China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
Enciklopedieto de Chinio
Freskoj

La antikvaj chinaj freskoj klasifikighis en kvar grupojn: la hala, hipogea, kaverna kaj templa.

Hala fresko trovighis chefe sur muroj de grandaj kostruajhoj de imperiestraj kaj princaj palacoj. Historiaj notoj registris, ke jam en Zhou-dinastio (9-a - 3-a jc. a.K.) aperis en palaco fresko pri la meritoj kaj virto de la reganto de Zhou. Sed la antikvaj konstruajhoj chefe el ligno facile difektighis, kaj malmultaj el ili konservighis ghis nun. En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento chinaj arkeologoj trovis, en la ruino de Xianyang, chefurbo de Qin-dinastio (221-206 a.K.), en la nuna Shaanxi-provinco, kolorrichajn fragmentojn de palaca fresko pri veturilo, rajdanto, konstruajho kaj ornamaj desegnoj. Per tiuj freskaj fragmentoj oni povas imagi la luksecon kaj imponecon de la palaco de Qin-dinastio.

Hipogea fresko. Ofte la muroj de hipogeoj de imperiestroj kaj korteganoj estis ornamitaj per freskoj por montri la dignon kaj rangon de la mortinto.

En la hipogeo de geedzoj Bu Qianqiu de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. - 22 p.K.) en Luoyang la fresko prezentas la levighon de la mortintoj al la chielo. La mastrino sur fenikso kaj la mastro kun pafarko sur drako, akompanate de feoj kaj feinoj, flugas sur la chielo inter nuboj. La strekoj de la fresko estas variaj en tuchado kaj richaj je esprimo.

La fresko en la hipogeo de aristokrato Lou Rui de la Norda Qi-dinastio (550-577) en Taiyuan de Shanxi-provinco estas unu el la gravaj novaj eltrovoj de la china belarta arkeologio. La fresko montras la vivon de aristokrato per alta pentra arto.

La freskoj en la hipogeoj de princoj de Tang-dinastio (618-907) estas grandaj kaj enhavorichaj. Tiuj delikataj freskoj plene montras la prosperon de Tang-dinastio.

Kaverna fresko. Por memkulturi kaj okazigi religiajn ritojn, budhistoj fosis kavernojn sur montoj, skulptis ene budhojn kaj faris freskojn.

La plej famaj kavernaj freskoj de Chinio trovighas en Mogao-kavernaro en Dunhuang de Gansu-provinco. La kavernaro sidas sur la orienta parto de la antikva Silka Vojo. En la kvara jarcento bonzo Yue Zun fosis la unuan kavernon che la piedo de la monto Sanwei en Dunhuang. Kaj en Tang-dinastio la nombro de kavernoj kreskis ghis mil. Nun konservighas 496 kavernoj de diversaj dinastioj, kaj la totala areo de freskoj superas 45 000 kvadratajn metrojn. Tiuj freskoj prezentas budhismajn rakontojn, muzikilludadon, flugantajn feinojn, mecenatojn por kaverno-fosado kaj diversajn desegnojn.

Templa fresko. Preskau en chiuj temploj de Chinio trovighas freskoj de religiaj temoj. Freskoj en tiu kategorio ghenerale estas grandaj kaj delikate faritaj. La freskoj heredis la tradician homfiguran pentrarton de Tang- kaj Song-dinastioj kaj estas altvaloraj en arto.

En la templo Yongle de Ruicheng de Shanxi-provinco, la china taoisma sanktejo, preskau chiuj muroj de la haloj estas kovritaj per freskoj perfekte konservataj, el kiuj la plej fama estas "Kulto al la Sanktulo" en la halo Sanqing. La fresko prezentas pli ol 280 diojn de taoismo en 4-5 vicoj. La strekoj de la figuroj estas fortaj kaj fluaj, kaj 2-3-metraj strekoj de vestofaldoj estis unutire plenumitaj. Oni faris la freskon chefe per bluverda koloro, la konturoj estas klaraj kaj dense farbitaj. La fresko estas majstrajho en la historio de la china pikturo.

La antikvaj chinaj freskoj estas konsistiga parto de la antikva china piktura historio kaj valoraj artaj heredajhoj. Tiuj delikataj freskoj spegulas en certa grado la statojn de la politiko, ekonomio, militaj aferoj kaj kulturo de diversaj historiaj periodoj de Chinio kaj havas gravan historian valoron.

Prosperas ankau la modernaj freskoj en Chinio. La chinaj freskistoj kreis multajn chin-stilajn freskojn por modernaj konstruajhoj kaj placoj en diversaj lokoj de la lando. Heredinte la ecojn de tradiciaj chinaj freskoj, ili asimilis tiujn bonajn de eksterlandaj freskoj. Ili uzas tradician delikatan pentradon, orumadon kaj novajn materialojn, kiaj akrila farbo, lako, lana teksajho k.a. Ankau la temoj farighas pli kaj pli diversaj, kiel historia okazajho, antikva mito, pitoreskejo kaj moderna vivo.

Unua pagho