Skribolingvo
La china lingvo estas uzata de Han-nacio.
La skriba formo de la china lingvo estas ideografiajhoj.
En Kangxi-vortaro eldonita de Qing-dinastio trovighas
pli ol 47 mil chinaj ideografiajhoj, inter kiuj chirkau
3 mil estas ofte uzataj.
Chinaj ideografiajhoj kun historio de
ch. 6 mil jaroj estas unu el la plej antikvaj skribolingvoj
en la mondo. Legendo diras, ke Cangxie, historiisto
en la tempo de Huangdi, prapatro de la china nacio,
kreis la plej fruajn hieroglifajhojn por noti historiajn
okazajhojn, inspirite de la piedsignoj de birdoj kaj
bestoj. Sed fakte la chinaj ideografiajhoj estas kolektive
kreitaj de Han-nacio.
Dum longa periodo la chinaj ideografiajhoj
iom post iom shanghighis de bildeco al skribostrekoj,
de figursimileco al signo kaj de komplikeco al simpligho.
Post ilia disvolvigho al skribostrekoj,
sin trovas dek unu bazaj strekoj.
Chiu ideografiajho estas skribita kvadratforme.
Lau strukturo, la ideografiajhoj povas esti klasifikitaj
en unupecajhojn kaj kunajhojn. Ekz. 日 (suno), 月 (luno),
车 (charo), 马 (chevalo) k.a. estas unupecajhoj. La
kunajhoj konsistas el pli ol unu peco. Ili estas trispecaj
strukture.
(1) supra peco + suba peco
尘 = 小 + 土
(2) maldekstra peco + dekstra peco
从 = 人 + 人
(3) ekstera peco + interna peco
闯 = 门 + 马
Tiuj estas la chefaj strukturoj de la
kunajhoj. Kaj fakte, multaj konstruighas ne kun unu
sola strukturo:
焚 = 木 + 木 + 火
La china ideografia skribolingvo estas
esence malsama ol grafisma skribolingvo. Kiel ghi
prezentas la ideojn?
1. Kelkaj ideografiajhoj estas hieroglifajhoj,
kiel la supre menciitaj 日 (suno), 月 (luno), 车 (charo),
马 (chevalo) kaj aliaj. Sed tiaj hieroglifajhoj restas
nun jam tre malmultaj.
2. Kelkaj estas signoj kun abstrakta
signifo. Por esprimi la koncepton de "supre"
kaj "malsupre", chinoj uzas "上",
"下". Oni prenas la horizontalan strekton
"-" kiel bazon, sur au sub kiu estas aldonitaj
signoj "-" au "卜", kaj tiel distingighas
tiuj du kontrauaj signifoj.
3. Kelkaj estas kombinajhoj de hieroglifajhoj.
日 (suno) +月 (luno) - 明 (lumo). Kelkaj ideografiajhoj
estas kombinajhoj de hieroglifajho kaj abstrakta signo.
Unu el la signifoj de "旦" estas "mateno"
kaj ghia malsupra "-" supozeble signas la
"horizonton". La suno (日) levighas super
la horizonton, do jam estas "mateno"!
4. Pli ol 80% el la chinaj ideografiajhoj
estas kombinajhoj de signo kaj prononca signo, ghenerale
la unua signo estas maldekstre kaj la lasta dekstre.
La arbo "ulmo" skribita chine estas "榆".
Ghia maldekstra signo "木" (arbo) montras
ke ghi estas speco de arbo. Multaj aliaj ideografiajhoj,
kiuj prezentas diversajn specojn de arboj, enhavas
same tiun ideosignon "木", i.a. "橡"
(kverko), "桦" (betulo), "棕榈" (palmo)
k.a. La insekto skribita chine estas "虫"
kaj multaj ideografiajhoj kiel ekzemple "蚊"
(moskito) kaj "蝗" (akrido) enhavas sian
ideosignon de "虫". Ankau fishoj karpo (鲤),
karaso (鲫) k.a. havas sian ideosignon de "鱼"
(fisho). Chi tie menciinda estas la baleno. Oni ghin
signas ankau per "鱼" kaj ghin skribas kiel
"鲸". Tio estas ne stranga, char en la okuloj
de antikvaj chinoj ghi estas nenio alia ol fisho,
kvankam lau zoologio ghi estas mamulo.
Bazaj
strekoj de la chinaj ideografiajhoj
|
La supre diritaj ideografiajhoj chiuj
estas legataj lau sia prononca signo dekstra:
榆 = 木 + 俞 (legu "yu") - tial
legu 榆 kiel "yu"
橡 = 木 + 象 (legu "xiang") -
tial legu kiel 橡 legu "xiang"
桦 = 木 + 华 (legu "hua") - tial
桦 legu "hua"
蚊 = 虫 + 文 (legu "wen") - tial
蚊 legu "wen"
蝗 = 虫 + 皇 (legu"huang") - tial
蝗 legu "huang"
鲤 = 鱼 + 里 (legu "li") - tial
鲤 legu "li"
鲫 = 鱼 + 即 (legu "ji") - tial
鲫 legu "ji"
鲸 = 鱼 + 京 (legu "jing") - tial
鲸 legu "jing"
Ghenerale dirite, chinaj ideografiajhoj
prezentas ideon tute dank'al siaj ideosignoj, kaj
la prononcaj signoj mem estas ankau ideografiajhoj,
tial la china skribolingvo kompreneble apartenas al
la sistemo de ideografio, kvankam plimulto el ili
portas sonsignon.
Kompare kun grafisma skribolingvo, la
china ideografiajhoj estas vere malfacilaj en skribado
kaj memorado. Char:
1. Ili estas komplikaj en formo. Plej
multaj el ili estas multstrekaj kaj chiu el ili havas
meznombre 11-12 strekojn. Kelkaj havas ech pli ol
30 strekojn, nur malmultaj malpli ol 5 strekojn.
2. Rigardate kiel unu tuto, la chinaj
ideografiajhoj ne povas prezenti ghustan prononcon.
Multaj el ili, kvankam portantaj prononcajn signojn,
montras nur proksimumajn prononcojn. Kaj kelkaj el
ili kun samaj prononcaj signoj legighas tute malsame.
Evoluo
de hieroglifoj en la china skriba lingvbo
|
3. En la china lingvo, ideografiajhoj
ne chiam prezentas vorton kaj vorto povas konsisti
el unu au pluraj ideografiajhoj. Unu ideografiajho
prezentas unu silabon. Sed multaj chinaj modernaj
vortoj havas du au pli ol du silabojn. La vortoj "konstrui"
(建设), "granda" (伟大的) kaj "socialismo"
(社会主义) estas chine skribitaj respektive per du, tri
kaj kvar ideografiajhoj. Kiam oni skribas, trovighas
nenia interspaco inter chiuj vortoj en la frazo.
4. Multaj ideografiajhoj estas samprononcaj.
Inter ili almenau 85 estas legataj "li"
kaj 140 "yi".
Por faciligi la skribadon de chinaj ideografiajhoj,
oni faras reformadon. Nun oni jam simpligis pli ol
2000 ideografiajhojn, kiel ekzemple "车"
anstatauas"車","马"anstatauas "馬".
|