farighis simbolo de absoluta autoritato de imperiestro.
La chiutagaj bezonajhoj de imperiestro chiuj portis
nomon koncerne al drako. Ekz., la imperiestra robo
estis nomata "drakrobo", lia sidloko "draka
sidloko" kaj lia lito "draka lito".
La robo de imperiestro surhavis multe da broditaj
drakoj, maksimume 192.
Chie en la ornamajhoj de kortegaj konstruajhoj
vidighas drakfiguroj. Ekzemple, la halo Taihe de la
Imperiestra Palaco en Pekino estis loko, kie imperiestro
okazigis grandan ceremonion por celebri sian surtronighon
kaj gravajn festojn kaj publikigis siajn ediktojn
al la tuta lando. En ghia mezo estas trono kun oraj
drakoj, ambauflanke de la trono staras po ses grandaj
kolonoj, chiu kun unu chirkauvolvinta drako. Che la
supra parto de la plafono estas lignogravurita drakego
ore lakita, kun perlo en la busho, kiu kun klinita
kapo rigardas malsupren. La drakoj sur la kolonoj
kaj plafono harmonias kun la trono. Sur la ekrano
malantau la trono estas gravuritaj flugantaj, rampantaj
kaj sidantaj drakoj. Tra la tuta halo prezentighas
grandioza spektaklo, ke multe da drakoj dancas ghoje.
Por montri sian suverenecon, imperiestro ornamis per
drakfiguroj ne nur la halon, kie li plenumis sian
autoritaton, sed ankau la dormochambrojn de siaj edzinoj
kaj sian ghardenon. En la parko Beihai proksima al
la Imperiestra Palaco estas la Naudraka Muro fama
en kaj ekster la lando. Sur la fronta kaj dorsa flankoj
de la muro estas po nau drakoj kun malsamaj pozoj
kaj en diversaj koloroj, kiuj naghas en ondanta maro,
kio aspektas tre grandioze.
En Chinio oni emas personigi la drakon.
En literaturaj verkoj estas diversaj drakfiguroj,
el kiuj iuj kreas felichon por la popolo, aliaj portas
malfelichon al ghi. En Yuan-dinastio (1279-1368) estis
la teatrajho "Zhang Yu Boligas la Maron".
Ghi priskribas, ke instruitulo Zhang Yu enamighis
al filino de la drakregho de la maro kaj estis malhelpata
de la drakregho. Poste Zhang Yu havigis al si trezorajhon
kaj boligis la maron. Per tio li venkis la drakreghon
kaj sukcesis edzighi al lia filino. la rakonto esprimas
la aspiron de la popolo al bela afero kaj ghian reziston
kontrau malbono kun drako kiel la reprezentanto.
Fenikso, same kiel la legenda besto drako,
ne ekzistas en la naturo. Ghi estas birdo aparta en
legendoj de Chinio. Ghi nur iom similas al fenikso
en la okcidentaj legendoj.
Jam en la prahistorio de Chinio cirkulis
legendo pri fenikso, kiu, kiel totemo de klana tribo,
estis rigardata kiel dia birdo. En la fruaj klanoj
ghi estis kokforma. Poste la tribo, kiu prenis fenikson
kiel sian totemon, ensorbis belajn partojn de la birdaj
totemoj de aliaj triboj venkitaj kaj aneksitaj en
intertriba batalado kaj plibeligis la sian, kies kapo
similas al tiu de ora fazano, beko al tiu de papago,
flugiloj al tiuj de giganta vulturo, piedoj al tiuj
de gruo, plumoj al tiuj de pavo. Literaturistoj kaj
artistoj de chiuj chinaj dinastioj donis al fenikso
profundan signifon, ke ghi portu pli da trajtoj de
la china nacio, ekz. papaga beko simbolas belan muzikon,
pava vosto felichon, gruaj piedoj longvivecon kaj
vulturaj flugiloj brilan perspektivon.
La antikvaj chinoj rigardis fenikson
kiel birdreghon, bonauguran kaj dian birdon. Fenikso
estas priskribata en mitoj, folkloro kaj ech historiaj
verkoj. En la okuloj de la chinoj ghi estas birdregho
bela kaj lerta en dancado kaj kantado. Ghia apero
signifas alvenon de paco, trankvilo, felicho kaj bona
auguro.
En legendo fenikso estas virseksa. Ghi
kaj la inseksa legenda birdo Huang estas birdoparo.
Sed en Han-dinastio (206 a.K. - 220) iu bela amhistorio
parigis fenikson kaj drakon kaj tiam fenikso farighis
simbolo de virina sekso. Estas bela amrakonto pri
tio: En la periodo de Printempo kaj Autuno (770-476
a.K.) Nongyu, filino de Mugong, regnestro de Qin,
enamighis al Xiao Shi, junulo lerta en flutado. Mugong
konstruigis imponan terason por ilia nupto. Tiutage
Xiao Shi flutis imite kanton de fenikso kaj senatende
venigis drakon kaj fenikson. Xiao Shi ekrajdis sur
la drako kaj Nongyu sur la fenikso, kaj ili kune levighis
al la chielo. Tiel drako farighis simbolo de vira
sekso, dum fenikso - simbolo de virina sekso. La legendo
havas grandan influon sur la posteuloj. En Song-dinastio
(960-1279) imperiestro pretendis, ke li estas drako,
dum fenikso farighis simbolo de liaj edzinoj.
Fenikso kaj drako kune eniris en la imperiestran
palacon de Chinio. Chie en ghi videblas figuro de
fenikso, chu sur la domoj, chu sur la veturiloj, vestoj,
ornamajhoj kaj aliaj objektoj. En la imperiestra palaco
la loghejoj de la edzino kaj kromedzinoj de imperiestro
havis la nomon de fenikso. Iliaj veturiloj, vestoj
kaj kapvestoj portis la nomon de fenikso.
La figuro de fenikso ne nur trovighas
en la imperiestra palaco, sed ankau estas vaste uzata
de la ordinaraj popolanoj. La laboruloj metis sian
belan idealon sur la figuron de fenikso, kiu montrighas
sur brodajhoj, vakstinkturitaj teksajhoj, paper-tranchajhoj
kaj aliaj popolaj metiartajhoj.

|