En Chinio estas budhismo, taoismo, islamo,
katolikismo kaj kristanismo.
La baza politiko de la china registaro
estas libera religia kredo. La Konstitucio de la China
Popola Respubliko kondichas, ke la civitanoj havas
liberecon de religia kredo. La registaro ne intervenas
en la religian vivon de la religiuloj, protektas templojn,
preghejojn kaj aliajn religiajn lokojn kaj ne permesas
al nekredantoj propagandi ateismon en temploj kaj
preghejoj. La shtato garantias al la religiuloj la
politikan vivon. En la popolaj kongresoj kaj politikaj
interkonsilighaj konferencoj de chiuj niveloj estas
reprezentantoj de religiaj rondoj.
Chiuj religioj havas sian landan kaj
lokajn organizojn. Ili memstare faras siajn religiajn
aferojn, sendepende de eksterlandaj religiaj fortoj.
Ili havas amikan kontakton kun alilandaj religiaj
organizoj kaj kolegoj por akceli interkomprenon kaj
amikecon.
 |
Blankchevala
Templo de Luoyang,
Henan-provinco
|
Budhismo.Mahajano, sekreta sekcio
de budhismo kaj sthaviravado estis enkondukitaj en
Chinion unu post alia el eksterlando.
En la unua jarcento mahajano enkondukighis en la regionojn
loghatajn de hanoj, chefaj loghantoj de Chinio. La
plej frua budhisma templo en Chinio estas la Blankchevala
Templo de Luoyang. Oni diras, ke en 67 hinda bonzo
venis al Luoyang, kun budhismaj sutroj sur blanka
chevalo, por tie starigi templon, tial la templo ricevis
la nomon.
Enkondukite en Chinion, budhismo baldau
kunfandighis kun la tradicia china kulturo kaj popularighis
en granda skalo. Kun konstruado de budhismaj temploj
en diversaj lokoj, chinigo de budhismaj sutroj kaj
farado de shtonaj kavernoj, budhismo eniris en la
prosperan periodon de sia disvolvigho en la dinastioj
Sui (581-618) kaj Tang (618-907). En la longa periodo
de sia disvolvigho budhismo influis konfuceanismon
kaj taoismon kaj inverse, iom post iom enradikighis
en la china feuda socio kaj farighis konsistiga parto
de superstrukturo kaj religio plej influa en la china
historio.
Budhismo enkondukighis ankau en regionojn
de chinaj nacimalplimultoj. En la 8-a jc. la sekreta
sekcio de hinda budhismo kaj Ben-sekcio, primitiva
religio en la loghlokoj de tibetanoj, kunfandighis
kaj fine formighis tibeta budhismo. En la 15-a jc.
ghi enkondukighis en Sichuan, Qinghai, Gansu kaj la
Internan Mongolion kaj farighis religio kredata de
la tibetanoj, mongoloj, tuoj, chjangoj, primioj kaj
juguroj. Ghi multe influis iliajn historion, politikon,
ekonomion, kulturon kaj naciajn morojn.
En la 13-a jc. sthaviravado enkondukighis
el Birmo en la sudokcidentan parton de Chinio kaj
farighis religio kredata de tajoj, blangoj, de'angoj
kaj vaoj de Yunnan-provinco kaj influis ilian socian
vivon chiuflanke.
|
La
templo Baiyunguan,
la plej granda konstruajho de taoismo en Pekino
|
Taoismo estas religio kreita de
chinoj mem. Ghi estis kredata chefe en regionoj loghataj
de hanoj. La historiistoj kaj religiistoj de Chinio
ghenerale opinias, ke taoismo naskighis en la regperiodo
de Liu Bao (126-144 sur trono), imperiestro de la
Orienta Han-dinastio, t.e. antau pli ol 1 800 jaroj.
Kiel spirita apogo de la feuda regantaro, ghi profunde
influis la politikon, ekonomion, kulturon kaj ideologion
de la feuda Chinio.
La historiistoj ghenerale opinias, ke
la kreinto de taoismo estas Zhang Ling de la Orienta
Han-dinastio (25-220). Li fondis en Sichuan-provinco
la Religion de 50 Litroj da Rizo. Chiuj ghiaj adeptoj
devis tributi 50 litrojn da rizo. Dum lia nepo Zhang
Li oficis en Sichuan pli ol 20 jarojn, li plenenergie
propagandis la religion. La religio prenis Laozi kiel
sian fondinton, donis misteran koloron al lia doktrino
prezentita en la verko Dao De Jing kaj rigardis
ghin kiel sanktajhon. Dank' al la subteno kaj apoteozo
de regantoj, pli kaj pli firmighis la socia bazo de
taoismo, pli kaj pli vastighis ghia influo, pli kaj
pli multighis ghiaj sutroj kaj pli kaj pli perfektighis
ghiaj reguloj, tiel ke formighis fine originala kaj
mistera religia sistemo.
En la dinastioj Tang kaj Song (960-1279)
taoismo siatempe estis rigardata kiel nacia religio
kaj farighis grava subtenilo de la feuda reghimo.
Ghi kadukighis iom post iom en Ming-dinastio (1368-1644)
kune kun malfortigho de la feuda sistemo. En Qing-dinastio
(1644-1911) taoismo, kvankam dekadenca, farighis kutima
religia kredo de ordinaraj chinoj, tial ech hodiau
ghi ankorau havas profundan influon en parto de la
popolo.
Taoismo havas plurajn sektojn, inter
kiuj chefaj estas sektoj Zhengyi kaj Quanzhen. Zhengyi-sekto
estas heredita de la posteuloj de Zhang Ling. Ghi
nomighas ankau Sekto de Chiela Majstro. La taoistoj
de tiu sekto povas edzighi, preni vinon kaj viandon
en la nefastaj tagoj. Ili okupighas chefe pri ekzorcado
kaj dio-kultado. La adeptoj de Quanzhen-sekto ne edzighas,
ne drinkas nek prenas viandon. Ili sin okupas pri
adeptigo kaj predikado. Ili kiel budhistoj ellaboris
regulojn pri loghado en arbaro. Ili loghas en templo
en arbaro kaj dedichas grandan atenton al sinkvietigo
kaj memkulturado.
|
Moskeo
de Niujie en Pekino
|
Islamo enkondukighis en Chinion
el Arabio en la jaro 651. En la dinastioj Tang kaj
Song multaj arabaj kaj persaj komercistoj venis al
nordokcidentaj kaj sudorientaj apudmaraj regionoj
de Chinio per tera kaj akva vojoj respektive. Multaj
el ili fiksloghighis en Chinio kaj geedzighis kun
chinoj. Iliaj posteuloj estas chinaj islamanoj.
Komence de la 13-a jc. la mongola armeo
de Ghingis-Hhano faris ekspedicion okcidenten kaj
rekrutis multe da islamanoj en la Centra kaj Okcidenta
Azio, kiuj poste venis en Chinion. Ili kaj garnizonis
kaj terkulturis en diversaj lokoj de Chinio kaj tiel
islamo rapide popularighis tra la tuta lando. En Yuan-dinastio
(1271-1368) en multaj lokoj aperis moskeoj kaj iuj
islamanoj oficis en registaraj institucioj. Oni protektis
islamon en Ming-kaj Qing-dinastioj, tial ghi multe
disvolvighis. Hujoj, ujguroj, kazahhoj, tataroj, taghikoj,
kirgizoj, uzbekoj, dongshjangoj, salaoj kaj bau'anoj
preskau chiuj kredas je islamo. Nun en Chinio trovighas
pli ol 13 milionoj da islamanoj, kiuj vivas chefe
en nordokcidenta Chinio, sed troveblas preskau en
chiuj lokoj de la lando.
|
Katedralo
en la centro de Pekino
|
Katolikismo. En 635, t.e. en la
9-a jaro de la regperiodo de imperiestro Li Shimin
de Tang-dinastio, katolikismo enkondukighis en Shaanxi-provincon
de Chinio. Tiam ghi estis nomata Jing-religio. Ghi
pereis spontanee post 200 jaroj. En 1245 itala kaj
franca misiistoj venis en Chinion por disvastigi katolikismon
(tiam ghi nomighis Liwen-religio), ankau kiu poste
chesis. En 1582 membro de Kompanio de Jesuo, itala
katoliko Matteo Ricci, venis en Chinion. Li akomodis
sian predikon al la chinaj moroj kaj disvastigis europajn
sciencojn, dank' al kio li ricevis de la registaro
de Ming-dinastio permeson prediki. En la lastaj jaroj
de Ming-dinastio en Chinio estis 40 mil katolikoj.
En 1700 la nombro de la katolikaro kreskis al 300
mil. Por bremsi la fremdlandajn religiajn fortojn
iom post iom ekspansiantajn, la imperiestro de Qing-dinastio
malpermesis la aktivadon de la fremdlandaj misiistoj
kaj en 1724 donis edikton malpermesi katolikismon.
Post la Opia Milito en 1840 la kapitalismaj
potencoj entrudighis en la chinan teritorion kaj fremdlandaj
misiistoj libere venis en la internan parton de Chinio.
Ili starigis preghejojn kaj faris predikon. Katolikismo
tiam disvastighis de la marbordaj provincoj al la
landinterno de Chinio.
Julie de 1957 fondighis la Patriota Asocio
de Chinaj Katolikoj.
|
Kristana
preghejo en Pekino
|
Kristanismo (au protestantismo)
estis enkondukita en Chinion de brita misiisto Robert
Morrison en la 19-a jc. Inter 1842 kaj 1932, 154 sektoj
de kristanismo enkondukighis en Chinion. En chiu sekto
miksighis la brita, usona, franca kaj germana fortoj.
En 1950, 40 kristanaj gvidantoj de Chinio
publikigis deklaron, en kiu ili proponis, ke la chinaj
kristanoj kaj pastroj mem prediku, mem mastrumu siajn
aferojn, inkl. la financajn. La deklaro estis aprobita
de la chinaj kristanoj. En 1954 en la tutlanda konferenco
de chinaj kristanoj naskighis patriota komitato de
chinaj kristanoj. La chinaj kristanoj faras amikan
kontakton kun alilandaj kristanoj, surbaze de egaleco
kaj reciproka respekto, por kontribui al la mondpaco.
|