China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Enciklopedieto de Chinio
Kvar Specoj de Skribiloj

Per "kvar specoj de skribiloj" oni origine aludis kvar objektojn ghenerale uzatajn de chinoj dum skribado kaj pentrado, kiaj peniko, tucho, papero kaj tuchfrota shtonplato. Poste Xuan-papero, Hui-tucho, Hu-peniko kaj She-shtonplato farighis plej famaj pro sia kvalito kaj tiel la "kvar specoj de skribiloj" jam farighis speciala nomo por tiuj produktajhoj. La skribilaro ne nur havas valoron en uzado, sed ankau estas artajhoj.

Xuan-papero estas farata en Jingxian-gubernio de Anhui-provinco. En la antikveco Jingxian nomighis Xuanzhou, tial la tiea papero ricevis la nomon. Jingxian havas 1500-jaran historion de farado de Xuan-papero. Legendo diras, ke Kong Dan, dischiplo de Cai Lun, inventinto de papero, deziris fari paperon taugan por pentri portreton de sia majstro kaj verki lian biografion, sed li malsukcesis en pluraj provoj. Foje li vidis che monta rivereto falintan arbon pterocelto, kies shelo jam putris, sed fibroj estis tre blankaj malgrau multjara vetermordado. Li trovis, ke tia arbo estas bonkvalita materialo por papero. Post dekjara klopodo li fine sukcesis fari Xuan-paperon el pterocelto.

La farado de Xuan-papero konsistas el 18 procedoj kaj bezonas 300 tagojn. Bonkvalita Xuan-papero estas mola, fortika, sorbema, tineo-imuna kaj neputrema kaj surhavas nuboformajn vejnojn videblajn kontrau lumo. Multaj altvaloraj chinaj pentrajhoj kaj kaligrafajhoj faritaj sur Xuan-papero antau mil jaroj sendifekte konservighis ghis nun.

Chinoj shatas Xuan-paperon ghuste pro tio, ke ili kutime skribas kaj pentras per peniko. Sekve la peniko farighis nedisigebla de tucho.

La penika bastoneto estas farita el bambuo kaj tufo chefe el haroj de kapro au putoro. Hu-peniko estas preferata pro delikataj farado kaj elektado de materialoj.

Hu-peniko estas speciala produktajho de la urbeto Shanlian de Zhejiang-provinco. Shanlian antikve estis administrata de Huzhou, tial la peniko ricevis la nomon. Estas multaj specoj de penikoj. La granda peniko por skribado de grandaj ideografiajhoj havas diametron de bovlo kaj la malgranda por desegnado maldikas kiel pinglo. Ilia farado konsistas el 72 procedoj. La kapraj haroj povas esti dividitaj en 19 klasojn, inter ili nur kvin estas taugaj por fari altklasajn penikojn. La laboristoj unue devas klasifiki kaj proporcie miksi la kaprajn harojn kaj harojn de putora vosto lau iliaj longeco, koloro kaj moleco por fari malsamajn penikojn. Ghenerale, peniko el kapraj haroj estas kompare mola, dum tiu el putoraj haroj estas malmola. La lasta procedo de la farado estas ordigo, nome forigi el la tufo malordajn harojn kaj doni al ghi la formon de konuso. Tio postulas sufiche altan teknikon.

Tucho estas solida inko. Por uzi ghin en skribado au pentrado oni devas unue meti gutojn da akvo en tuchfrotan shtonplaton kaj poste cirkle froti tuchon en la akvo, ghis la akvo farighas tucha likvo. Altklasa tucho ordinare estas farita el fulgo pinligna au aleurit-olea, mosko, gumo kaj aliaj ch. dek materialoj. La plej frua faranto de Hui-tucho estis Xi Chao en la komenco de la deka jarcento. Li kaj lia filo faris bonkvalitan Hui-tuchon, prenante pinlignon kiel materialon.

Hui-tucho estis preferata de diverstempaj kaligrafoj kaj pentristoj. Ili admiris, ke "ghi surpapere similas lakon kaj konservighos eterne". Hui-tucho estas brila, arome odoranta, kaj cetere ankau artajho.

La tuchfrota shtonplato havas longan historion kaj multajn specojn. La famaj Duan-shtonplato de Guangdong-provinco, She-shtonplato de Anhui-provinco, Chengni-shtonplato de Shanxi-provinco kaj Taohe-shtonplato de Gansu-provinco estas la plej superaj tuchfrotaj shtonplatoj.

She-shtonplato estas farita en Shexian-gubernio de Anhui-provinco, kie abundas skista stratumo formita antau miliardo da jaroj. Tia shtono estas tre tauga por fari shtonplaton. Antau 1200 jaroj oni komencis fari She-shtonplatojn en tiu loko. La akvo en tia shtonplato malrapide sekighas kaj la tuchlikvo estas tre brila. Sur la fronta kaj dorsa flankoj de tia shtonplato la laboristoj emas fari gravurajhojn pri montoj, riveroj, homoj, bildoj, bestoj, floroj, insektoj, fishoj kaj aliaj. Tiaj shtonplatoj, precipe altklasaj, jam farighis artajhoj.

La "kvar specoj de skribiloj" estas shatataj ne nur en Chinio, sed ankau en Japanio kaj sudorientaziaj landoj.

Unua pagho