China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Enciklopedieto de Chinio
Popolaj Novjaraj Bildoj

En Chinio, kiam venas Printempa Festo, oni kutime gluas bildojn sur muro, pordo au fenestro de sia domo kiel ornamon. En iuj regionoj oni gluas tiajn bildojn ech che nupto kaj naskightago. La autoroj de novjaraj bildoj plejparte vivas inter popolanoj kaj posedas pentrarton heredatan de generacio al generacio.

La historio de la chinaj novjaraj bildoj estas spurebla ghis Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.). Tiam oni desegnis sur pordo kaj muro diajn figurojn kiel talismanojn. En la 10-a jarcento oni komencis ksilografie produkti simplajn novjarajn bildojn. En la Norda Song-dinastio (960-1127) popularighis novjaraj bildoj, kiuj tiam estis nomataj paperaj bildoj. Tiajn bildojn oni produktis pause (t.e. kovri pretigitan pentrajhon per maldika papero kaj desegni sur la papero ekzakte lau la originalo) au ksilografie. En Ming-dinastio (1368-1644) la disvolvigho de ksilografio, precipe la apero de kolora ksilografio, donis favorajn kondichojn al grandkvanta produktado de novjaraj bildoj.

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj la novjaraj bildoj senprecedence disvolvighis rilate la temojn, kvaliton kaj kvanton. Produktejoj de novjaraj bildoj funkciis preskau en chiuj lokoj de Chinio, ekz. Yangliuqing de Tianjin en norda Chinio kaj Taohuawu de Suzhou en suda Chinio. Ili ambau estis produktaj centroj de novjaraj bildoj siatempe. Ankau Weifang de Shandong-provinco, Zhuxianzhen de Henan-provinco kaj Mianzhu de Sichuan-provinco estis gravaj produktejoj de novjaraj bildoj. Post 1840, rezulte de la enkonduko de litografio, freshkoloraj kaj malmultekostaj litografoj iom post iom anstatauis ksilografajhojn, kaj tiam komencis malkreski la popola arto de ksilografiaj novjaraj bildoj.

La tradiciaj novjaraj bildoj plejofte prenas kiel siajn temojn historiajn rakontojn, mitojn, legendojn kaj vivon de ordinaruloj. Krome, ankau montoj, riveroj, ghardenoj, vilaghoj kaj bonauguraj bestoj, floroj kaj birdoj estas shatataj temoj. Tiuj bildoj estas vaste bonvenigataj de malmulte klerigitaj kamparanoj kaj ludas gravan rolon en popularigo de literaturaj kaj historiaj scioj kaj richigo de ilia kultura vivo.

Ankau belulinoj kaj beboj estas oftaj temoj de novjaraj bildoj de diversaj lokoj. Tio spegulas la esperon de la homoj, ke iliaj gefiloj kreskos sane kaj estos saghaj, kapablaj kaj felichaj en la estonteco. Objektoj, mitaj figuroj, bestoj au plantoj, kies nomoj homofonas kun bonauguraj vortoj en la china lingvo, estas ofte prenitaj en novjaraj bildoj kiel simboloj de felicha vivo kaj prospera estonteco. Ekz., la Longviva Dio, figuro el china mito, simbolas longvivecon; la peonio richecon, la florvazo sendangherecon kaj la orfisho abundon da oro kaj jado. Krome, humuraj kaj satiraj temoj, kun profunde implicita senco kaj trafa kritiko kontrau malbonaj fenomenoj en la reala vivo, estas ghenerale shatataj de popolanoj.

La formoj kaj formatoj de novjaraj bildoj varias lau malsamaj bezonoj. Ekz., granda tutfolia bildo taugas por esti gluita en salono au chefa chambro, kun du strioj de kaligrafie skribita versparo ambauflanke, dum trionfoliaj kaj kvaronfoliaj bildoj estas uzataj por salono, dormochambro, flankchambro k.a. Ambauflanke de fenestro au pordo oni gluas paron da bildoj enhave respondaj unu al la alia. Kaj apud lito, en stalo kaj sur lanterno estas gluita novjara bildo oblonga, kvadrata, ronda au romba.

La ksilografiaj novjaraj bildoj de diversaj lokoj de Chinio diferencas inter si en la produktado. Ghenerale, oni povas dividi ilin en du kategoriojn. La unua estas konata kiel bildo de "streka presado", nome oni gluas desegnon sur bone rabotita tabulo kaj forigas malplenajn lokojn per gravurado restigante la strekojn de la desegno netushataj. Post tio oni presas la desegnon sur kolora papero kaj fine faras farbadon. En iuj lokoj oni presas desegnon sur kolora papero, kiu impresas kiel tradicia ksilografio. La dua estas "kolorksilografia bildo", nome oni presas bildojn per kompleto da koloraj gravuritaj lignaj tabuloj. Kaj post tio oni faras farbadon al vizagho, mano kaj vesto de homfiguroj. Tiel faritaj novjaraj bildoj estas kun koloroj richaj kaj homfiguroj versimilaj.

La karakterizajho de la novjaraj bildoj, enhave sanaj, modestaj, simplaj kaj facile kompreneblaj, formighis je la estetika sento de la vastaj popolamasoj. En iuj lokoj novjaraj bildoj elspiras primitivecon: krudaj, fortaj strekoj kaj naive simplaj figuroj, tial ili estas tre shatataj de la kamparanoj. Aliaj novjaraj bildoj, delikate faritaj, kun versimilaj homfiguroj, estas bonvenaj al homoj el malsamaj socitavoloj. Iuj el ili vekis intereson ech de imperiestroj kaj iliaj edzinoj. Tial oni diras, ke la arto de novjaraj bildoj karakterizighas per eleganteco kaj populareco.

Hodiau la novjaraj bildoj estas ankorau vaste shatataj en Chinio. Antau la Printempa Festo la vendokvanto de novjaraj bildoj estas tre granda en la kamparo. La novjaraj bildoj senchese progresas sur la tradicia bazo kaj elspiras pli da etoso de moderna socio.

Unua pagho