Famaj Budhismaj Montoj
Sur multaj famaj montoj de Chinio trovighas
temploj. Wutai-monto de Shanxi-provinco, Emei-monto
de Sichuan-provinco, Jiuhua-monto de Anhui-provinco
kaj Putuo-monto de Zhejiang-provinco estas kvar famaj
budhismaj montoj pro siaj temploj. Legendo diras,
ke la kvar bodisatvoj Manjusri, Samantabhadra, Ksitigarbha
kaj Avalokitesvara faris budhisman aktivadon kaj enkarnighinte
predikis budhismajn sutrojn sur la montoj. Tial en
pluraj dinastioj oni konstruis kaj ekspansiigis templojn
surmonte. Pro la vigla religia aktivado la kvar montoj
farighis sanktaj lokoj por chinaj budhistoj.
|
Wutai-monto
en Shanxi-provinco
|
Wutai-monto (wutai chinlingve signifas
kvin terasojn) ricevis la nomon pro siaj kvin terasaj
montpintoj, kies plej alta montpinto Norda Teraso
3 000 metrojn super la marnivelo estas la plej alta
el la montoj de norda Chinio. La pejzaghoj de Wutai-monto
estas imponaj kaj belaj. Somere chie en ghi vidighas
verdajhoj kaj floroj kaj regas milda klimato. Tial
ghi estas ideala somerumejo.
Lau legendo, la bodisatvo Manjusri iam
montris sian majestan aspekton sur la monto. La templo
Pusading laudire estis lia loghejo, tie li sin montris
kaj predikis budhismon. Meze de la unua jarcento,
nelonge post enkonduko de budhismo en Chinion, sur
la monto jam konstruighis temploj, kies nombro atingis
pli ol 200 en la prospera periodo. Nun tie estas pli
ol 40 temploj protektataj de la shtato. La china registaro
asignis specialan monsumon por ilin ordigi kaj ripari.
La blanka pagodo Sarira de Tayuan-templo
staras sur impona bazamento, kun ronda formo kaj simetria
strukturo. Ghi, 70 m alta, estas simbolo de Wutai-monto.
En la plej granda templo Xiantong sur la monto estas
bronza halo, 3 metrojn alta, antau kiu staras du bronzaj
13-etaghaj pagodoj, chiu kun alto de pli ol 6 metroj.
Ili konstruighis antau pli ol 300 jaroj. En la templo
Shuxiang trovighas statuo de la bodisatvo Manjusri
rajdanta sur leono, kun alto de ch. 9 metroj. La templo
Luohou konstruighis memore al la naskightago de Manjusri.
En ghia posta halo estas granda ligna lotusfloro kun
nicho ene. En la nicho sidas 4 budhaj statuoj. La
floro povas fermighi kaj malfermighi per sia mekanismo.
Che la flor-malfermigho mirinde vidighas la budho-statuoj.
Tio estas granda spektaklo por turistoj.
Legendo diras, ke la bodisatvo Samantabhadra
sur blanka elefanto venis al Emei-monto, tie li sin
montris kaj predikis budhismon. Nun en la templo Wannian
estas bronza statuo de Samantabhadra sur blanka elefanto
kun ses eburoj muldita en 980 p.K. La muldajho havas
alton de 7.3 metroj kaj pezon de 6.2 tunoj. En la
templo kushas la Elefantolava Lageto. Lau legendo,
la bodisatvo iam lavis tie la elefanton.
Emei-monto estas 3 100 metrojn super la
marnivelo. En Chinio cirkulas diro "Emei-monto
estas la plej charma sub la chielo". Frue en
la Orienta Han-dinastio (25-220) budhistoj jam komencis
konstrui templojn surmonte. En Ming-dinastio (1368-1644)
la monto farighis budhisma sanktejo. La nombro de
temploj sur la monto iam atingis 120, nun tie konservighas
36 temploj kun ch. 760 historiaj objektoj.
Plej alloge por la pilgrimantoj kaj turistoj
estas rigardi la sunlevighon, nubomaron kaj "budhan
lumon" sur la Lumo-rigarda Teraso de la plej
alta montpinto Jinding. La "budha lumo"
estas malofta natura spektaklo. La sunlumo en specifaj
kondichoj formas tra vaporo kolorajn lumringojn, enprenas
en ilin la siluetojn de rigardantoj sur la teraso
kaj vidigas ilin en la monttalia nubaro. Tio impresas
fantazie la rigardantojn.
La nau montpintoj de Jiuhua-monto prezentighas
de malproksime kiel prosperanta lotusfloro. Jam antau
longe tie estis temploj. En 719 Jin Qiaojue, parenco
de regho de la regno Xinluo (la nuna Koreio), bonzighis
kaj tie vivis 75 jarojn. Post la morto li estis entombigita
sur la monto. Laudire lia kadavro estis simila al
la bodisatvo Ksitigarbha priskribita en la budhisma
sutro, tial li estis rigardata kiel transformighinto
de Ksitigarbha. Poste la monto farighis kultejo por
la bodisatvo Ksitigarbha. Budhistoj grandskale konstruis
tie templojn, kies nombro atingis iam mil. Multe prosperis
budhisma aktivado surmonte. Nun konservighas pli ol
50 temploj kun ch. 6000 budhaj statuoj.
La templo Huacheng konstruita memore al
Jin Qiaojue nun farighis la Muzeo de Historiaj Objektoj
de Jiuhua-monto, tie konservighas multaj raraj objektoj
donacitaj de imperiestroj, pattra-foliaj sutroj, trezora
horlogho, antikvaj kaligrafajhoj, pentrajhoj ktp.
Okcidente de la templo trovighas fertegol-tegmenta
templo por la korpo de Jin Qiaojue. Antau la templo
estas 81 shtonaj shtupoj kaj interne de la templo
vidighas rugha sep-etegha ligna pagodo. Legendo diras,
ke Jin Qiaojue estas entombigita sub la pagodo. Chiu
etagho de la pagodo havas ok chambretojn kun diversgrandaj
statuoj de Ksitigarbha.
Sur la monto estas alia trezoro, t.e.
sida statuo de Wuxia-bonzo en la templo Baisuigong.
La bonzo vivis en Ming-dinastio. Li sin vivtenis per
sovaghaj fruktoj kaj mortis en la agho de 110 jaroj.
Liaj dischiploj sidigis lian korpon en grandegan vazon.
Post 3 jaroj oni malfermis la vaz-kovrilon kaj trovis
lian vizaghon kvazau viva, poste oni faris lian karnokorpon
ora statuo kaj konstruis la templon por kulti la statuon.
La nuna statuo de Wuxia-bonzo kun lotusfloro sur la
kapo kaj en bonza vesto sidas sur junka kuseno.
Jiuhua-monto prosperighis pro la du famaj
bonzoj kaj estas ununura monto el la kvar famaj montoj,
kiu famas pro la bonzoj.
Putuo-monto estas la plej malgranda el
la kvar montoj kaj prosperighis pli poste, sed ghia
influo estas granda. Ghi situas sur insuleto en la
maro oriente de Zhejiang-provinco. La insuleto havas
areon de nur 12.76 kvadrataj kilometroj. La plej alta
montpinto sur la insuleto estas nur 291 metrojn alta
super la marnivelo. Lau legendo, la bodisatvo Avalokitesvara
sin montris tie, tial la monto ghuas famon kiel la
aliaj tri en la budhisma historio kaj che la budhistoj.
Tie oni kultas chefe la bodisatvon Avalokitesvara.
|
La
templo Zhiyuan en montvalo de Jiuhua-monto
|
Lau legendo, en 916 japana bonzo Kejgaku
pet-akiris de Wutai-monto statuon de Avalokitesvara.
Kiam lia shipo preterveturis la monton sur la revenvojo
al Japanio, li vidis multajn ferajn lotusflorojn kaj
lia shipo ne povis veturi pluen. Li opiniis, ke tio
estas la volo de Avalokitesvara ne forlasi ghin. Sekve,
li konstruis sur la insuleto la templon "Neforlasa
Avalokitesvara" por kulti la bodisatvon. De tiam
Putuo-monto farighis sanktejo de Avalokitesvara. Dank'
al la konstruado en diversaj dinastioj, la monto havas
pli ol 80 templojn.
La tri grandaj temploj Puji, Fayu kaj
Huiji imponas sur la insuleto, chiu kun statuo de
Avalokitesvara ene. La neghblanka jada statuo de Avalokitesvara
en la templo Fayu estas pli alta ol homo. Ghi portas
brilajn ornamajhojn, orajn, arghentajn, koralajn kaj
agatajn.
Putuo-monto ne nur estas kultata de chinaj
budhistoj, sed ankau ghuas grandan famon eksterlande,
precipe en Japanio kaj sudorienta Azio. Popolanoj
kaj budhistoj de Japanio, Birmo, Indonezio, Tajlando
kaj aliaj landoj ofte vizitas kaj pilgrimas Putuo-monton.
Fotoj>>>
|