La
nomoj de chinoj ekaperis en la primitiva socio. La
primitivaj nomoj devenis de klanaj nomoj de la matriarka
klana komunumo. La Han-lingva ideogramo "姓"
(familia nomo) konsistas el "女" (virino)
kaj "生" (naski). En la primitiva socio,
pro sia grandigho la klano dividighis en kelkajn grupojn
kaj chiu grupo havis sian apartan signon kiel nomon,
kaj tiaj klanaj signoj estis "氏". "姓"
estis originaj klanaj nomoj kaj "氏" estis
nomoj de nove generitaj klanoj. En la dinastioj Qin
kaj Han (221 a.K. - 220) oni jam ne distingis "姓"
kaj "氏".
La chinaj familiaj nomoj estighis tiel:
1. Preni oficon kiel familian nomon.
Antikve la shtataj oficistoj prizorgantaj militajn
aferojn, konstruadon, klerigadon, juron kaj personaron
estis nomataj respektive Sima (司马), Sikong (司空), Situ
(司徒), Sikou (司寇) kaj Sishi (司士), tial iliaj posteuloj
heredis ilin kiel siajn familiajn nomojn.
2. Preni profesion au metion kiel familian
nomon. Faristoj de ceramikajhoj porti la familian
nomon Tao (陶 - ceramikajho), staplaj prizorgantoj
- Cang (仓 - staplo), komercistoj - Jia (贾 - komercisto)
ktp.
3. Preni klanajn nomojn au nobelajn titolojn
de prapatroj kiel familiajn nomojn. Ekzemple, regho
Yao lau tradicio portis klanan nomon Tang (唐) kaj
parto de liaj posteuloj heredis tiun nomon. Similaj
ekzemploj estis Yu (虞), Xia (夏), Shang (商), Yin (殷)
kaj Zhou (周). Kaj krome Wang (王) signifas reghon,
Hou (侯) markizon, Gongsun (公孙) nepon de duko. Ili
chiuj venis de nobelaj titoloj.
4. Preni nomojn de lokoj, regnoj kaj
feudoj kiel familiajn nomojn: Lau china legendo la
prapatro de la homaro Fuxi loghis en oriento, kaj
tial liaj posteuloj portas la familian nomon Dongfang
au Dong (东方- oriento). En Shang-dinastio (16-11-a
jc. a.K.) estis malgranda regno Ruan, kaj la posteuloj
de regnanoj portas la familian nomon Ruan. En la periodo
Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.) la altranguloj
de la regno Qi loghis en la antauurboj kaj iliaj posteuloj
portas la nomojn Dongguo (东郭 - orienta antauurbo),
Nanguo (南郭 - suda antauurbo), Xiguo (西郭 - okcidenta
antauurbo) kaj Beiguo (北郭 - norda antauurbo). Tiaspecaj
nomoj estas ankau Qi, Lu, Wu, Chu, Qin, Yan, Zhao,
Song, Wei, Cao, Ximen ktp.
5. Preni totemojn kiel familiajn nomojn:
Ekzemple, Ma (马- chevalo), Niu (牛 - bovo), Yang (羊
- shafo), Long (龙 - drako).
6. Preni numeralojn kiel familiajn nomojn:
Wu (伍 - kvin), Lu (陆 - ses), Wan (万 - dekmil).
7. Iuj du-ideogramaj nomoj estis transliteritaj
de tiuj de nacimalplimultoj, ekzemple Changsun, Helan
kaj Huyan.
La supre menciitaj metodoj de nomigho
estis uzitaj chefe de hanoj. En Chinio estas 55 nacimalplimultoj,
kaj la metodoj de ilia nomigho estis tre diversaj.
La anoj de She-nacio en la sudorienta montaro de Chinio
portas chefe nomojn Pan, Lan, Lei kaj Zhong. Legendo
diras, ke prapatro Pan Hu de She-nacio edzighis al
filino de regnestro pro sia brava batalo kontrau agresantoj.
Post edzigho Pan Hu kaj la princino transloghighis
en profundan montaron. Ili havis tri filojn kaj unu
filinon. La tri filoj kaj la bofilo nomighis lauvice
Pan, Lan, Lei kaj Zhong. Iliaj posteuloj formis She-nacion.
La anoj de Derung-nacio loghantaj en la nordokcidento
de la provinco Yunnan konservas apartan metodon de
nomdono. Chiu havas antau sia propra nomo la nomojn
de la klano kaj la patro (filino portas ankau nomon
de sia patrino). Ekzemple, iu knabino de Derung-nacio
havas la plenan nomon Baili (nomo de la klano) Dingban
(nomo de la patro) Ding (nomo de la patrino) Akcha
(karesnomo) Nan (vico inter gefratoj). La ji-oj en
la Granda kaj Malgranda Liangshan-montaroj de Sichuan-provinco
kaj la nu-oj kaj hani-oj en Yunnan-provinco portas
ankau la nomon de la patro. La tibet-nacianoj en la
Tibeta Autonoma Regiono kaj la provincoj Qinghai,
Gansu, Sichuan kaj Yunnan kutime ne portas familian
nomon. Lau iliaj nomoj la seksoj povas esti facile
distingeblaj. Ordinare la nomoj konsistas el 2 au
4 silaboj elektitaj el budhismaj sutroj. Por eviti
miskonon de la samaj nomoj oni aldonas al ili "granda",
"malgranda" au iun vorton signifantan ties
karakterizajhon. Parto de iliaj nomoj portas antau
si la nomojn de naskighloko au loghloko, au la profesion.
Nobeloj kaj vivaj budhoj portas antau sia nomo la
nomon de sia domo (nomo de ties hereda farmbieno),
titolon de oficrango kaj honoran nomon, kiuj portas
nenian signifon de sanga rilato. La ofte uzataj nomoj
de Ghuang-nacio de Guangxi estas Wei, Yang kaj Qin.
Tiuj de Huj-nacio estas Bai, Ma kaj Shi. Anoj de multaj
nacimalplimultoj uzas han-lingvajn ideogramojn por
siaj nomoj. Ekzemple koreanoj ofte nomas sin Piao,
Jin, Cui, Li k.a. En la feuda socio de Chinio familiaj
nomoj povis marki ne nur sang-heredon de persono,
sed ankau la honoron, rangon, profesion kaj hobiojn
de ties prapatroj.
Kiom da familiaj nomoj ekzistas en Chinio?
Libro "Centoj da Familiaj Nomoj' kompilita en
Song-dinastio (960-1279) entenas 434 unu-ideogramajn
nomojn kaj 60 du-ideogramajn nomojn. "Famaj Personoj
de Chinio" kolektis 4 129 familiajn nomojn, el
kiuj nur 200 estas ofte uzataj, kaj plej multe uzataj
estas Zhang, Wang, Li, Zhao kaj Liu. Proksimume cent
milionoj da chinoj portas la familian nomon Zhang.
En Taiwan-provinco estas 737 familiaj nomoj, el kiuj
granda parto estas malmulte uzata en la tuta lando.
En Fujian-provinco kvinono de la loghantoj portas
la nomojn Chen kaj Lin. Tie preskau en chiu vilagho
estas unu au du familiaj nomoj kiujn portas plejparto
de la familioj. Tion kauzis probable tio, ke antikve
la membroj de la sama klano loghis koncentrighe.
Ghenerale chinoj portas familian nomon
de la patro, nur malmultaj tiun de la patrino. En
malmultaj lokoj knaboj portas la familian nomon de
la patro kaj knabinoj tiun de la patrino.
Ghenerale persona nomo sekvas familian
nomon. La nomoj de antikvuloj estis pli komplikaj
ol tiuj de la nuntempuloj. Iliaj nomoj konsistis el
kvar partoj: familia nomo, persona nomo, adoltigha
nomo kaj respekta nomo. La personan nomon donas la
patro, la adoltighan nomon oni ricevas che adoltigho
(viro je 20 jaroj kaj virino je 15 jaroj) kiel sian
oficialan nomon. La respektan nomon alprenas vaste
konataj erudiciuloj por montri sian ideon kaj hobiojn.
Ekzemple granda poeto Lu You (1125-1210) de Song-dinastio
alprenis por si la nomon Fangweng, kio signifas en
la china lingvo vastanimecon kaj grandan senghenecon.
Nuntempe oni multe simpligas la nomighon.
Plejparto de la chinoj portas familian nomon kaj personan
nomon. Iuj ricevas karesnomon en sia mamsucha tempo.
Ghenerale la nomoj spegulas la esperojn de nomdonantoj.
Ekzemple Fu (richeco), Gui (nobleco), Cai (richajho),
Kang, Jian (sano), Song (pino), Shou (longviveco),
Dong (solivo), Jie (inteligente elstara persono) kaj
Jun (persono tre kompetenta au belaspekta). Ghenerale
la nomoj de viroj estas facile distingeblaj de tiuj
de virinoj. Por nomi virojn oni ofte uzas ideogramojn
signifantajn imponecon kaj bravecon, ekzemple: Feng
(montpinto), Tao (ondego), Liang (eminenteco), Sheng
(eleganta junulo) kaj Yi (justamo). Por nomi virinojn
oni multe uzas ideogramojn signifantajn belecon, ekzemple:
Zhen (juvelo), Qin (muzikilo), Hua (floro), Fen (bonodoro
de floro), kaj Li (beleco). Verkistoj kaj artistoj
havas pseudonimon. Ekzemple Lao She estis la pseudonimo
de fama china verkisto. Lia familia nomo estas Shu,
la propra - Qingchun, la adoltigha - Sheyu. La eminenta
aktoro de pekin-opero Mei Lanfang havis la originan
nomon Mei Lan. Li alprenis pseudonimon Mei Lanfang
che sia debuto.
|