La
ideogramoj de la china lingvo evoluis el pentrajhoj
kaj signoj kaj en la praktikado iom post iom farighis
sendependa arto - kaligrafio. La kaligrafoj per simplaj
instrumentoj - papero, peniko kaj tucho, faras diversastilajn
artajn skribajhojn.
La skribajhoj sur bestaj ostoj kaj testudaj
sheloj estas la plej antikvaj ideogramoj kaj kaligrafajhoj
de Chinio. Ili estis uzataj por noti augurajn kaj
kultajn aferojn en Shang-dinastio (ch.17-a - 11-a
jc. a.K.). Oni elterigis cent mil pecojn kun tiaj
skribajhoj. Lau la stiloj la skribajhoj estas au malmolaj
kaj malgrasaj au dikaj kaj fortaj. Lau la formoj ili
estas dikaj, maldikaj, kvadrataj au rondaj. Lau la
strukturo ili varias en grandeco, sed la dispozicio
estas egala, simetria kaj stabila. Ili estas harmonie
dispoziciitaj, konforme al malsamaj grandecoj kaj
formoj de ostaj pecoj. Chio chi montras iliajn trajtojn.
El
la kaligrafajhoj de la dinastioj Shang kaj Zhou (17-a
jc - 256 a.K.) la plej gravaj estas epigrafoj sur
ding-o (tripieda bronza ujo por kuiri manghajhon)
kaj aliaj bronzaj objektoj. Oni nomas ilin "ideogramoj
sur bronzajhoj". La verkoj plejparte estas rimaj,
zorgeme gravuritaj. Ili malfermis stelean kaligrafion.
La eminentaj kaligrafiaj verkoj en Qin-dinastio (221-206
a.K.) estas "Ideogramoj sur Shtonaj Tamburoj".
Tio estas 10 tambur-formaj shtonoj, sur kiuj estas
gravuritaj rimaj poemoj. La gravuritaj ideografiajhoj
estas fortaj, simplaj kaj kvadrataj, la interspacoj
inter ideografiajhoj kaj linioj estas egalaj. Chiu
idografiajho estas ch. 3 cm. alta. La gravuro estas
talente farita. La "Ideogramoj sur Shtonaj Tamburoj"
estas honorita kiel la unua kriterio por la china
kaligrafio.
La plej grandaj sukcesoj de kaligrafio
en Qin-dinastio estas unuigo de la skribaj formoj
de la china lingvo kaj formigho de nova kaligrafio,
kiu nomighas malgranda ghuan-kaligrafio. Ghi
karakterizighas per ronda linia turnigho en la komenca
periodo kaj poste iom post iom farighis rektangula
turnigho.
Han-dinastio
(206 a.K. - 220 p.K.) estas shlosila periodo de la
evoluo de la china kaligrafio. Tiam furoris li-kaligrafio,
en kiu estas rektaj la strekoj de kaligrafajhoj. Tiu
shanghigho estas la plej grava en la evoluo de la
china kaligrafio. La postlasitaj li-kaligrafajhoj
estas gravuritaj sur shtonplatoj, bambuaj pecoj kaj
skribitaj sur silka shtofo. En Han-dinastio furoris
starigo de steleoj kun tekstoj skribitaj de tiamaj
kaligrafoj kaj poste gravuritaj. La majstraj verkoj
admirataj de la posteuloj estas "Pri pretigo
de ceremoniaj aparatoj", "Pri Yi Ying",
"Pri merito de Cao Quan", "Pri merito
de Zhang Qian" k.a.
Krom la epigrafoj sur shtonplatoj estas
valoraj ankau la lastatempe elterigitaj kaligrafajhoj
sur bambuaj kaj lignaj pecoj kaj silka shtofo. Ili
kun stilo de forteco kaj simpleco estas la autentikajhoj
plej frue skribitaj per peniko.
En la posta periodo de Han-dinastio ekburghonis
kaj-kaligrafio, tamen kun postsigno de li-kaligrafio.
Ghi ekhavis la formon kiel tiu de la hodiaua en la
Ses Dinastioj (222-589 p.K.). Dank' al la enkondukigho
de budhismo kaj prospero de arto, la kaligrafio multe
progresis. La tiamaj ideogramoj gravuritaj per chizilo
sin montras fortaj kaj estas alte taksitaj de posteuloj.
En tiu periodo aperis talenta kaligrafo Wang Xizhi
(321-379). Wang vivis en la Orienta Jin-dinastio (317-420).
Li estis honorita kiel "sankta kaligrafo".
El liaj verkoj la "Prefaco de la Poemaro che
Lanting" estas la plej fama kaj rigardata kiel
la unua shing-kaligrafajho en la mondo. Legi
liajn verkojn estas kvazau ghui kvietan naturan pejzaghon.
En
la Norda Wei-dinastio (386-557) prosperis stelea kaligrafio.
La tiamaj kaligrafajhoj estas altnivelaj kaj diversastilaj.
La majstraj verkoj estas "Epigrafo al Zhang Menglong",
"Stelea Epigrafo de Zhang Xuan" kaj "Dudek
Epigrafoj en Longmen".
Tang-dinastio (618-907) estis periodo,
kiam prosperis kaj-, shing- kaj cau-kaligrafioj.
La plej eminentaj kaligrafoj en la komencaj jaroj
de Tang-dinastio estis Yu Shinan, Ouyang Xun, Chu
Suiliang kaj Xue Ji. Yu Shinan heredis la elegantecon
de Wang Xizhi en kaligrafio. La kaligrafajhoj de Ouyang
Xun estas fortaj kaj bonordaj kun gusto de tiuj de
la Ses Dinastioj. La kaligrafajhoj de Chu Suiliang
estas malgrasaj kaj fortaj. Iliaj reprezentaj verkoj
estas "Antauhala Steleo en la Konfucea Templo"
kaj "Epigrafo pri Fonto en la Jiucheng-palaco"
k.a.
La kaligrafajhoj en la komenco de Tang-dinastio
aspektas maldike, sed tiuj en la meza periodo de la
dinastio estas dikaj. La majstra kaligrafo en tiu
periodo estis Yan Zhengqing, kies kaligrafia stilo
variis kun lia aghokresko. Liaj kaligrafajhoj en la
maljuneco sin karakterizas per lerteco kaj forto.
Lia reprezenta verko estas "Epigrafo pri Duobau-pagodo".
En la fino de Tang-dinastio aperis la fama kaligrafo
Liu Gongquan, kies kaligrafajhoj kun aparta gusto
estas ja perfekta.
En Tang-dinastio furoris ankau cau-kaligrafio.
El tiaj verkoj la frenezaj cau-kligrafajhoj
de Zhang Xu kaj Huai Su estas la plej eminetaj. Zhang
Xu estis honorita kiel "sankta cau-kaligrafo".
Lau legendo li chiam drinkis ghis li ebrie kaj freneze
kriadis kaj rapide kuradis antau ol fari kaligrafadon.
Liaj kaligrafajhoj similas al draka flugo kaj feniksa
danco.
En Song-dinastio elstaris shing-kaligrafio.
Tiam estis kvar famaj kaligrafoj: Su Dongpo, Huang
Tingjian, Mi Fu kaj Cai Xiang. El ili la plej elstara
estis Su Dongpo (1037-1101). Li estis poeto kaj pentristo.
En kaligrafio li tre atentis uzon de peniko kaj china
inko. Li ech prove uzis pentrarton en kaligrafado.
En Yuan-dinastio (1279-1368) la kaligrafio
malrapide evoluis, heredinte la atingojn de la pasinteco.
Tiam la plej eminenta kaligrafo estis Zhao Mengfu
(1254-1322). Li estis plej talenta en skribado de
kaj- kaj shing-kaligrafajhoj. Li multe
lernis de la antikvaj kaligrafoj. La strukturo de
liaj kaligrafajhoj estas tre bela. Li skribis multe,
rapide kaj lerte. Lia reprezenta verko estas la "Stelea
Epigrafo de Chou E".
En Ming-dinastio (1368-1644) la kaligrafoj
faris grandan nombron da raraj kaligrafajhoj, heredinte
la tradicion en penik-uzado, strukturo de la ideogramoj
kaj arangho de la tuta skribajho. La tiamaj plej eminentaj
kaligrafoj estis Zhu Yunming, Wen Zhengming kaj Dong
Qichang. La kaj-, shing- kaj cau-kaligrafajhoj
de Zhu posedas la plej bonajn ecojn de la kaligrafio.
Lia reprezenta verko estas "Poemaro pri Taihu-lago".
La verko "Chibi" de Wen farita per shing-kaligrafio
elspiras foton kaj la tuta skribajho estas aranghita
bele.
En Qing-dinastio (1644-1911) reprosperis
la kaligrafio de Chinio. La tiamaj famaj kaligrafoj
estis Wang Duo, Fu Shan, Deng Shiru, Zheng Banqiao,
Jin Dongxin, He Shaoji kaj Zhao Zhiqian. Zheng Banqiao
faris chefe cau- kaj li-kaligrafajhojn.
Li skribis pentro-maniere, kaj chiu ideogramo kaj
chiu streko elspiras trajtojn de diversaj skoloj.
Liaj kaligrafajhoj vere refreshigas la legantojn.
He Shaoji faris kaligrafadon per aparta movo de manartiko.
Tial liaj verkoj havas originalan guston.
En la nuna tempo aperis majstra kaligrafo
Wu Changshuo. Surbaze de lernado de la "Ideogramoj
sur Shtonaj Tamburoj", li lernis ankau de chiuj
kaligrafoj kaj farighis majstro. Liaj verkoj estas
striktaj, fluaj kaj variaj en strukturo. Li faris
pentrajhojn per kaligrafaj teknikoj, tiel ke liaj
pentrajhoj odoras kaligrafajhe. Yu Youren kaj Shen
Yinmo, famaj nuntempaj kaligrafoj, faris sian kontribuon
al disvolvigho de la china kaligrafio.

|