Tradiciaj Festoj de Nacimalplimultoj
La 55 nacimalplimultoj de Chinio havas
richajn tradiciajn festojn. Ech unu nacimalplimulto
kun malsamaj branchoj kaj en malsamaj regionoj havas
malsamajn festojn, kaj ech unu sama festo portas malsamajn
enhavojn. Tio ebligas al la festoj de la chinaj nacimalplimultoj
havi tipajn lokajn karakterizajhojn kaj densajn naciecajn
kolorojn.
La multnombraj karakterizaj festoj estas
parto de la nacimalplimultaj moroj. Iuj festoj portas
econ de primitiva totemo au religian koloron, sed
plejparto de ili estas ligita kun kultura kaj sporta
aktivadoj kaj varo-intershangho.
Nadam-festivalo
estas tradicia festo de la mongoloj. Chiun autunon,
kiam grasas la bovoj kaj shafoj, la feste vestitaj
mongoloj kolektighas sur la Stepo de Interna Mongolio.
En la festivalo estas ne nur sago-pafado, cheval-vetkuro
kaj luktado, sed ankau atletiko, piedpilkado kaj prezentado
de artaj programeroj. La vendobudoj en la chirkauajho
tre viglas en intershangho de varoj.
La Novjara Tago lau la tibeta kalendaro
estas la plej solena por la tibetanoj. Jam de la unuaj
tagoj de la 12-a monato lau la tibeta kalendaro oni
faras preparojn por ghi. Antauvespere de la Novjara
Tago chiuj familianoj sidas chirkau tablo. Kun granda
ghojo ili trinkas sekalvinon kaj buteran teon. En
la Novjara Tago la loghantoj feste intersalutas kaj
donacas silkan rubandon reciproke. Ili prezentas tibetajn
teatrajhojn kaj la dancojn guo-ghuang kaj shjanzi.
La tibetaj pashtistoj kantas kaj dancas che kampfajro
ghis la sekvanta mateno.
Ankau
la Rikolta Festo kaj Ban-festo en autuno estas tradiciaj
por la tibetanoj. Kaj membroj de la tibeta nacio en
aliaj lokoj havas siajn proprajn festojn. Ekz., tiuj
en parto de Jone-gubernio, Gansu-provinco, festas
Manla-feston, kiu dauras de la 8-a ghis la 15-a de
la unua monato lau la china luna kalendaro, kaj en
la festotago la edzinighintaj virinoj revenas al sia
gepatra hejmo por kune festi kaj distrighi per kantoj
kaj dancoj; tiuj en Gannan, Gansu-provinco, festas
sian Shjanglang-feston sur stepo kaj en arbaro de
la 4-a ghis la 17-a de la sesa monato lau la china
luna kalendaro, kaj en la festo ili starigas tendojn
kaj buchas bovojn kaj shafojn; kaj tiuj en Wenxian-gubernio,
Gansu-provinco, festas en la bela kvina monato lau
la china luna kalendaro la Flor-plukan Feston, kiu
nomighas ankau Filina Festo.
Che la mjau-oj estas la Drakboata Festo
kaj la festoj Lusheng, Chishin, Tjaupo, Huashan k.a.
El ili iuj estas komunaj al la mjau-oj, aliaj apartenas
al tiu au alia brancho el ili kaj triaj al kelkaj
vilaghetoj sur monto. Estas interese, ke tiuj festoj
ghenerale rilatas al kortushaj rakontoj, kiuj aldonis
al ili ian legendan koloron.
La
mjau-oj havas sian propran tradician Novjaran Feston
por festi richan rikolton, preghi por favoraj vento
kaj pluvo kaj esperi abundecon de grenoj kaj brutoj.
La festo dauras tri tagojn, en kiuj la mjau-oj dancas
kun lusheng-oj (blovinstrumentoj), ludas flutojn kaj
aranghas taurbatalon kaj cheval-vetkuron. La 8-a de
la kvara monato lau la china luna kalendaro estas
alia festo de la mjau-oj. En tiu tago la mjau-oj en
la chirkauajho de Guiyang, chefurbo de Guizhou-provinco,
venas al Fontano en la urbocentro por honori la memoron
al sianaciaj herooj en la historio. Tiutage chiuj
familioj trinkas rizvinon kaj manghas kolorigitan
gluecan rizajhon karmemore al sianaciaj herooj.
Ankau al la dong-oj ne mankas festoj,
el kiuj la plej altira estas la Festo de Taurbatalo.
Chiu dong-a vilagho bredas unu fortan lukteman tauron.
En la festotago la taurbatalejo ornamita per koloraj
flagoj estas plenplena de rigardantoj. Oni tamtamas,
gongas kaj ludas lusheng-ojn. Chies atenton kaptas
la tauroj el la diversaj vilaghoj, kovritaj per rugha
sateno sur la kapo kaj portantaj buntan pagodon kun
flago kaj fazanvosto sur la dorso kaj arghentajn sonoriletojn
sur la kolo. Ili obstine batalas kaj sentigas al la
rigardantoj strechan kaj gajan etoson.
La
Torcha Festo estas tradicie festata de la ji-oj, baj-oj,
va-oj, lahu-oj, achang-oj, lisu-oj kaj hani-oj, kiuj
vivas en sudokcidenta Chinio. La festo okazas en la
24-a kaj la 25-a de junio lau la china luna kalendaro.
Nokte de la festotago, en chiuj vilaghoj staras altaj
torchaj iluminajhoj. Kun malgrandaj rezinaj torchoj
festantoj marshas sur kamp-vojoj, de vilagho al vilagho.
Al ili alighas pli kaj pli da homoj, kaj la vicaro
farighas kvazau fajra drako. Junuloj aldonas al la
fajro rezinon kaj pulvon kaj petolas de tempo al tempo.
En iuj lokoj oni okazigas foiron samtempe por faciligi
al la loghantoj intershanghon de varoj kaj tiel vigligi
la urban kaj vilaghan ekonomion.
La taj-oj havas multajn aktivadojn en
sia Novjara Tago. Ili kantas kaj dancas por montri
sian ghojon, amasigas sablon por preghi pri richa
rikolto, jhetas saketon por peti amon, vershas akvon
por esprimi bondezirojn kaj krome ankau okazigas drakboatan
konkurson. El ili la reciproka akvovershado estas
la plej spektakloricha, kaj oni nomas ghin Akvoversha
Festo.
Krome, estas tradiciaj ankau la Marta
Foiro kaj Jhaushanlin de la baj-oj, Danu-festo de
la jau-oj, la Kantado en la Tria de Marto de la ghuang-oj
kaj li-oj, Bov-festo de la tughja-oj, Duan-festo de
la shuj-oj, Njan-festo de la loba-oj, Bangbang-festivalo
de la nashi-oj, Daugan-festo de la lisu-oj kaj Munau-festivalo
de la ghingpo-oj. Kaj la huj-oj, ujguroj kaj aliaj
ok nacimalplimultoj kredantaj je islamo havas la Fasto-rompan
Feston, Korban-feston kaj aliajn religiajn festojn.
|