Sur
la vasta teritorio de Chinio fluas multaj riveroj,
super kiuj trovighas diversaj pontoj.
Ponto aperis jam en la primitiva socio
de Chinio. Inspirate de la naturo, oni tiam transpontis
rivereton per soltrunko, starigis en riverujo serion
da shtonblokoj por transpasi la riveron kaj konstruis
kabloponton el rotangoj. Kun la disvolvigho de la
sociaj produktaj fortoj aperis diversaj pontegoj.
En Qin-dinastio (221 a.K. - 206 a.K.)
estis terasa vojo, speciale uzata de imperiestroj
kaj nobeloj, simila al la nuna viadukto. En la Orienta
Han-dinastio (25 - 220) jam aperis kvar fundamentaj
formoj de ponto, nome traba, arka, penda kaj flosa
pontoj. En la pasintaj jarmiloj la chinaj pontoj iom
post iom formis sian stilon originalan en la monda
pontohistorio.
El bildo-brikoj de Han-dinastio (206
a.K.- 220) videblas, ke la tiamaj pontoj plejparte
estis ebenaj, kun ambau deklivoj oblikvaj je 45 gradoj.
La ponto Yuzhaofeiliang, kiu trovighas antau la halo
Sankta Diino de la templo Jinci en Taiyuan de Shanxi-provinco,
estas trabo-piliera ponto. Ghi konstruighis en la
Norda Song-dinastio (960-1127). Ghi estas krucforma
kaj metita super kvadrata lageto. En la pasintaj pli
ol mil jaroj ghiaj traboj kaj shtonaj pilieroj estis
serioze eroziitaj. En 1953 la shtato riparis kaj difinis
ghin kiel gravan protektatan historian restajhojn.
Ghis
nun oni ankorau ne konstatis per fidinda materialo,
kiam oni komencis apliki pilierojn en ponto-konstruado.
La apero de pilieroj, kies dikeco kaj pezeco povas
elteni ondan atakon, donis favorajn kondichojn por
ponto-konstruado en profunda akvo kaj akcelis la disvolvighon
de ponto-konstruado. El la antikvaj pontoj kun shtonaj
pilieroj kaj traboj la ponto Luoyang en la urbo Quanzhou
de Fujian-provinco estas la plej fama. Ghin oni komencis
konstrui en 1053 kaj finis en 1059. La ponto trovighas
che la enfluejo de la rivero Luoyang kaj havas 47
spanojn kun longeco de 1 200 metroj kaj largheco de
5 metroj. Ghi aspektas grandioze. Sur la ponto staras
500 balustradaj kolonetoj, 28 shtonaj leonoj, 7 shtonaj
kioskoj kaj 9 shtonaj pagodoj. Nun ghiaj shtonaj traboj
estas anstatauigitaj per ferbetonaj kaj ghi farighis
shosea ponto.
La apero de arka ponto estis granda progreso
en la pontokonstrua historio. Tia ponto havas belan
formon, shparas materialojn kaj povas elteni grandan
sharghon, tial la formo estis ghenerale aplikata siatempe
en Chinio. La plej fama ponto de tiu speco estas Anji-ponto,
alinomata Zhaozhou-ponto, en Zhaoxian-gubernio de
Hebei-provinco. Ghi havas historion de pli ol 1 300
jaroj kaj estas la plej antikva ponto de Chinio. Ghi,
super la rivero Xiaoshui, longas 50.82 metrojn kaj
larghas 9.6 metrojn kun unu arka spano de 37 metroj.
Sur la shtona arko trovighas kvar malgrandaj arkoj
por malpezigi la ponton kaj grandigi ghian akvo-trapasan
kapablon, kio estis senprecedenca en la monda pontokonstrua
historio.
Influate de la konstrua stilo de Anji-ponto,
en diversaj lokoj aperis shtonaj arko-pontoj en malsamaj
formoj. Inter ili Jimei-ponto en Zhaoxian-gubernio
estas originala kaj havas du arkojn, sur kiuj staras
tri etaj. Ghiaj balustradoj estas originalaj kaj delikate
gravuritaj.
Estas diversformaj arkoj de la shtonaj
arkopontoj de Chinio, kiaj duoncirkla, ebena, pinta,
ovala, kvin-edra, petala kaj parabola. Inter ili la
plej bela estas la Jadrubanda Ponto sur la okcidenta
digo en la Somera Palaco de Pekino. Ghi, konstruita
en la 18-a jc., el blanka shtono, havas ovoforman
pintan arkon kaj iom supren-levighantan formon, similan
al kamela ghibo, tial ghi alinomighas Kamelghiba Ponto.
Ambau ghiaj deklivoj kunligighas kun ebena longa digo,
kiu kontrastas kun la vasta Kunming-lago, kvazau la
luno brakumita de drako, kio faras la pejzaghon pli
bela. Ankau Lugou-ponto super Yongding-rivero en Pekino
estas fama tra Chinio. Ghi konstruighis en 1189 kun
longeco de 266.5 metroj, largheco de 7.5 metroj kaj
11 arkoj. Ghi havas 280 balustradajn gravuritajn shtonplatojn
kaj shtonkolonojn. Sur la shtonkolonoj estas gravuritaj
502 vivecaj leonoj en diversaj pozoj. Estas granda
plezuro por turistoj nombri shtonleonojn tie.
Por ke ponto estu pli bela kaj praktike
uzata, oni konstruas sur ponto au antau pont-ekstremoj
portalon, kioskon au pavilonon en nacia stilo. La
ponto Duiyunjicui en Beihai-parko de Pekino havas
che siaj du ekstremoj po unu altan portalon. En la
Somera Palaco trovighas la ponto Xingqiao, sur kiu
majestas pavilono kun orkolora tegmento, kvar duoblaj
kornicoj kaj graciaj blankmarmoraj balustradoj. Sur
la ponto oni povas ghui panoraman vidon de Kunming-lago.
La Kvinkioska Ponto de Shouxihu-lago de Yangzhou,
Jiangsu-provinco, estas fama vidindejo de la urbo.
Sur la ponto kvar malgrandaj kioskoj chirkauas altan
kioskon kun duoblaj kornicoj.
Super ravinoj kaj riveroj rapidfluaj,
kie estas malfacile starigi pilierojn, trovighas nur
pendo-pontoj. La plej simpla ponto estas solkabla
ponto. La Geedza Ponto che la digo Dujiangyan en Guanxian-gubernio,
Sichuan-provinco, estis konstruita de He Xiande kaj
lia edzino en la komenco de la 19-a jc. Ghi transpontas
la Internan kaj Eksteran Riverojn de Minjiang-rivero,
altas 11 metrojn kaj longas pli ol 330 metrojn kun
pluraj spanoj, el kiuj la plej granda larghas 61 metrojn.
Ghi estis kunligita per dek bambuaj kabloj, sur kiuj
estis metitaj lignaj tabuloj premfiksitaj de du bambuaj
kabloj. Ambauflanke de la ponto estis po ses bambuaj
kabloj kiel balustradoj. Transpasantoj sur la ponto
ofte terurighis pro ghia balancigho en vento. En 1965
la bambuaj kabloj estis anstatauigitaj per shtalaj
kabloj 25 mm. dikaj.
Apud Panggu-vilagho de Luoyu-regiono,
Tibeto, trovighas rotangokabla ponto pli ol 130 metrojn
longa, kiu superpontas la riveron Yarlungzangbo, 40
metrojn super la akva surfaco, kaj konsistas el 47
dikaj rotangaj kabloj, ligitaj sur fostoj kaj arbegoj
sur la orienta kaj okcidenta bordoj. 20 rotangaj cirkloj
faris la kablojn longa cilindro, kaj la ponta planko
estas plektita per maldikaj rotangoj. La ponto havas
tre apartajn strukturon kaj formon.
Luding-ponto super Dadu-rivero en Luding-gubernio
de Sichuan-provinco estas fama ferchena ponto de Chinio.
Ghi konstruighis en 1705, kun longeco de 103 metroj
kaj largheco de 2.8 metroj. Ghia planko estas farita
el 9 ferchenoj, el kiuj chiu estas 127.45 metrojn
longa kaj konsistas meznombre el 890 ovalaj ringoj.
Sur chenoj metighas lignaj tabuloj kaj ambauflanke
estas po du chenoj por sekureco de la pasantoj.
|