Loghejoj
Loghejoj de chinoj diferencas inter si
pro malsamaj nacioj, loghlokoj kaj sociaj pozicioj.
Loghejoj de han-oj, krom kaverndomoj
en iuj regionoj de la meza baseno de la Flava Rivero,
plejparte konsistas el korto kaj domoj de ligna framo.
Pro malsamaj naturaj kondichoj kaj sociaj faktoroj,
la dekoracio, strukturo kaj arto de domoj dividighas
ghenerale en du malsamajn stilojn, sudan kaj nordan,
kun Qinling-montaro kaj la baseno de Huaihe-rivero
kiel la dislimo. Inter la sudaj domoj tiuj en la malsupra
baseno de Yangzi-rivero havas grandajn diferencojn
kompare kun tiuj en la montregionoj de Zhejiang- kaj
Sichuan-provincoj kaj tiuj sude de Qinling-montaro.
Domoj en la malsupra baseno de Yangzi-rivero,
kun fermita korto, estas konstruitaj lau akso. Granda
domo konsistas el vestiblo, palankeno-halo, salono
kaj dormochambro konstruitaj sur centra akso, dum
gastochambro, legochambro, nechefaj dormochambroj,
kuirejo kaj tenejo konstruitaj sur la dekstra kaj
maldekstra aksoj paralelaj al la centra. Tiel formighis
korto el tri vicoj da chambroj. La postaj chambroj
kutime estas duetaghaj kaj la supra etagho estas interligita.
Por malmultigi sunradiadon, la korto estas pli longa
de oriento al okcidento kaj chirkauita de alta muro
kun fenestraj aperturoj. Ankau la chambroj havas fenestrojn
antauajn kaj malantauajn por aerumo. En la korto kreskas
arboj kaj floroj, kun rokajhoj kiel ornamo.
En la montregionoj de Zhejiang kaj Sichuan
domoj estas konstruitaj lau deklivo, sur malsamaltaj
bazoj. La chefaj chambroj estas aranghitaj sur la
akso, sed la flankaj chambroj ne vicighas simetrie.
Ankau la kortoj estas liberaj en formo kaj grando.
La domoj ordinare estas lignoframaj, 1-3-etaghaj.
Lau la lokaj kondichoj oni konstruas la murojn el
brikoj, shtonoj, ramita tero, lignaj platoj au bambuoj,
la ekstero de la muroj estas kalkita.
Homoj loghantaj sude de la Kvin Montaroj
de longe kutimas vivi grandfamilie. Iliaj domoj havas
du formojn: unu estas granda kastelo. Ghi, kvadrata
en la antaua parto kaj ronda en la malantaua, konsistas
el centra, maldekstra kaj dekstra partoj. La alia
estas kvadrata, rektangula au ronda brika (au tera)
kastelo. La plej granda tera kastelo en diametro de
70 m. konsistas el tri cirkloj kun pli ol 300 chambroj.
La plej ekstera cirklo estas kvaretagha. La teretagho
estas uzata kiel kuirejo kaj tenejo, la dua etagho
kiel gren-tenejo, la tria kaj kvara kiel dormochambroj.
La du internaj cirkloj estas unuetaghaj. En la centro
estas halo destinita por kunveno, geedzigha kaj funebra
ceremonioj kaj aliaj aktivadoj de la loghantoj de
la kastelo. La muro de la ekstera cirklo estas el
ramita tero kun dikeco de 1 m. kaj servas kiel la
fundamenta muro. La ekstera muro, la lignaj framoj
kaj septaj muroj perpendikularaj al la ekstera formas
loghdomon. Antaue, konsidere pri sekureco, la ekstera
muro estis senfenestra che la malsupro, tial ili aspektas
kiel fortikajhoj.
|
Kaverno
en Shaanxi-provinco
|
En la leusaj regionoj de Henan, Shanxi,
Shaanxi kaj Gansu oni konstruis diversajn kavernajn
kaj volbajn loghejojn por akomodighi al la lokaj naturaj
kaj ekonomiaj kondichoj. La kaverna loghejo dividighis
en du tipojn. Unu estas fosita en natura terkrutajho.
Ofte kelke da kavernoj formas loghejon de unu familio.
Au oni fosas kavernojn unu super alia. Iuj kavernoj
estas fortikigitaj per arkajho el brikoj au shtonoj
ene, au brika muro ekstere de kaverno. Aliaj estas
fositaj sub la tero. Oni unue fosis kvadratan au rektangulan
profundan kavegon sur vasta ebenejo, poste fosis sur
la muroj de la kavego kavernojn. Diversformaj shtuparoj
kondukas supren al la tersurfaco. Granda kavologhejo
konsistas el du au pli da kavoj interligitaj kaj povas
enteni 20-30 familiojn.
El la nordaj domoj la pekina kvadrata
korto estas tipa. Antaue, tia domo portis evidentan
signon de rigora hierarkio. La loghdomo estas aranghita
simetrie lau nord-suda akso. La pordo de la korto
plejparte sidas che la sudorienta angulo, interne
de la pordo staras ekranmuro por shirmi la internan
parton de la domo. En la antaua korto suda vico da
chambroj estas gastochambro, legochambro, tenejo au
loghejo de servistoj. Post la dua pordo lukse ornamita
sin trovas vasta korto. En ghi la nordaj chambroj
estas destinitaj por grandaghuloj, la orientaj kaj
okcidentaj chambroj por pli junaj familianoj. La chambroj
estas interligitaj per portiko. Ambauflanke de la
nordaj chambroj aldonighas po unu chambreto kaj korteto,
kie estas kuirejo kaj necesejo, au vico da chambroj
malantau la nordaj chambroj. La tuta korto estas chirkauitaj
per postmuroj de chambroj kaj chirkaumuroj senfenestraj.
En la korto ornamas floroj, arboj kaj miniaturaj pejzaghoj.
En iuj grandaj domoj, post la dua pordo estas du au
pli da kortoj aranghitaj unu post alia, au kun
aldonitaj kortoj ambauflanke. Iuj pli
grandaj domoj havas ghardenon flanke au poste de la
chefaj konstruajhoj. Por rezisti atakon de frosto, oni
faris la murojn kaj tegmentojn dikaj kaj terlitojn hejteblaj.
La interna kaj ekstera plankoj estas pavimitaj per kvadrataj
brikoj. Estis malpermesite siatempe uzi glazuritajn
tegolojn, vermiljonajn pordojn kaj murojn kaj orajn
ornamajhojn, escepte de domoj de nobeloj. Ordinare la
muroj kaj tegmentoj estas plumbkoloraj, la fronta pordo,
la dua pordo, portikoj kaj chefaj chambroj estas bunte
kolorigitaj kaj la fronta pordo, ekranmuro kaj tegmentaj
eghoj surhavas bele gravuritajn brikojn kiel ornamajhojn.
En Tibeto, Qinghai, Gansu kaj okcidenta
Sichuan malmulte pluvas. La domo estas masonita el
shtonoj, kaj la plankoj kaj tegmentoj el densaj traboj.
La duetagha domo de Lhasa estas chirkauita de korteto.
En la teretagho estas akceptejo, dormejo kaj tenejo,
en la supra etagho akceptejo kaj dormejo, kaj ankau
preghochambro kaj tenejo.
La ebentegmenta domo de ujguroj de Xinjiang
havas du tipojn. En la suda Xinjiang la eksteraj muroj
de la domo estas konstruitaj el brikoj kaj adoboj.
Estas largha la korto chirkauita de kabanoj kaj etaghdomoj
konstruitaj kun lukoj, sed sen flankaj fenestroj pro
varmega kaj seka klimato. Interne de la domo estas
belaj koloraj gravurajhoj. La tera arka domo de Turpan-baseno
estas alia tipo. Interne de ajhurmuroj el adoboj kun
arkpordoj estas korto ombrata per vinberujo, kiuj
kondukas al chiuj chambroj. Interna kaj ekstera dekoracio
de la domo estas simpla.
|
Bambua
domaro de Taj-nacio en Yunnan
|
La nomadaj mongoloj kaj kazahhoj loghas
en munteblaj jurtoj. Kutime grupas po du-tri jurtoj,
apud kiuj estas konstruita tera chirkaumuro por teni
brutojn. La jurto kun diametro de 4-6 m. kaj alto
de ch. 2 m. konsistas el framo de lignaj latoj kaj
shaflana felto. La supro de la jurto formas rondan
aperturon por aerumo kaj lumo.
Nacimalplimultoj en Guangxi, Guizhou,
Yunnan, Hainan kaj Taiwan plejparte loghas en surfostaj
domoj por aerumado, prilumado kaj defendo kontrau
shtelisto kaj rabobesto, char tiuj lokoj sin trovas
en la tropika zono kun klimato varmega, humida kaj
pluvoza. Arangho kaj strukturo de tiaj domoj havas
grandan diferencon inter si pro malsameco de regionoj
kaj nacioj. Inter ili estas tipa la bambua domo de
taj-oj en Yunnan-provinco. Tiaj domoj plejparte estas
el ligno au bambuoj. Sub la domo estas stalo, muelejo,
tenejo k.a. Shtuparo estas aranghita en au ekster
la domo. En la antaua parto de la supra etagho estas
largha portiko, en ghia posta parto estas tagchambro
kaj dormejo. La tagchambro kun fajrujo kaj nicho estas
loko por aktivado de la familianoj. Ordinare la domo
kaj korto estas chirkauitaj de bambua barilo, en la
korto kreskas bashooj kaj bambuoj.
|